10. Konstruado de trietaĝa domo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?" | Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?" | ||
− | Li tuj | + | Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiun de la alia riĉulo?" |
La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem." | La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem." | ||
− | La riĉulo | + | La riĉulo ordonis: "Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ." |
La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo. | La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo. | ||
Linio 17: | Linio 17: | ||
La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon." | La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon." | ||
− | La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble | + | La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble! Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?" |
La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon." | La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon." |
Nuna versio ekde 14:47, 6 Feb. 2014
10. Konstruado de trietaĝa domo
Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?"
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiun de la alia riĉulo?"
La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem."
La riĉulo ordonis: "Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ."
La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme: "Kion vi faras?"
La ĉarpentisto respondis: "Mi konstruas trietaĝan domon."
La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon."
La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble! Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?"
La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon."
Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!"
Iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: "Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto." Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.