Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero? Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke ni povas venki suferojn kaj atingi feliĉon. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Nobla...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:04, 5 Apr. 2012
Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke ni povas venki suferojn kaj atingi feliĉon. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar per ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen konstanta deziro, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo de nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn kaj plenumi iliajn bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.