24. Semi rostitan sezamon: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 24. Semi rostitan sezamon Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj trovis ĝin ne bongusta. Li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pens...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 05:50, 8 Mar. 2014
24. Semi rostitan sezamon
Antaŭe malsaĝulo gustumis neprilaboritan sezamon, kaj trovis ĝin ne bongusta. Li rostis ĝin kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: Mi rostos la semon antaŭ la semado. Tiel mi rikoltos bongustan sezamon.”
Li rostis la sezamon kaj semis ĝin, sed la semo neniam ĝermis.
Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili ne ŝatis la longan kaj malfacilam praktikadon por fariĝi bodisatvo kaj pensis: “Estus pli bone fariĝi arahanto por liberiĝi el la metempsikozo pli facile kaj rapide.” Poste ili deziris klopodi al la budheco, sed ne povis sukcesi. La rostita semo ne povas ĝermi, kaj la malsaĝuloj en la mondo ankaŭ estas samaj.