4-8. La rakonto de Visaka: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
(9 intermediate revisions by 2 users not shown) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito | Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito | ||
− | 4-8. La rakonto de | + | 4-8. La rakonto de Visaka |
Kiel oni faris florkronon | Kiel oni faris florkronon | ||
Linio 11: | Linio 11: | ||
Devas fari multajn bonojn. | Devas fari multajn bonojn. | ||
− | Dum sia restado en la | + | Dum sia restado en la Pubarama Monaĥejo en Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Visaka, la fama patronino de la Pubarama Monaĥejo. Visaka estis la filino de badija riĉulo nomata Dananĝajo, kies edzino Sumanadevi estis la nepino de Mendako, unu el la kvin plej grandaj riĉuloj en la regno de Reĝo Bimbisaro. Kiam Visaka estis sep-jara, la Budho venis al Badijo. En tiu okazo, la riĉulo Mendako iris kun Visaka kaj ŝiaj kvincent sekvantinoj por omaĝi al la Budho. Aŭdinte la predikon de la Budho, Visaka, ŝia avo kaj ĉiuj ŝiaj kvincent sekvantinoj atingis frukton de sotapato. Kiam Visaka plenkreskis, ŝi edziniĝis al Punavadano, filo de Migaro, tre granda riĉulo de Sravastio. |
− | Iutage, kiam Migaro manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migaro tute ignoris | + | Iutage, kiam Migaro manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migaro tute ignoris lin. Vidinte tion, Visaka diris al la monaĥo: "Mi bedaŭras, Estimata Sinjoro, ke mia bopatro nur manĝas restaĵojn." Aŭdinte tion, Migaro furioziĝis kaj volis rekte peli ŝin el la hejmo. Sed Visaka diris, ke ŝi ne foriros, anstataŭe, ŝi venigos la ok pliaĝajn riĉulojn senditajn de sia patro por akompani kaj admoni ŝin, kaj ili certigos, ĉu ŝi estas kulpa aŭ ne. Post kiam la pliaĝuloj alvenis, Migaro rakontis al ili la tutan historion. La pliaĝuloj estis certa, ke Visaka tute ne estas kulpa. Tiam Visaka diris, ke ŝi havas absolutan kaj firman fidon en la instruo de la Budho kaj ne volas resti tie, kie monaĥoj ne estas bonvenaj; krome, se ŝi ne akiros permeson inviti monaĥojn al la domo por oferi almozon kaj aliajn vivbezonaĵojn, ŝi forlasos la hejmon. Do la bopatro devis garantii, ke li permesas inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la hejmo. |
− | En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis al sia bopatro por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti | + | En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis peton al sia bopatro, por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti lin aŭdi kun ŝi la baldaŭan instruon de la Budho. La bopatro opiniis, ke estas ne dece rifuzi je la dua fojo, sed liaj asketaj instruistoj, kiuj estas Nigantoj, ne lasis lin iri. Fine ili iom cedis kaj permesis lin aŭskulti post kurteno. Aŭdinte la predikadon de la Budho, Migaro atingis frukton de sotapato. Li estis tre dankema al la Budho kaj ankaŭ al sia bofilino. Pro la forta dankemo li deklaris, ke ekde tiam Visaka estos lia kvazaŭpatrino, do visaka ekfamiĝis kiel Migaromata. |
− | Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka | + | Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka posedis ege valoran ornamaĵon inkrustitan per gemo. La ornamaĵo estis donacitan de ŝia patro kiel doton. Iutage, Visaka iris al la Ĝetavana Monaĥejo kun la sekvantinoj. Atinginte la monaĥejon, ŝi sentis, ke ŝia juvela ornamaĵo estis tro peza, do ŝi demetis ĝin, volvis ĝin per sia ŝalo kaj donis ĝin al servistino por teni. Tamen la servistino senatente lasis ĝin en la Monaĥejo. Estis kutimo por Estimata Anando prizorgi la objektojn forlasitajn de laikaj disĉiploj. Visaka sendis la servistinon al la Monaĥejo, dirante, "Iru kaj serĉu la juvelan ornamaĵon, sed ne plu alportu ĝin se Estimata Anando jam trovis ĝin kaj metis ĝin en iun lokon. Mi donacos la juvelan ornamaĵon al Estimata Anando." Sed Estimata Anando ne akceptis ŝian oferon. Do Visaka decidis vendi ĝin por donaci la gajnitan monon, sed neniu povis oferi la sumon por aĉeti la ornamaĵon. Do Visaka retroaĉetis ĝin kontraŭ naŭ biliono kaj unu rupioj. Per tiu mono ŝi konstruis monaĥejon en la okcidenta flanko de la urbo. La monaĥejo konatiĝis kiel Pubaramo. |
− | La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn | + | La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn en diversaj formoj kaj por diversaj uzoj. En la sama metodo, tiuj, kiuj naskiĝis en tiu ĉi mondo, kreas diversajn bonan kaj meritan agojn por tiu ĉi vivo. |
Komentario | Komentario | ||
− | En la | + | En la kvarverso la florkronisto estas simbolo de tiuj, kiuj havas virtan vivon. La konduto en la vivo estas komparita kun amaso da floroj. Estas devo de ĉiu homo aranĝi tiujn florojn en florkronojn de bonaj kondutoj. La versaĵo rememorigas nin, ke nia homa vivo ne estas roza lito por kuŝi, sed estas la flora lito, kie kreskas belaj floroj. La celo de la vivo estas fari belajn florkronojn el tiuj floroj, kiuj beligas la mondon. La plej bona utiligado de nia efemera vivo estas fari bonajn kondutojn, kiuj donas feliĉon al ĉiuj. Tiuj ĉi kvarversoj klare instruas, ke budhanoj ne estas pesimistoj, kiuj konstante lamentas pri la dornoj en la rozoj. Ili laŭeble utiligas la bonon en la mondo por fari ĝin des pli bona. |
Nuna versio ekde 18:18, 7 Jan. 2020
Naskiĝintoj en tiu ĉi mondo devas akiri multe da merito
4-8. La rakonto de Visaka
Kiel oni faris florkronon
El multaj floroj,
Tiel ordinara homo
Devas fari multajn bonojn.
Dum sia restado en la Pubarama Monaĥejo en Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Visaka, la fama patronino de la Pubarama Monaĥejo. Visaka estis la filino de badija riĉulo nomata Dananĝajo, kies edzino Sumanadevi estis la nepino de Mendako, unu el la kvin plej grandaj riĉuloj en la regno de Reĝo Bimbisaro. Kiam Visaka estis sep-jara, la Budho venis al Badijo. En tiu okazo, la riĉulo Mendako iris kun Visaka kaj ŝiaj kvincent sekvantinoj por omaĝi al la Budho. Aŭdinte la predikon de la Budho, Visaka, ŝia avo kaj ĉiuj ŝiaj kvincent sekvantinoj atingis frukton de sotapato. Kiam Visaka plenkreskis, ŝi edziniĝis al Punavadano, filo de Migaro, tre granda riĉulo de Sravastio.
Iutage, kiam Migaro manĝis, monaĥo haltis ĉe lia domo por almozpeti, sed Migaro tute ignoris lin. Vidinte tion, Visaka diris al la monaĥo: "Mi bedaŭras, Estimata Sinjoro, ke mia bopatro nur manĝas restaĵojn." Aŭdinte tion, Migaro furioziĝis kaj volis rekte peli ŝin el la hejmo. Sed Visaka diris, ke ŝi ne foriros, anstataŭe, ŝi venigos la ok pliaĝajn riĉulojn senditajn de sia patro por akompani kaj admoni ŝin, kaj ili certigos, ĉu ŝi estas kulpa aŭ ne. Post kiam la pliaĝuloj alvenis, Migaro rakontis al ili la tutan historion. La pliaĝuloj estis certa, ke Visaka tute ne estas kulpa. Tiam Visaka diris, ke ŝi havas absolutan kaj firman fidon en la instruo de la Budho kaj ne volas resti tie, kie monaĥoj ne estas bonvenaj; krome, se ŝi ne akiros permeson inviti monaĥojn al la domo por oferi almozon kaj aliajn vivbezonaĵojn, ŝi forlasos la hejmon. Do la bopatro devis garantii, ke li permesas inviti la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la hejmo.
