62. Manĝi fazanaĵon por resaniĝo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 62. Manĝi fazanaĵon por resaniĝo Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj proponis, ke li konstante manĝu fazanaĵon por resaniĝi. ...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 14:38, 25 Apr. 2014
62. Manĝi fazanaĵon por resaniĝo
Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj proponis, ke li konstante manĝu fazanaĵon por resaniĝi.
La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, kaj finmanĝinte ĝin, li ne plu manĝis aliajn.
Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: "Ĉu vi jam resaniĝis?"
La malsanulo respondis: "Vi proponis, ke mi konstante manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne plu kuraĝis manĝi pliajn."
La kuracisto riproĉis lin: "Se vi jam manĝis unu, pro kio vi plu ne manĝis aliajn? Ĉu vi povas resaniĝi nur je unu fazano?"
La membroj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis instruon de budhoj kaj bodisatvoj kiel la plej bonaj kuracistoj, ke oni devas kompreni sian menson. La membroj de aliaj religioj kroĉiĝis al eterneco, kaj opinias, ke la pasinteco, estanteco kaj estonteco estas konscio kaj neniam variiĝas aŭ malestiĝas, kiel manĝado nur de unu fazano ne povas kuraci malsanon de malsaĝo kaj kleŝo. La budhoj kun granda saĝo instruas la membroj de aliaj religioj, ke ili rezignu la vidpunkton de eterneco: Ĉiuj darmoj estiĝas kaj malestiĝas konsentante, kiel povas ekzisti senŝanĝa darmo? Simile al la kuracisto, kiu proponas la malsanulo daŭre manĝi fazanajon por resaniĝi, la Budho ankaŭ instruas al vivestaĵoj, ke la dharmoj ne estas eterna pro sia malestiĝo kaj ne ĉesas pro sia sinsekveco, por helpi ilin kontraŭ la vidpunkto de eterneco.