12. Kuiri brunan sukeron: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 12. Kuiri brunan sukeron Iam, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Do li met...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:58, 5 Feb. 2014
12. Kuiri brunan sukeron
Iam, dum malsaĝulo kuiris brunan sukeron, riĉulo venis viziti lin. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Do li metis iom da akvo sur la fajron, kaj tuj ekventumis ĝin de supre por ke ĝi malvarmiĝu.
Alia homo diris: “Se vi ne ĉesigos la bruladon de la fajro, kiel vi povas malvarmigi la akvon per ventumado?” Ĉiuj mokridis lin.
Anstataŭ estingi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketecon, kuŝas sur dornoj kaj bruligas sian korpon per varmo, por ke ili atingu sukceson malvarman kaj kvietan. Ili klopodas vane, kaj ricevas mokon de la saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur ĝis nun, sed ankaŭ ĝis estoneco.