En la sekva tago, la Budho kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la hejmo de Visaka. Kiam la manĝaĵo estis preta, ŝi sendis peton al sia bopatro, por ke li partoprenu en la ofero de manĝaĵo, sed li ne venis. Kiam la manĝado finiĝis, ŝi denove sendis mesaĝon por inviti lin aŭdi kun ŝi la baldaŭan instruon de la Budho. La bopatro opiniis, ke estas ne dece rifuzi je la dua fojo, sed liaj asketaj instruistoj, kiuj estas Nigantoj, ne lasis lin iri. Fine ili iom cedis kaj permesis lin aŭskulti post kurteno. Aŭdinte la predikadon de la Budho, Migaro atingis frukton de sotapato. Li estis tre dankema al la Budho kaj ankaŭ al sia bofilino. Pro la forta dankemo li deklaris, ke ekde tiam Visaka estos lia kvazaŭpatrino, do visaka ekfamiĝis kiel Migaromata.
Visaka naskis dek filojn kaj dek filinojn, kaj ĉiu el la dek filoj kaj dek filinoj havis siajn infanojn kaj prainfanojn. Visaka posedis ege valoran ornamaĵon inkrustitan per gemo. La ornamaĵo estis donacitan de ŝia patro kiel doton. Iutage, Visaka iris al la Ĝetavana Monaĥejo kun la sekvantinoj. Atinginte la monaĥejon, ŝi sentis, ke ŝia juvela ornamaĵo estis tro peza, do ŝi demetis ĝin, volvis ĝin per sia ŝalo kaj donis ĝin al servistino por teni. Tamen la servistino senatente lasis ĝin en la Monaĥejo. Estis kutimo por Estimata Anando prizorgi la objektojn forlasitajn de laikaj disĉiploj. Visaka sendis la servistinon al la Monaĥejo, dirante, "Iru kaj serĉu la juvelan ornamaĵon, sed ne plu alportu ĝin se Estimata Anando jam trovis ĝin kaj metis ĝin en iun lokon. Mi donacos la juvelan ornamaĵon al Estimata Anando." Sed Estimata Anando ne akceptis ŝian oferon. Do Visaka decidis vendi ĝin por donaci la gajnitan monon, sed neniu povis oferi la sumon por aĉeti la ornamaĵon. Do Visaka retroaĉetis ĝin kontraŭ naŭ biliono kaj unu rupioj. Per tiu mono ŝi konstruis monaĥejon en la okcidenta flanko de la urbo. La monaĥejo konatiĝis kiel Pubaramo.
La florkronisto kolektas diversajn florojn, el kiuj li faras florkronojn en diversaj formoj kaj por diversaj uzoj. En la sama metodo, tiuj, kiuj naskiĝis en tiu ĉi mondo, kreas diversajn bonan kaj meritan agojn por tiu ĉi vivo.
Komentario
En la kvarverso la florkronisto estas simbolo de tiuj, kiuj havas virtan vivon. La konduto en la vivo estas komparita kun amaso da floroj. Estas devo de ĉiu homo aranĝi tiujn florojn en florkronojn de bonaj kondutoj. La versaĵo rememorigas nin, ke nia homa vivo ne estas roza lito por kuŝi, sed estas la flora lito, kie kreskas belaj floroj. La celo de la vivo estas fari belajn florkronojn el tiuj floroj, kiuj beligas la mondon. La plej bona utiligado de nia efemera vivo estas fari bonajn kondutojn, kiuj donas feliĉon al ĉiuj. Tiuj ĉi kvarversoj klare instruas, ke budhanoj ne estas pesimistoj, kiuj konstante lamentas pri la dornoj en la rozoj. Ili laŭeble utiligas la bonon en la mondo por fari ĝin des pli bona.