49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj Iam antaŭe, du knaboj ludis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo. Unu diris: "Tio estas la barboj de feo." ...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:20, 17 Apr. 2014
49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj
Iam antaŭe, du knaboj ludis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.
Unu diris: "Tio estas la barboj de feo."
La alia diris: "Ne. Tio estas la haroj de bruna urso."
Tiam ĉe la rivero loĝis feo. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti lian instruon. La feo senprokraste elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al la pova fekaĵo."
La feo ne respondis laŭ la demando, kaj tio estis konta de ĉiuj homoj.
La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili babilas pri sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la feo, kies respondo ne konformas al la demando, kaj li estis mokitaj de ĉiuj homoj. Sensenĉa babilado ankaŭ kaŭzas tian rezulton.