3-2. La rakonto de iu monaĥo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' Detenita menso kondukas al feliĉo 3-2. La rakonto de iu monaĥo La menso estas rapida kaj malfacile enketebla Ĝi falas sur ion ajn laŭ sia volo. ...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:10, 28 Feb. 2014
Detenita menso kondukas al feliĉo
3-2. La rakonto de iu monaĥo
La menso estas rapida kaj malfacile enketebla
Ĝi falas sur ion ajn laŭ sia volo.
La trejnado de menso estas bona,
La trejnita menso alportas feliĉon.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.
Foje, sesdek monaĥoj lernis meditan metodon de la Budho, iris al Matika vilaĝo ĉe montpiedo. Tie, Matikamata, la patrino de la vilaĝestro oferis al ili manĝaĵon. Ŝi ankaŭ konstruis monaĥejon por ili, por ke ili restu en la vilaĝo dum la pluva sezono. Iutage, ŝi petis grupon de monaĥoj instrui al ŝi praktikadon de meditado. Ili instruis al ŝi la metodon mediti pri tridek du konsistoj de la korpo kondukantan al atentemo de la korpoj kadukiĝo kaj pereiĝo. Matikamata praltikis kun diligenteco kaj atingis tri fruktojn kune kun alalitika enrigardo kaj ordinaraj superaturaj povoj eĉ antaŭ ol la monaĥoj.
Forlasinte la ĝojon pro la fruktoj, ŝi rigardis per sia magia vido kaj trovis, ke la monaĥoj ankoraŭ akiris nenian atingon. Li ankaŭ sciis, ke tiuj monaĥoj havis sufiĉe da potenco por atingi arahantecon, sed ili bezonas taŭgan manĝaĵon. Do ŝi pretigis bonan kaj elektitan manĝaĵon por ili. Per la konvena manĝaĵo kaj ĝusta klopodo la monaĥoj progresis en la ĝusta koncentrado kaj finfine atingis arahantecon.
En la fino de la pluva sezono, la monaĥoj revenis al la Ĝetavana Monaĥejo, kie la Budho restis. Ili raportis al la Budho, ke ĉiuj el ili havas bonan farton kaj vivas en komforta cirkonstanco, kaj ke ili ne bezonas pensi pri la manĝaĵo. Ili ankaŭ menciis pri Matikamata, kiu sciis pri ilia penso kaj preparis kaj oferis al ili la manĝaĵon deziratan de ili.
Aŭdinte de ili parolon pri Matikamata, iu monaĥo decidis ankaŭ iri al la vilaĝo. Do lerninte meditan metodon de la Budho li atingis la vilaĝan monaĥejoj. Li trovis, ke ĉion deziratan de li alsendas Matikamata, la disĉiplino. Kiam li deziris, ke ŝi venu, ŝi mem venis al la monaĥejo kun elektita manĝaĵo kun si. Manĝinte la manĝaĵon, li demandis ŝin, ĉu ŝi scias la pensojn de aliaj homoj, sed ŝi evitis lian demandon kaj respondis: “En iuj metodoj homo povas legi la penson de aliaj.” La monaĥo pensis: “Se mi, ordinara mondano, havas iujn ajn malpurajn pensojn, ŝi certge eltrovos.” Li do ektimis la maljunan budhaninon kaj decidis reveni al la Ĝetavana Monaĥejo. Li diris al la Budho, ke li ne povis resti en Matika Vilaĝo ĉar li timis, ke la disĉiplino malkaŝos la malpurajn pensojn en li. La Bdho do instruis al li observi nur unu aferon, tio estas, atenti pri sia menso. La Budho ankaŭ proponis al la monaĥo reveni al Matika Vilaĝa monaĥejo, kaj ne pensi aliajn aferojn krom la objekton de lia meditado. La monaĥo revenis. La budhanino oferis al li bonan manĝaĵon kiel ŝi faris al aliaj monaĥoj antaŭe por ke li laŭeble praktiku meditadon sen maltrankvilo. Li ankaŭ atingis arahantecon en mallonga tempo.
La menso estas tre subtila kaj malfacila por vidi. Ĝi alkroĉiĝas al kiu ajn celo laŭ sia deziro. La saĝa homo gardas la menson, kaj la gardita menso alportas feliĉon.