2-1. La rakonto de Samavati: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '   2-1. La rakonto de Samavati   Atentemo estas senmorta vojo,   Malatentemo estas vojo al morto.   Atentulo ne mortas,   Malatentuloj similas al mortuloj. ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:19, 7 Jan. 2014

  2-1. La rakonto de Samavati

  Atentemo estas senmorta vojo,

  Malatentemo estas vojo al morto.

  Atentulo ne mortas,

  Malatentuloj similas al mortuloj.

  La saĝulo konas tion

  Kiel distingon de atentemo.

  Ili plezuras pri la statoj de sanktuloj

  En ĝojo de atentemo.

  Ili meditas persiste

  kaj strebas konstante.

    Estante firmvola al la atingo de nirvano        Ili estas sekura kaj nevenkebla de allogoj.      Dum sia restado en Gosita Monaĥejo ĉe Kosambio, La Budho parolis tiujn versojn rilate al Samavati, unu el la ĉefaj reĝinoj de Udeno, la reĝo de Kosambio.

  En la urbo de Badavatio vivis trezorejestro nomata Badavatijo, kaj li estis amiko de trezorejestro Gosako kvankam Gosako neniam vidis lin. Informiĝinte de komercistoj venintaj el urbo Badavatio pri la riĉeco kaj aĝo de la trezorejestro Badavatijo, li deziris amikiĝi kun li kaj sendis al li donacon. Tiel, kvankam ili ambaŭ neniam intervidiĝis, ili vivis kiel amikoj. Post iom da tempo, intesta malsano okazis en la domo de la trezorejestro Badavatijo. Kiam la malsano okazis, unue mortis muŝoj; poste, mortis laŭorde insektoj, musoj, dombirdoj, cignoj, bovoj, sklavoj viraj kaj inaj, kaj fine, membroj de la familio. Nur tiuj, kiuj rompis la muron kaj forfuĝis, sin savis de tio. Tiam la trezorejestro Badavatijo ankaŭ fuĝis tiamaniere kun siaj edzino kaj filino. Ili ekvojaĝis al Kosambio kun intenco iri al la trezorejestro Gosako. Kiam ili ankoraŭ estis sur sia vojo, forkonsumiĝis iliaj vivbezonaĵoj por la vojaĝo, kaj iliaj korpo elĉerpiĝis de la vento, suno, malsano kaj soifo. Atinginte Kosambion kun granda malfacilo, ili sinbanis en lageto de plezura loko kaj poste eniris iu malplenan domon ĉe la pordo de la urbo.

  Poste la trezorejestro diris al sia edzino: “Edzino, tiuj kunvojaĝantoj sur la vojo ne tiel ĝentilas eĉ al patrino kiu jam naskis bebon. Nun mi havas amikon, kiu laŭdire elspezas mil monerojn ĉiutage almozdoni al blinduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj. Ni sendu nian filinon tien preni manĝaĵon por ni. Ni restu ĉi tie por unu aŭ du tagoj, refreŝigu niajn korpojn kaj poste iru vidi mian amikon.” “Bonege, edzo,” ŝi respondis, kaj ili ekloĝis en la malplena domo.

    En la sekvinta tago, kiam oni anoncis la tempon por manĝo, la binduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeruloj iris preni manĝaĵon. La gepatroj sendis sian filinon dirante: “Filino, iru alporti manĝaĵon.” Do la filino de la riĉa familio kun memfiero venkita de misfortuno, kaŝis sian hontemon, prenis bovlon kaj iris en la amason de malriĉuloj por peti manĝaĵon. “Kiom da porcioj vi bezonas?” oni demandis al ŝi. Ŝi respondis: “Tri.” Do oni donis al ŝi tri porciojn. Ŝi portis la manĝaĵon al siaj gepatroj, kaj la tri sidiĝis por manĝi kune. La patrino kaj filino diris al la trezorejestro: “Mastro, misfortuno venas eĉ al eminentaj familioj. Estu trankvila kaj manĝu sen zorge pri ni.” Per multe da vortoj ili admonis lin manĝi. Sed li ne povis digesti sian manĝaĵon post la manĝado, kaj perdis la vivon je la tagiĝo. La patrino kaj filino malĝojis, ploris kaj lamentis.      En la sekva tago la junulino iris por manĝaĵo duafoje. “Kiom da porcioj vi bezonas?” “Du.” Ŝi portis la manĝaĵon al sia patrino, kaj admonis ŝin manĝi post multe da vortoj. La patrino cedis al ŝia admono kaj konsentis manĝi, sed mortis tiutage. Restante sola, la juna knabino malĝojis, ploris kaj lamentis pri la fatalaĵo al si. En la sekva tago malsato forte turmentis ŝin, ŝi do iris plorante en la amaso de almozuloj por havi manĝaĵon. “Kiom da porcioj vi bezonas, Knabino?” “Unu,” ŝi respondis.

