2-18. Donaco de Ambapali: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 2-18. Donaco de Ambapali Homoj el ĉiuj klasoj altaj kaj malaltaj, viroj kaj virinoj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ĉiujn el ili ĝojplene. Kia...') |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
(10 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | 2-18. Donaco de Ambapali | + | 2-18. Donaco de Ambapali |
− | Homoj el ĉiuj | + | Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene. |
− | Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali iutage | + | Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj. |
− | Ambapali estis tiel aminda kiel ora suno leviĝanta el | + | Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi tute ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.” |
− | + | Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub la densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho. | |
− | Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro | + | Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron. |
− | La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la | + | La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe la piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton. |
− | + | Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.” | |
− | Ŝi diris | + | Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali. |
− | En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj | + | En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.” |
− | La Budho akcepis la donacon vidinte | + | La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis ŝin denove per la Darmo. Tio estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso. |
− | Kiel lotuso | + | Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco. |
− | Post | + | Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo. |
− | + | ||
− | + |
Nuna versio ekde 16:59, 6 Sep. 2013
2-18. Donaco de Ambapali
Homoj el ĉiuj kastoj altaj kaj malaltaj serĉis la instruon de la Budho kaj li akceptis ilin ĉiujn ĝojplene.
Kiam la Budho kaj liaj disĉiploj restis en Vesali, iutage virino nomata Ambapali disponigis al ili sian ĝardenon de mangarboj ekster la urbo, por ke ili ripozu en la malvarmeta ombro de ŝiaj arboj.
Ambapali estis tiel aminda kiel la ora suno leviĝanta el oceano, sed ŝi estis tre malĉasta. Ŝi tute ne havis intencon viziti la Budhon, sed ŝia servistino diris al ŝi: “Sinjorino, ĉiuj nobeloj kaj ordinaruloj iris al la ĝardeno de mangarboj hieraŭ. Kiam mi demandis, kial ili iras tien, ili respondis, ke ili tion faras pro la viro restanta tie. Neniu estas komparebla kun li. Li estas filo de reĝo kaj rezignis sian regnon por trovi la veron.”
Estante ĉiam preta por nova vidaĵo, Sinjorino Ambapali tuj ekmovis siajn piedojn, kuris al unu el siaj ĉaroj kaj veturis al la ĝardeno ĵetante fierajn rigardojn ĉirkaŭ si. Kiam ŝi atingis la pordonon de la ĝardeno, ŝi deĉariĝis kaj iris preter palmarboj kaj mangarboj. Estis kviete, kaj eĉ la arbfolioj ne tremetis. Ŝi malpeze paŝis tra la ĝardeno ĝis ŝi vidis viron sidantan kun kunmetitaj manoj kaj kruroj sub la densa ombro de alta arbo. Ĉirkaŭ la kapo de la viro aŭro glimbrilis kiel la meznokta luno. Li estis neniu alia ol la Budho.
Ambapali staris tie mirigite. Ŝi forgesis sian belecon, forgesis sin mem kaj forgesis ĉion krom la Honorulo. Ĝuste tie ŝia tuta koro fandiĝis kaj forfluis en la riveron de ŝiaj larmoj. Ŝi proksimiĝis al la Budho malrapide kaj sin klinis antaŭ liaj piedoj, metante sian vizaĝon sur la teron.
La Budho petis ŝin stariĝi kaj sidiĝi. Li parolis al ŝi pri la Darmo. Aŭskultante atente, ŝi sorbis la sanktajn vortojn kvazaŭ seka tero, sur kiu ne pluvis dum longa tempo. Ricevinte la Darmon, sinjorino Ambapali genue riverencis ĉe la piedoj de la Budho kaj invitis lin kaj liajn disĉiplojn al manĝo en la sekva tago. La Budho akceptis ŝian inviton.
Tiam nobeloj de Vesali ankaŭ venis por viziti la Sanktulon. Sur la vojo al la ĝardeno de Mangarbo ili renkontis Ambapali kaj aŭdis, ke la Budho jam akceptis ŝian inviton al manĝo en la sekva tago. Ili proponis al ŝi: “Sinjorino Ambapali. Ni faru negocon kun vi. Vendu al ni la honoron regali ilin kontraŭ multe da oro.”
Ŝi diris kun mieno glimanta pro ĝojo: “Sinjoroj, eĉ se vi donos al mi Vesali kaj ĝian tutan teron, mi ne fordonos tiun ĉi honoran regalon.” La nobeloj kolereme iris al la Budho kaj petis honoron oferi alian manĝon, sed la Budho informis ilin, ke li jam akceptis la inviton de Ambapali.
En la sekva tago, Ambapali metis dolĉan laktan rizon kaj kukojn antaŭ la Budhon kaj liajn sekvantojn, kaj servis ilin kun granda modesteco. Post kiam la Budho manĝis, Ambapali sidiĝis sur alia sidejo kaj diris kun kunmetitaj manplatoj: “Sanktulo, mi oferos la ĝardenon al la komunumo. Bonvolu akcepti ĝin se vi volas.”
La Budho akcepis la donacon vidinte ŝian sincerecon. Li ĝojigis ŝin denove per la Darmo. Tio estis turna punkto en la vivo de sinjorino Ambapali. Ŝi komprenis la Darmon kaj fariĝis virta virino. Post nelonge ŝi monaĥiniĝis kaj fariĝis arahanto kun granda saĝo en la menso.
Kiel lotuso kreskanta ne sur la seka tero, sed en nigra ŝlimo, Ambapali atingis altan spiritan disvolviĝon malgraŭ sia malbona pasinteco.
Post la okazo, la Budho kaj liaj disĉiploj iris al malgranda vilaĝo ĉe Beluva proksime. Tuj antaŭ la pluva sezono, la Budho decidis pasigi la lastan pluvan sezonon en tiu ĉi vilaĝo.