27. Metodo por kuraci vundon: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 27. Metodo por kuraci vundon Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por ke ĝi resaniĝu plej rapide. Malsaĝu...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 08:26, 22 Mar. 2014
27. Metodo por kuraci vundon
Antaŭe iu estis skurĝita de la reĝo. Poste, li ŝmiris sian vundon per ĉevala fekaĵo por ke ĝi resaniĝu plej rapide.
Malsaĝulo vidis tion kaj tre ĝojis. Li diris al si mem: “Mi lernis bonan metodon por kuraci vundon.”
Reveninte hejmen, li diris al sia filo: “Skurĝu min je la dorso. Mi havas bonan metodon por kuraci vundon kaj volas provi ĝin.”
Iuj homoj en la mondo ankaŭ estas samaj. Li aŭdis, ke iuj praktikis komtempladon pri la malpuraĵoj kaj liberiĝis el la avideco al la kvin eksteraj statoj, kaj diris: “Mi volas komtempli pri virino kaj la kvin avidoj.” Anstataŭ travidi la malutilon de la avidoj, ili estis sorĉitaj de volupto, renaskiĝis en la vivcirklo kaj falis en la inferon.
La malsaĝuloj en la mondo kondutas same.