99, 101. Atingi Nenion: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  99, 101. Atingo de "Nenio"
+
  99, 101. Atingi “Nenion”
  
  [Nenio]
 
  [Nenio]
  
  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinaran deziron de ĉiutaga mondo kaj fariĝis sanktulo. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj sanktuloj fariĝis liaj lernantoj.
+
  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn de ĉiutaga mondo kaj fariĝis sanktulo. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj sanktuloj fariĝis liaj lernantoj.
  
  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn kiaj flugado tra la aero kaj kono pri onia penso seninterparole. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 lernantojn.  
+
  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 lernantojn.  
  
  En pluvsezono la ĉeflernanto kondukis 250 membrojn el la sanktuloj en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn bezonaĵojn. Hazarde tiam estis tempo por morto de la majstro. La 250 lernantoj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, eksciis tion kaj demandis lin: "Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo post via vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado?"
+
  En pluvsezono lia ĉefa disĉiplo kondukis 250 sanktulo-lernantojn en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn bezonaĵojn. Hazarde okazis, ke tiam estis tempo por morto de la majstro. La 250 lernantoj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, eksciis tion kaj demandis lin: "Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo post via vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado?"
  
  Estas malfacile por li paroli je la morta momento, la lastaj vortoj de la Iluminiĝinto estis: "Nenio." Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.
+
  Estas malfacile por li paroli je la morta momento. La lasta vorto de la Iluminiĝinto estis: "Nenio." Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.
  
  Revinte aŭdi pri ia fantazie magia atingo, la 250 lernantoj tute malesperiĝis. Ili diris unuj al aliaj: "Post la vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis 'nenion'." Ili opiniis lin malsukcesa, do ili bruligis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honoro kaj eĉ respekto.
+
  Dezirante aŭdi iom pri lia mirinda magia povo, la 250 lernantoj tute malesperiĝis. Ili diris inter si: "Post la vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis 'nenion'." Ili opiniis lin malsukcesa, do ili bruligis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honoro kaj eĉ respekto.
  
  Post kiam la ĉeflernanto revenis, li demandis: "Kie estas la sanktulo?" "Li mortis," ili diris al li. "Ĉu vi demandis pri lia plej alta atingo?" "Kompreneble ni demandis," ili respondis. "Kaj kion li diris?" demandis la ĉeflernanto. "Li diris, ke li atingis 'nenion'," ili respondis, "do ni ne okazigis funebran ceremonio por li kun specialaj honoroj."
+
  Post kiam la ĉefa disĉiplo revenis, li demandis: "Kie estas la sanktulo?" "Li mortis," ili diris al li. "Ĉu vi demandis pri lia plej alta atingo?" "Kompreneble ni demandis," ili respondis. "Kaj kion li diris?" demandis la ĉefa disĉiplo. "Li diris, ke li atingis 'nenion'," ili respondis, "do ni ne okazigis funebran ceremonion por li kun specialaj honoroj."
  
  La ĉeflernanto diris: "Fratoj, vi ne komprenas la signifon de la instruisto. Li jam atingis superan saĝon de 'Nenio'. Li konsciis, ke la nomo de aferoj ne estas la vero. Ekzistas ekzisteco sen nomo de 'ĉi tiu afero' aŭ 'tiu afero'. Ne ekzistas 'afero'." Tiamaniere la ĉeflernanto klarigis pri la mirinda atingo de la granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.
+
  La ĉefa disĉiplo diris: "Fratoj, vi ne komprenas la signifon de la instruisto. Li jam atingis superan saĝon de 'Nenio'. Li komprenis, ke la nomoj de aferoj ne estas tio, kio ili vere estas. Ne troviĝas ekzistado de tiel nomataj 'ĉi tiu afero' aŭ 'tiu afero'. Ne ekzistas 'afero'." Tiamaniere la ĉefa disĉiplo klarigis pri la mirinda atingo de la granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.
  
  Samtempe el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne akceptis la klarigon de lia antaŭa ĉeflernanto. Do li forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj lernantoj. Laŭdante la saĝon de la ĉeflernanto, li diris: "Tiu, kiu aŭdas la Veron kaj komprenas ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezas cent jarojn en vana pensado."
+
  Samtempe, el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne akceptis la klarigon de lia antaŭa ĉefa disĉiplo. Do li forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj lernantoj. Laŭdante la saĝon de la ĉefa disĉiplo, li diris: "Tiu, kiu aŭdas la Veron kaj komprenas ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezas cent jarojn en vana pensado."
  
  Tiel predikante la Grandulo kuraĝigis la 500 sanktulojn daŭrigi la serĉadon de Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 disĉiploj mortis kaj naskiĝis en la sama ĉiela mondo kiel sia antaŭa majstro.
+
  Tiel predikante la Grandulo kuraĝigis la 500 sanktulojn daŭrigi la serĉadon de Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 disĉiploj mortis kaj renaskiĝis en la sama ĉiela mondo kune kun sia antaŭa majstro.
  
  La moralinstruo estas: Aŭskultu kiam parolas la saĝulo!
+
  La moralinstruo estas: Aŭskultu, kiam parolas la saĝulo!

Kiel registrite je 05:06, 2 Jul. 2012