71. Blindiĝo pro la edzinoj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  71. Blindiĝo pro la edzinoj   Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surd...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 23:00, 5 Jun. 2014

  71. Blindiĝo pro la edzinoj

  Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surdorse inter ili en la nokto. En iu pluvega nokto, lia domo likis, kaj la akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne kuraĝis sin movi por eviti tion, do li blindiĝis pro malpuraĵo en la okuloj.

  La mondanoj ankaŭ tiel kondutas. Ili intimiĝis al maliculoj, praktikas maldecaĵon, kaŭzis malbonan karmon, falas en tri amarajn statojn kaj perdas la okulojn de saĝo simile al la malsaĝulo, kiu perdis ambaŭ okulojn pro la edzinoj.