15. Mallernema Cervido: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 15. Mallernema Cervido [Vaganto el la Klaso] Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estiminda instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:38, 30 Sep. 2011
15. Mallernema Cervido
[Vaganto el la Klaso]
Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estiminda instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj strategiojn por sin protekti.
Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: "Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj strategioj de cervoj." La instruisto diris al la cervido: "Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono."
Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun gecervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernas nenion krom la cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li forestis de klasoj tutan tempon.
Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj kaptiĝis. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: "Mia kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?"
La instruisto respondis: "Mia kara fratino, via filo estas malobeema kaj neinstruebla. Pro estimo al vi, mi klopodis per mia tuta kapablo por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj strategiojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui."
Post nelonge ili aŭdis malĝojigan informon. La obstina kaj mallernema cervido estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen.
La moralinstruo estas: Forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto.