1-8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo La reĝo povis fari nenion alian ol lasi la reĝidon viziti la urbon en la dua fojo. Li opiniis, ke estos malbone provi haltigi lin, kaj tio pl...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:23, 1 Maj. 2013
8. La kvar vidaĵoj: Malsanulo
La reĝo povis fari nenion alian ol lasi la reĝidon viziti la urbon en la dua fojo. Li opiniis, ke estos malbone provi haltigi lin, kaj tio plifortigos liajn konfuzecon kaj malĝojon. La reĝo ne atentigis, ke oni pretigu sin mem kaj la stratojn por la dua vizito de la reĝido en la urbo. La reĝido kaj Ĉana sin vestis kiel junulojn el nobelaj familioj, por ke oni ne rekonu ilin.
Kiam la reĝido eliris, la urbo estis tre malsama de lia lasta vizito. Ne plu troviĝis ĝojaj homoj salutantaj al li. Anstataŭ flagoj, ludoj, floroj kaj bone vestitaj homoj, troviĝis simplaj homoj farantaj tagajn laborojn por perlabori la vivon. Forĝistoj martelis ŝvitante por fari tranĉilojn. La juvelistoj kaj oraĵistoj faris kolringojn, braceletojn, orelringojn kaj fingroringojn el diamantoj, oro kaj arĝento. La tinkturistoj tinkturis tukojn aminde belaj kaj pendigis ilin por sekiĝi. La bakistoj okupiĝis por baki panojn, kukojn kaj dolĉaĵojn kaj vendis ilin al la klientoj, kiuj manĝis ilin dum varmaj. La reĝido fiksrigardis tiujn homojn simplajn kaj ordinarajn. Ĉiuj el ili estis tre okupitaj, feliĉaj kaj plezuraj en sia laboro.
Kiam ambaŭ daŭre iris, ili renkontis viron kuŝanta sur la tero. Li tordis sian korpon, premis sian stomakon per ambaŭ manoj kaj kriis plengorĝe pro sufero. Purpuraj makuloj kovris liajn vizaĝon kaj korpon. Liaj okuloj elstariĝis, kaj li anĥelis spasme por spiri.
Tio faris la reĝidon malĝoja duafoje en lia vivo. La bonkora reĝido ne toleris vidi suferojn de homoj. Li tuj alkuris kaj metis kapon de la viro sur sian genuon dirante: “Kio okazas al vi? Kio okazas?” La malsanulo nur kriis anstaŭ paroli.
“Ĉana, diru al mi, kial tiu viro tiel fartas,” diris la reĝido. “Kio okazas al lia spirado? Kial li ne parolas?”
“Mia reĝido,” diris Ĉana, “ne tiel tenu la viron. La viro suferas de malsano. Lia sango toksiĝis. Li suferas varmon pro pesto kaj brulas lia tuta korpo. Jen kial li nur laŭte krias nepovante paroli.”
“Sed ĉu iuj aliaj homoj tiel fartas?” demandis la reĝido.
“Jes, vi estus la sekva se vi tenas la viron tiel proksime kiel tio. Bonvolu demeti lin kaj ne tuŝu lin, alie, la pesto venos al vi el li. Vi fariĝos tia, kia li estas nun.”
“Ĉu troviĝas aliaj suferoj krom tiu pesto, Ĉana?”
“Jes, mia reĝido, Troviĝas centoj da aliaj malsanoj tiel suferigaj kiel ĉi tio.” respondis Ĉana.
“Ĉu neniu povas helpi? Ĉu ĉiuj viroj malsaniĝos? Ĉu tio okazas subite iam ajn?” demandis Sidarto.
“Jes, mia kara reĝido,” diris Ĉana, “ĉiu en la mondo. Neniu povas ĉesigi tion, kaj tio okazos iam ajn. Ĉiu malsaniĝos kaj suferos.”
La reĝido fariĝis despli malĝoja kiam li revenis al la palaco en la dua fojo, ĉiam pensante pri la viro kaj lia malsano.