79. Senpatrina Filo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
[Perfido] | [Perfido] | ||
− | Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, | + | Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, la vilaĝestro kolektis imposton de la vilaĝanoj por la kortego. |
− | Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni | + | Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni ege respektis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili. |
− | Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan | + | Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidemon. Kolekti reĝan imposton ne profitigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elkovis planon por sin riĉigi. |
La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago. | La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago. | ||
− | Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. | + | Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Sekve, la banditoj sin trudis en la negarditan vilaĝon laŭ la plano. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis eltrovi. Mortiginte ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, ili ankaŭ kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis. |
Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili. | Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili. | ||
− | La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis al ili fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ | + | La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis al ili fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ restus tie, ili povus aŭdi, ke la vilaĝanoj jam revenis. |
− | La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili: "Tiu malhonesta vilaĝestro jam perfidis vian fidon al | + | La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili: "Tiu malhonesta vilaĝestro jam perfidis vian fidon al li. Eble li estas kunlaboranto de la banditoj. Nur post kiam ili forlasis kun ĉiuj viaj valoraĵoj, li kondukis vin hejmen, tamburante tiel laŭte kiel eble! La vilaĝestro sin ŝajnigis nenion scii pri la okazaĵo kiel senscia novnaskita ŝafido! Fakte tio similas al la afero, ke se knabo faris grandan hontindaĵon, lia patrino kutime diris, 'Mi ne estas lia patrino. Li ne estas mia filo. Mia filo jam mortis!'" |
Post nelonge la novaĵo pri la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo. | Post nelonge la novaĵo pri la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo. | ||
− | + | La moralinstruo estas: Neniu protektas perfidulon. |
Kiel registrite je 21:12, 7 Sep. 2012
79. Senpatrina Filo
[Perfido]
Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, la vilaĝestro kolektis imposton de la vilaĝanoj por la kortego.
Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni ege respektis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili.
Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidemon. Kolekti reĝan imposton ne profitigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elkovis planon por sin riĉigi.
La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago.
Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Sekve, la banditoj sin trudis en la negarditan vilaĝon laŭ la plano. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis eltrovi. Mortiginte ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, ili ankaŭ kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.
Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.
La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis al ili fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ restus tie, ili povus aŭdi, ke la vilaĝanoj jam revenis.
La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili: "Tiu malhonesta vilaĝestro jam perfidis vian fidon al li. Eble li estas kunlaboranto de la banditoj. Nur post kiam ili forlasis kun ĉiuj viaj valoraĵoj, li kondukis vin hejmen, tamburante tiel laŭte kiel eble! La vilaĝestro sin ŝajnigis nenion scii pri la okazaĵo kiel senscia novnaskita ŝafido! Fakte tio similas al la afero, ke se knabo faris grandan hontindaĵon, lia patrino kutime diris, 'Mi ne estas lia patrino. Li ne estas mia filo. Mia filo jam mortis!'"
Post nelonge la novaĵo pri la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo.
La moralinstruo estas: Neniu protektas perfidulon.