3-9. La rakonto de Sorejo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' Bone trejnita menso superas homon 3-9. La rakonto de Sorejo Pli grandan bonon Faras bone trejnita menso Anstataŭ la patrino, patro Kaj ĉiu...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 10:58, 8 Apr. 2014
Bone trejnita menso superas homon
3-9. La rakonto de Sorejo
Pli grandan bonon
Faras bone trejnita menso
Anstataŭ la patrino, patro
Kaj ĉiu ajn parenco.
Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson, rilate al Sorejo, la filo de riĉulo en la urbo de Sorejo. Foje, Sorejo elveturis per ĉevala ĉaro por baniĝo akompanate de siaj amiko kaj servistoj. Ĝuste tiam, monaĥo Mahakaĉajano ordigis siajn robojn ekster la urbo, kiam li pretis iri en la urbon de Sorejo por peti manĝaĵon. Vidinte la junan mienon de la monaĥo, la junulo Sorejo pensis: “Kiel mi deziras, ke la monaĥo estus mia edzino, tiel ke la mieno de mia edzino estus simila al la lia.” Ĵus kiam la deziro aperis en li, lia sekso ŝanĝiĝis kaj li subite fariĝis virino. Ege hontiĝinte, li subiris de la ĉaro kaj forkuris laŭ vojo al Taksilo. Liaj akompanantoj serĉis lin, sed ne povis trovi lin. Nun la viriniĝinta Sorejo oferis sian sigelitan ringon al iuj irantaj al Taksilo, por ke tiuj permesis ŝin veturi per ilia ĉaro. Atinginte Taksilon, ŝiaj akompanantoj diris al juna riĉulo de Taksilo pri la virino, kiu venis kune kun ili. La juna riĉulo trovis, ke ŝi estas tre bela kaj aĝas konvene por li, li do edziĝis al ŝi. Kiel rezulto de la la edziĝo, ŝi naskis du filojn, kaj ŝi ankaŭ havis aliajn du filojn en la antaŭa geedziĝo kiel viro.
Iutage, riĉula filo de la urbo Sorejo venis al Taksilo kun karavano de kvincent ĉaroj. Sinjorino Sorejo rekonis lin kiel sian malnovan amikon kaj tuj invitis lin. La viro de Sorejo surpriziĝis pri la invito, ĉar li ne konis la virinon kiu faris la inviton. Li diris al sinjorino Sorejo, ke li ne konas ŝin, kaj demandis al ŝi, ĉu ŝi konas lin. Ŝi respondis, ke ŝi konas lin bone kaj ankaŭ demandis pri la bonfarteco de ŝia familio kaj aliaj homoj en la urbo Sorejo. La viro de Sorejo informis ŝin pri la ruĉula filo, kiu malaperis mistere kiam li iris por baniĝi. Tiam sinjorino Sorejo malkaŝis sian personecon kaj rakontis pri la tuta okazaĵo, pri la eraraj pensoj kontraŭ monaĵo Mahakaĉajano, pri la ŝanĝiĝo de sia sekso, kaj ankaŭ pri ŝia edziniĝo al juna riĉulo de Taksilo. La viro de Sorejo admonis al sinjorino Sorejo peti pardonon de la monaĥo. Monaĥo Mahakaĉajano vizitis al la domon de Sorejo laŭ invito kaj akceptis la oferitan manĝaĵon. Post la manĝado, oni kondukis sinjorinon Sorejo al monaĥo Mahakaĉajano, kaj la viro de Sorejo raportis al la monaĥo, ke la virino iam estis filo de soreja riĉulo. Li eksplikis al la monaĥo, kiel Sorejo ŝanĝiĝis en virinon pro sia eraraj pensoj kontraŭ la estimata monaĥo. Sinjorino Sorejo respektoplene petis pardonon de la monaĥo. La monaĥo diris: “Stariĝu, mi pardonas vin.” Tuj kiam tiuj vortoj estis elbuŝigitaj, la virino denove ŝanĝiĝis en viron. Sorejo estis scivola, kiel en la ekzisteco kaj kun sola korpo li spertis la ŝanĝiĝon de sekso kaj eĉ naskis filon. Trovinte tiajn aferojn lacigaj kaj abomenindaj, li decideme forlasis la mondan vivon kaj aliĝis al la samgo kiel monaĥo.
Fariĝinte monaĥo, li ofte ricevis demandojn: “Kiujn el viaj viloj vi pli amas, la filoj naskigitaj aŭ naskitaj de vi?” Li kutime respondis, ke li pli amas tiujn, kiujn li havas kiel virino. Oni tiel ofte metis la demandon al li, ke li ege ĉagreniĝis kaj hontiĝis. Do li restis sola kaj diligente komtemplis la kadukiĝon kaj pereiĝon de la korpo. Li tuj atingis arahantecon kune kun analitika rigardo. Kiam oni starigis al li la malnovan demandon, li respondis, ke li ne plu havas specialan korinklinon al iu ajn el ili. Aŭdinte tion, aliaj monaĥoj pensis, ke li mensogas. Kiam ili raportis al la Budho pri la malsamaj respondoj de Sorejo. La Budho diris: “Mia filo ne mensogis. Li diris la veron.”
Bone gviditaj pensoj povas helpi homojn fariĝi pli bona ol ies patro aŭ patrino.