  La domadministranto nomata Mita memoris, ke ŝi petis manĝaĵon tri tagojn, do li diris al ŝi: “Pereu, abomeninda virino. Finfine vi scias la spacon de via stomako hodiaŭ.” La filino el la respektinda familio estis modesta kaj timema, tamen ŝi sentis kvazaŭ spado pikus en ŝian bruston aŭ sala akvo ŝutus sur ŝian vundon. Ŝi tuj respondis: “Kion vi signifas, sinjoro?” “En la tago antaŭ hieraŭ vi prenis tri porciojn, hieraŭ vi prenis du porciojn kaj hodiaŭ vi prenos nur unu. Do vi scias la spacon de via stomako nur hodiaŭ.” “Sinjoro, ne supozu, ke mi prenis manĝaĵon por mi mem.” “Do kial vi prenis la manĝaĵon?” “Sinjoro, Antaŭ hieraŭ ni estis tri, hieraŭ ni estis du, kaj hodiaŭ mi restas sola.” “Kio okazis al vi?” li demandis.

  Ŝi do diris al li la tutan okazaĵon ekde la komenco. Aŭdinte ŝian rakonton, li ne povis regi siajn larmojn, kaj estis venkita de la forta doloro estiĝinta en li. Fine, li diris al ŝi: “Mia kara knabino, ne maltrankviliĝu pri en tiu okazo. Ĝis nun vi estis la filino de trezorejestro Badavatijo, sed ekde hodiaŭ vi estos mia propra filino.” Li kisis ŝin je la kapo, kondukis ŝin en sian propran domon kaj adoptis ŝin kiel sian propran pliaĝan filinon.

  Iutage ŝi aŭdis laŭtajn kaj pikajn kriegojn el la manĝejo, kaj diris al sia adopta patro: “Patro, kial vi ne kvietigas tiujn homojn kiam vi disdonas almozon?” “Estas neeble tion fari, kara filino.” “Patro, tio estas farebla.” “Kiel vi faros tion, kara filino?” “Patro, starigu barilon ĉirkaŭ la manĝejo, kaj instalu du pordojn, per kiu homoj povas eniri kaj eliri. Poste direktu la homojn eniri tra unu pordo kaj eliri tra la alia. Se vi tion faros, ili ricevos sian porcion pace kaj kviete. Aŭdinte tion, la administranto laŭdis: “Bonega metodo, kara filino!” Li tuj agis laŭ la propono. Ĝis tiam ŝia nomo estis Sama, sed pro konstruado de la barilo ŝi ricevis la nomon Samavati. Ekde tiam ne plu okazis tumulto en la manĝejo.

  La trezorejestro Gosako jam kutimiĝis pri la bruo el la manĝejo kaj ŝatis aŭdi tion, ĉar la bruo ĉiam pensigis lin: “Tio estas la bruo el mia manĝejo.” Ne plu aŭdinte la bruon dum du aŭ tri tagoj, li demandis al la domadministranto Mito, kiu venis iutage por servi al li: “Ĉu vi donis almozon al la binduloj, malriĉuloj kaj aliaj mizeraj homoj?” “Jes, sinjoro.” “Kial dum du aŭ tri tagoj mi aŭdis neniom da bruo?” “Mi aranĝis la aferojn por ke homoj ricevu almozon sen bruo.” “Kial vi ne faris tion antaŭe?” “Mi ne sciis kiel fari, sinjoro.” “Kiel vi subite trovis la metodon?” “Mia filino diris al mi kiel agi, sinjoro.” “Ĉu vi havas filinon, kiun mi neniam vidis?” La domadministranto do sciigis al li la tutan travivaĵon de la trezorejestro Badavatijo, komence de la pesto kaj fine ĝis la adopto al la knabino kiel sia propra pliaĝa filino.

  Poste la trezorejestro diris al li: “Kial vi ne diris al mi pri la okazo plifrue? La filino de mia amiko similas al la mia.” Do li sendis por ŝi kaj demandis ŝin: “Kara knabino, ĉu vi estas la filino de la trezorejestro?” “Jes, sinjoro, mi estas lia filino.” “Bone, ne maltrankviliĝu. Vi estas mia propra filino.” Sekve li kisis ŝin sur la kapon, donis al ŝi kvincent virinojn kiel ŝian servistinaron kaj adoptis ŝin kiel sian pliaĝan filinon.

