9. Laŭdo pri merito de la patro: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '9. Laŭdo pri merito de la patro Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: “Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:38, 2 Feb. 2014
9. Laŭdo pri merito de la patro
Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: “Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema.”
Tiam malsaĝulo aŭdis tion kaj diris: “La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via.”
La aliaj homoj demandis: “Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?”
La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinis de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado.”
Oni diris: “Se via patro abstinis de volupto, kiel li povus generi vin?” Oni ĉiuj diris pri tio.
Sensaĝa homo en la mondo volis laŭdi pri la virto de iu, sed kaŭzis al tiu humiligon pro senscio de fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultis eraron.