1-14. Serĉado en ses jaroj: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
(3 intermediate revisions by one other user not shown) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | + | 14. Klopodo en ses jaroj | |
− | Forlasinte sian duan instruiston | + | Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badiĝo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin. |
− | + | "Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado," decidis Gotamo, "Tio estas la vojo por atingi saĝon." Li praktikis fastadon, kio estis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro senkarna. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato. | |
− | Alia metodo por torturi | + | Alia metodo por torturi la korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li perceptas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena kaj nova lunoj li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon. |
− | Dum ses | + | Dum ses jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: "Tiuj troaj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo." Li ekiris almozpeti manĝaĵon tra la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin malesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj ne plu volis fari ion ajn por li. |
Nuna versio ekde 18:06, 23 Jan. 2014
14. Klopodo en ses jaroj
Forlasinte sian duan instruiston Udako, Reĝido Sidarto famiĝis kiel Asketo Gotamo. Li renkontis siajn kvin amikojn Kondano, Badiĝo, Vapo, Mahanamo kaj Asaĝio. Rezigninte la luksajn palacon kaj vivon, ili fariĝis asketoj aŭ lernantoj pri la vivo kaj ekvivis mallukse. Ili iris al Uruvelo, kie Gotamo klopodis kaj torturis sian korpon ses jarojn dum liaj kvin amikoj subtenis kaj prizorgis lin.
"Mi praktikos asketismon ĝis la plej alta grado," decidis Gotamo, "Tio estas la vojo por atingi saĝon." Li praktikis fastadon, kio estis unu el la plej bonaj metodoj por atingi saĝon laŭ onia opinio. Li tenis sian vivon per nur grajno da rizo ĉiutage, kaj poste tute per nenio. Lia korpo tiel maldikiĝis, ke liaj kruroj similis al bambuaj bastonoj; lia spino similis al ŝnuro; lia brusto similis al nefinita domsupro, kaj liaj okuloj kaviĝis profunde kiel ŝtonoj en profunda puto. Lia haŭto perdis sian oran koloron kaj tute nigriĝis. Fakte li aspektis kiel vivanta ostaro senkarna. Li persistis en la meditado malgraŭ la sufero de teruraj doloro kaj malsato.
Alia metodo por torturi la korpon estas, ke oni sin detenas de spirado por longa tempo ĝis li perceptas grandan doloron en siaj oreloj, kapo kaj la tuta korpo. Li povus fali sur la teron perdinte sian konscion. Dum la periodoj de la plena kaj nova lunoj li iris en arbaron aŭ tombejon por mediti surportante malnovajn ĉifonaĵojn kolektitajn de tombejo kaj rubejo. Li havis timon en la komenco, precipe kiam alvenis sovaĝaj bestoj, sed li neniam provis forkuri. Li restis kuraĝe en tiuj timindaj lokoj meditante tutan tempon.
Dum ses jaroj li faris tiujn praktikadojn. Kvankam li longe klopodis spite al grandaj doloro kaj sufero, tamen li trovis nek saĝon nek respondon al siaj demandoj. Li fine pensis: "Tiuj troaj rigorecoj ne estas la vojoj al iluminiĝo." Li ekiris almozpeti manĝaĵon tra la vilaĝo por sin resanigi. Kiam liaj kvin amikoj vidis tion, ili forlasis lin malesperiĝinte. Ili foriris de li kun siaj bovloj kaj roboj kaj ne plu volis fari ion ajn por li.