    Iutage oni celebris festivalon en la urbo. En tiu festivalo filinoj de la nobelaj familioj, kiuj ordinare ne eliris, piediris ĉirkaŭe kaj sin banis en la rivero kun sia propra sekvantaro. En tiu tago, Samvati ankaŭ iris tra la palaca korto al la rivero akompanante de kvincent virinoj por sin bani. Reĝo Udeno vidis ŝin starante ĉe sia fenestro. “Kies ludemaj knabinoj ili estas?” Li demandis. “Nenies ludemaj knabinoj ili estas , Via Moŝto.” “Do kies filinoj ili estas?” “Via Moŝto, tiu estas la filino de la trezorejestro Badavatijo, kaj ŝia nomo estas Samavati.” Do la reĝo kondukis Samavati kaj ŝian sekvantaron al la reĝa palaco kaj donis al ŝi honoron de reĝino.      Alia knabino ankaŭ akiris la honoron de reĝino. Ŝi estis Magandija, kiun iam refuzis la Budho kiam ŝia patro elektis lin kiel ŝian edzon. Post kiam ŝi fariĝis ĉefreĝino, ŝi trovis, ke la alia reĝino Samvati estis pia sekvantino de la Budho. Ŝi planis sin venĝi[] kontraŭ la Budho kaj pereigi Samavati kaj ŝiajn servistinojn.

  Magadija diris al la reĝo, ke Samavati kaj ŝiaj servistinoj faris truojn en la muroj de siaj loĝejoj kaj sin tenas malfidelaj al li. Reĝo Udeno vidis la truojn en la muroj, sed li ne koleriĝis post kiam oni eksplikis la aferon al li.

  Magandija senĉese klopodis kredigi al la reĝo, ke Samavati klopodas mortigi lin. Foje, Magandija metis serpenton en liuton kaj kovris ties truon per buketo da floroj. La serpento eliris siblante. La reĝo furioziĝis. Li ordonis Samavati stari kun ĉiuj siaj servistinojnen vico post si . Poste li metis venenitan sagon sur sian arkon kaj elpafis ĝin. Sed Samavati kaj liaj servistinoj tute ne havis malbonan volon kontraŭ la reĝo, kaj pro la potenco de ilia bonvolo, la sago ne trafis la celon. La reĝo konsciis pri la senkulpeco de Samavati kaj donis al ŝi permeson inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la palaco por almozo kaj religiaj instruoj.

  Trovinte, ke neniu el ŝiaj planoj realiĝis, Magandija faris planon ne malsukcesan. Ŝi sendis mesaĝon al sia onklo kun detala ordono iri al la palaco de Samavati kaj bruligi la konstruaĵon kun ĉiuj virinoj ene. Samavati kaj ŝiaj servistinoj jam havis spiritan atingon kaj daŭre meditadis malgraŭ la danĝero. Ĉio pereis en la fajro.


  La reĝo suspektis, ke tion oni faris laŭ la intrigo de Magandija, sed li ne montris sian suspekton. Anstataŭe, li pretendis sin plezura kun ŝi kaj diris, ke li promesos grandan favoron kaj honoron al ĉiuj ŝiaj parencoj. Ĉiuj ŝiaj parencoj alvenis ĝojplene pro tio. Atinginte la palacon, ĉiuj el ili, inkluzive de Magandija, estis kaptitaj kaj ekzekutitaj en la palaca korto.

  Kiam la Budho informiĝis pri tiuj du akcidentoj, li diris, ke tiuj atentemaj ne mortas, sed tiuj kapricaj similas al mortintoj eĉ kiam ili vivas.

  Ekspliko:

  La vojo al senmorteco estas eterna konscio de sperto. La senmorteco ne signifas la fizikan staton, en kiu la korpe ne mortas. Kiam iu tute konscias la procezon de spertado, li sin liberigas de daŭreco de sperto. Tiuj sen tia konscio similas al mortinto eĉ se ili vivas fizike.

  Tiuj vere saĝaj homoj ĉiam konscias pri la bezono de menssaneco. Ili ŝatas menssanecon. Ili plezuras en strebo al menssaneco ĉar ĝi estas regiono de supernormaleco.

  Tiuj vere saĝaj stabile praktikas meditadon kaj povas atingi nivelon de komprenado, kiu kondukas ilin al sperto de nirvano. Tiuj saĝuloj, kiujn senĉese daŭrigas sian meditadon firman kaj stabilan, spertas nirvanon, kiu estas la plej supera liberiĝo el ĉiuj katenoj.