53. Bando de Drinkemuloj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 3: Linio 3:
 
  [Sobreco]
 
  [Sobreco]
  
  Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉan familion. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso.
+
  Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉa familio. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso.
  
  Harzarde estis bando da drinkemuloj vagantaj sur stratoj. Ĉio, kion ili ĉiam pripensis, estis trovi metodon por akiri alkoholaĵon kaj drogon, sen kiuj ili ne povis vivi laŭ sia opinio.
 
Linio 9: Linio 9:
 
  Iutage, kiam ili elspezis ĉiujn monerojn kiel kutime, ili elkovis planon por prirabi la plej grandan riĉulon en Benareso. Sed ili ne sciis, ke li estas renaskiĝinta Bodisatvo, kaj li ne estis tiel facile trompebla.
 
  Ili decidis fari "dormigan alkoholaĵon", en kiu ili sekrete miksis dormigan medikamenton. Ilia plano estis inviti la riĉulon trinki la alkoholaĵon. Kiam li endormiĝos profunde, ili forŝtelos ĉiujn liajn monon, juvelojn kaj eĉ la valorajn vestaĵojn surportatajn de li. Do ili starigis portempan drinkejon apud la vojo. Ili metis sian laste restantan alkoholaĵon en botelon, kaj miksis en ĝin kelkajn fortajn dormig-pilolojn.
+
  Ili decidis fari "dormigan alkoholaĵon", en kiu estis sekrete miksita dormiga medikamento. Ilia plano estis inviti la riĉulon trinki la alkoholaĵon. Kiam li endormiĝos profunde, ili forŝtelos ĉiujn liajn monon, juvelojn kaj eĉ la valorajn vestaĵojn surportatajn de li. Do ili starigis portempan drinkejon apud la vojo. Ili metis sian laste restantan alkoholaĵon en botelon, kaj miksis en ĝin kelkajn fortajn dormig-pilolojn.
  
  Poste, la riĉulo iris sur la vojo al la palaco. Unu el la drinkemuloj vokis lin: "Honora sinjoro, kial vi ne ekĝuu vian tagan rajton kaj iom drinku kun ni? La unua kliento drinkas senpage!" Dirinte, li elverŝis la falsan likvoron.
 
Linio 15: Linio 15:
 
  La Iluminiĝinto neniam prenis alkoholaĵon, sed li estis scivola, kial tiuj drinkemuloj tiel malavaras je sia favorata alkoholaĵo. Tio tute ne similas al ilia kutima konduto.
 
  Li ekkonsciis, ke tio eble estas ia trompo. Do li decidis doni al ili lecionon. Li diris: "Estas kulpo aperi antaŭ la reĝo ebrie, eĉ kun iomete da alkohola odoro en mia spiro. Bonvolu afable atendi min ĉi tie. Mi venos al vi kiam mi revenos el la palaco."
+
  Li ekkonsciis, ke tio eble estas ia trompo. Do li decidis doni al ili lecionon. Li diris: "Estas kulpo aperi antaŭ la reĝo ebrie, kaj eĉ kun iomete da fiodoro en mia spiro. Bonvolu afable atendi min ĉi tie. Mi venos al vi kiam mi revenos el la palaco."
  
  La drinkemuloj senesperiĝis. Ili ne povis drinki tiel frue kiel ili deziris. Sed ili decidis atendi pacience.
 
  Malfrue en tiu tago la riĉulo revenis al la ĉevoja drinkejo. La drinkemuloj jam malpacienciĝis de longa atendado. Ili tuj alvokis lin kaj diris:  
+
  Malfrue en tiu tago la riĉulo revenis al la ĉevoja drinkejo. La drinkemuloj jam deziregis ekdrinki. Ili tuj alvokis lin kaj diris:  
  
  "Honora sinjoro, kial vi ne celebru vian viziton al la reĝo? Ĝuu la bonan likvoron. La unua venanto drinku senpage, sciu!"
+
  "Honora sinjoro, kial vi ne celebru vian viziton al la reĝo? Ĝuu la bonan likvoron. La unua venanto drinkos senpage, sciu!"
  
  Sed la riĉulo pririgardis la vinajn botelon kaj glason. Li diris: "Mi ne fidas vin. La botelo kaj glaso de la vino estas precize samaj kiel matene. Se ĝi estus tiel bona kiel vi diris, vi jam almenaŭ gustumus iom. Fakte vi ne povis deteni vin de drinkado. Mi ne estas malsaĝulo. Vi certe aldonis ion dubindan en la alkoholaĵon."
+
  Sed la riĉulo daŭre rigardis la vinajn botelon kaj glason. Li diris: "Mi ne fidas vin. La botelo kaj glaso de la vino estas precize samaj kiel matene. Se ĝi estus tiel bona kiel vi diris, vi jam almenaŭ gustumus iom. Fakte vi ne povus deteni vin de eldrinko. Mi ne estas malsaĝulo. Vi certe aldonis ion dubindan en la alkoholaĵon."
  
  La riĉulo eliris, kaj drinkemuloj povis fari nenion alian ol ellabori novan komploton.
 
    La moralinstruo estas: Tenu vin sobra kaj gardu vian klaran konon.

Nuna versio ekde 04:29, 12 Jun. 2012

  53. Bando de Drinkemuloj