32. Komercisto ŝtelinta oron: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 32. Komercisto ŝtelinta oron Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon. Aĉetanto de oro brulig...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:43, 6 Apr. 2014
32. Komercisto ŝtelinta oron
Iam du komercistoj faris sian propran negocon en la sama loko. Unu vendis oron, dum la alia vendis kotonon.
Aĉetanto de oro bruligis oringoton por taksi ĝian verecon. Poste, la alia komercisto ŝtelis la bruligitan oron kaj metis ĝin en kotonon.
La kotono tute bruliĝis pro la bruligita oro. Lia ŝtelado malkaŝiĝis kaj li perdis kaj oron kaj kotonon.
Aliaj religiuloj same ŝtelis instruon de Budhismo kaj aldonis ĝin en sian doktrinon kun mensogo, ke ĝi estis lia doktrino anstataŭ budhisma instruo. Tio detruigis lian doktrinon kaj malkaŝis lian ŝteladon. Tio similas al la malkaŝiĝo pri la ŝtelado de oro.