Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero? Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikajn suferojn, ni povas facile trovi, kie...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 07:46, 5 Apr. 2012
Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikajn suferojn, ni povas facile trovi, kiel ĝin kaŭzas avido. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu vivu ĝis nia deziro, sed la realo ne tiel okazas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdas intereson, sentas enuiĝon pri ĝi kaj ekdeziras alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian deziron. Deziro forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon.