40. Sufero de kalveco: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 40. Sufero de kalveco Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmenti...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:47, 14 Apr. 2014
40. Sufero de kalveco
Iam estis kalvulo. Li suferis ne nur de malvarmo vintre kaj varmo somere, sed ankaŭ de la pikado de moskitoj kaj tabanoj. Pro tio li turmentiĝis tagnokte, kaj suferis multe.
Alvenis kuracisto lerta pri diversaj kuracartoj. La kalvulo vizitis lin kaj diris al li: "Mi petas, ke vi kuracu min de la kalveco."
La kuracisto ankaŭ estis kalva. Li do demetis sian ĉapon kaj respondis: "Ankaŭ mi ege suferas pro la kalveco. Se mi povus kuraci ĝin, mi nepre kuracus al mi unue por forigi la suferon."
La mondanoj ankaŭ tiel kondutis. Turmentite de la sufero el naskiĝo, maljuniĝo; malsaniĝo kaj morto, ili volis serĉi metodon por liberiĝi el tio. Aŭdinte, ke sramano, bramano kaj aliaj bonaj kuracisto en la mondo lertas en la kuracado, ili iris kaj diris: “Mi deziras, ke vi forigu mian suferon de efereraj naskiĝo kaj morto, por ke mi ĉiam estu en eterna feliĉo.” La bramanoj kaj aliaj respondis: “Ankaŭ ni suferas de la efemeraj naskiĝo kaj morto. Ni ankaŭ strebas serĉante eternan feliĉon sed ankaŭ ne trovis ĝin. Se ni trovos ĝin, ni havigos al ni, kaj ankaŭ al vi.” Ili similas al la kalvulo, kiu suferis la turmentiĝon kaj ne povis resaniĝi.