95. Rakonto pri gekolomboj: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '95. Rakonto pri gekolomboj Iam antaŭe, paro da gekolomboj vivis kune en sia nesto. Ili plenigis sian neston per la beroj kiam tiuj maturiĝis en aŭtuno. Sed poste, la kolek...') |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
Pluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo ekpentis: "Ŝi fakte neniam manĝis berojn ŝtele. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis." Ĝi do triste vokadis la kolombinon: "Kien vi iris, mia kara? " | Pluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo ekpentis: "Ŝi fakte neniam manĝis berojn ŝtele. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis." Ĝi do triste vokadis la kolombinon: "Kien vi iris, mia kara? " | ||
− | Tiel | + | Tiel kondutas la ordinaruloj. Kun menso plena de senracia iluzio, ili dronas en diboĉo kaj amuziĝo, ignoras la eferemecon kaj detruas disciplinojn. Poste ili pentas pri tio, ege bedaŭras pri sia antaŭa konduto kaj suspiras kiel malsaĝa kolombo. |
Nuna versio ekde 06:45, 6 Okt. 2014
95. Rakonto pri gekolomboj
Iam antaŭe, paro da gekolomboj vivis kune en sia nesto. Ili plenigis sian neston per la beroj kiam tiuj maturiĝis en aŭtuno. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj ĝisfine restis nur duono.
La virkolombo koleriĝis kaj kulpigis la kolombinon: "Ni kune kolektis berojn travivante grandan penon. Kial vi sole manĝis ilin, ke restas nur duono?"
La kolombino respondis: "Mi tute ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem."
La virkolombo neniel kredis tion. Ĝi furioziĝis kaj refutis: "Se vi ne manĝis, kiel la beroj povus malmultiĝi per si mem?" Ĝi do mortigis la kolombinon per sia beko.
Pluvis post pluraj tagoj. La beroj malsekiĝis kaj pligrandiĝis ĝis la antaŭa multeco. Vidinte tion, la kolombo ekpentis: "Ŝi fakte neniam manĝis berojn ŝtele. Ŝin mi miskulpigis kaj erare mortigis." Ĝi do triste vokadis la kolombinon: "Kien vi iris, mia kara? "
Tiel kondutas la ordinaruloj. Kun menso plena de senracia iluzio, ili dronas en diboĉo kaj amuziĝo, ignoras la eferemecon kaj detruas disciplinojn. Poste ili pentas pri tio, ege bedaŭras pri sia antaŭa konduto kaj suspiras kiel malsaĝa kolombo.