88. Simio kaj sojfaboj: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '88. Simio kaj sojfaboj Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan....') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 06:41, 15 Sep. 2014
88. Simio kaj sojfaboj
Iam simio portis kun si manplenon da sojfaboj, sed pro malatento ĝi perdis unu. Ĝi do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed anstataŭ ke ĝi trovis la perditan, la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.
La ordinaruloj ankaŭ kondutas same. Monaĥiĝinte, ili detruis disciplinon, sed ne pentis pro tio. Tiel ili perdis ĉiujn disciplinojn pro la malsingardemo kaj malatentemo, simile al la simio, kiu perdis ĉiujn sojfabojn pro la perdita.