66. Reciti Stirmetodon: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 66. Reciti Stirmetodon Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn. Li scipovis parkere reciti la stirm...') |
|||
Linio 11: | Linio 11: | ||
Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo. | Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo. | ||
− | La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri spirado kaj kontempli pri malpureco, sed nur | + | La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri spirado kaj kontempli pri malpureco, sed nur povas reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruas meditan metodon al aliaj. Oni konfuziĝas pro lia misinstruo, eraras pri la meditado kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Li similas al la malsaĝulo, kiu dronigas siajn kunvojaĝantojn. |
Kiel registrite je 03:52, 2 Jun. 2014
66. Reciti Stirmetodon
Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.
Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias surmaran stirmetodon."
Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.
Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.
Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.
La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri spirado kaj kontempli pri malpureco, sed nur povas reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruas meditan metodon al aliaj. Oni konfuziĝas pro lia misinstruo, eraras pri la meditado kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Li similas al la malsaĝulo, kiu dronigas siajn kunvojaĝantojn.