37. Mortigi bovojn: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
(2 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
37. Mortigi bovojn | 37. Mortigi bovojn | ||
− | Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li | + | Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti. |
− | Foje, unu bovo estis manĝita de tigro | + | Foje, unu bovo estis manĝita de tigro. |
− | La bovisto pensis: | + | La bovisto pensis: "Unu bovo jam mortis, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de mia bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?" Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn. |
− | La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. | + | La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Observante la budhismajn disciplinojn, ili rompis unu, sed anstataŭ bedaŭri por penti, ili pensis: "Mi jam rompis disciplinon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn?" Ili senescepte rompis ĉiujn aliajn disciplinojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn. |
Nuna versio ekde 11:34, 19 Apr. 2014
37. Mortigi bovojn
Iam iu havis ducent kvindek bovojn. Li ĉiam kondukis ilin al akvo kaj herbejo por paŝti.
Foje, unu bovo estis manĝita de tigro.
La bovisto pensis: "Unu bovo jam mortis, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa sumo de mia bovaro. Por kio mi ankoraŭ retenas la restajn bovojn?" Li do pelis la bovojn al alta monto super profunda valo, puŝis ilin suben kaj mortigis ĉiujn.
La malsaĝaj homoj ankaŭ tiel kondutas. Observante la budhismajn disciplinojn, ili rompis unu, sed anstataŭ bedaŭri por penti, ili pensis: "Mi jam rompis disciplinon, kaj ne plu perfektas mia pureco. Por kio mi ankoraŭ observas la aliajn?" Ili senescepte rompis ĉiujn aliajn disciplinojn simile al la malsaĝulo, kiu mortigis ĉiujn restajn bovojn.