98. Viro Nomata Saĝo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 98. Viro Nomata Saĝo [Trompo] Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li estis nomata Saĝo. Kiam li plenkresk...') |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
(4 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
Linio 3: | Linio 3: | ||
[Trompo] | [Trompo] | ||
− | Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li | + | Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li nomiĝis Saĝo. Kiam li plenkreskis, li ekfaris komercon kune kun viro, kies nomo hazarde estis Saĝego. |
− | Foje | + | Foje Saĝo kaj Saĝego kondukis karavanon de 500 ĉaroj en kamparon. Elvendinte siajn varojn ili revenis al Benareso kun granda profito. |
− | Kiam ili dividis la enspezon, Saĝego diris: "Mi devas havi | + | Kiam ili dividis la enspezon, Saĝego diris: "Mi devas havi profiton duoble pli ol vi." "Pro kio?" demandis Saĝo. "Ĉar vi estas Saĝo kaj mi estas Saĝego. Evidente Saĝo devas gajni nur duonon de Saĝego." |
− | Saĝo demandis: "Ĉu ni ambaŭ ne investis la saman sumon por la karavana vojaĝo? Pro kio vi enspezas duoble | + | Saĝo demandis: "Ĉu ni ambaŭ ne investis la saman sumon por la karavana vojaĝo? Pro kio vi enspezas duoble?" Saĝego respondis: "Pro mia kvalito de Saĝego." Tiel ili kverelis, evidente neĉesigeble. |
− | Poste Saĝego pensis: "Mi havas planon venki la | + | Poste Saĝego pensis: "Mi havas planon venki en la kverelado." Do li iris al sia patro kaj petis lin sin kaŝi en granda malplena arbo. Li diris: "Kiam mi kaj mia kamarado alproksimiĝos kaj demandos, kiel ni dividu la profiton, vi diru, 'Saĝego devas gajni duoble.'" |
− | Saĝego | + | Saĝego reiris al Saĝo kaj diris: "Mia amiko, neniu el ni volas kvereli. Ni iru al la maljuna sankta arbo kaj petu la arban spiriton por solvi la problemon." |
− | Kiam ili iris al la arbo, Saĝego parolis | + | Kiam ili iris al la arbo, Saĝego parolis serioze: "Mia Honora Arba Spirito, ni havas problemon kaj bonvolu solvi ĝin por ni." Lia patro kaŝita en la malplena arbo demandis per afektita voĉo: "Kio estas via problemo?" Lia trompema filo respondis: "Ni kune faris komercon. Diru al ni, kiel ni dividu la profiton." Denove per afektita voĉo lia patro respondis: "Saĝo ekhavos unu porcion kaj Saĝego du." |
− | Aŭdinte | + | Aŭdinte tion, Saĝo decidis eltrovi, ĉu vere estas la arba spirito, kiu parolis el la interno de la arbo. Do li ĵetis iom da seka fojno en la kavernon kaj bruligis fajron. La patro de Saĝego tuj kaptis branĉon, saltis el la flamoj, kaj falis sur la teron. Li diris per sia propra voĉo: "Kvankam nomata Saĝego, mia filo estas nur sprita trompisto. Mi estis bonŝanca, ke la tiel nomata Saĝo estas vere saĝa, tiel ke mi elfuĝis nur duone rostita!" |
− | Saĝo kaj Saĝego dividis sian profiton egale. Poste | + | Saĝo kaj Saĝego dividis sian profiton egale. Poste ili ambaŭ mortis kaj renaskiĝis laŭ sia konduto. |
− | La moralinstruo | + | La moralinstruo estas: Trompisto eble estas sprita, sed neniel prudenta. |
Nuna versio ekde 11:14, 15 Sep. 2012
98. Viro Nomata Saĝo
[Trompo]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li nomiĝis Saĝo. Kiam li plenkreskis, li ekfaris komercon kune kun viro, kies nomo hazarde estis Saĝego.
Foje Saĝo kaj Saĝego kondukis karavanon de 500 ĉaroj en kamparon. Elvendinte siajn varojn ili revenis al Benareso kun granda profito.
Kiam ili dividis la enspezon, Saĝego diris: "Mi devas havi profiton duoble pli ol vi." "Pro kio?" demandis Saĝo. "Ĉar vi estas Saĝo kaj mi estas Saĝego. Evidente Saĝo devas gajni nur duonon de Saĝego."
Saĝo demandis: "Ĉu ni ambaŭ ne investis la saman sumon por la karavana vojaĝo? Pro kio vi enspezas duoble?" Saĝego respondis: "Pro mia kvalito de Saĝego." Tiel ili kverelis, evidente neĉesigeble.
Poste Saĝego pensis: "Mi havas planon venki en la kverelado." Do li iris al sia patro kaj petis lin sin kaŝi en granda malplena arbo. Li diris: "Kiam mi kaj mia kamarado alproksimiĝos kaj demandos, kiel ni dividu la profiton, vi diru, 'Saĝego devas gajni duoble.'"
Saĝego reiris al Saĝo kaj diris: "Mia amiko, neniu el ni volas kvereli. Ni iru al la maljuna sankta arbo kaj petu la arban spiriton por solvi la problemon."
Kiam ili iris al la arbo, Saĝego parolis serioze: "Mia Honora Arba Spirito, ni havas problemon kaj bonvolu solvi ĝin por ni." Lia patro kaŝita en la malplena arbo demandis per afektita voĉo: "Kio estas via problemo?" Lia trompema filo respondis: "Ni kune faris komercon. Diru al ni, kiel ni dividu la profiton." Denove per afektita voĉo lia patro respondis: "Saĝo ekhavos unu porcion kaj Saĝego du."
Aŭdinte tion, Saĝo decidis eltrovi, ĉu vere estas la arba spirito, kiu parolis el la interno de la arbo. Do li ĵetis iom da seka fojno en la kavernon kaj bruligis fajron. La patro de Saĝego tuj kaptis branĉon, saltis el la flamoj, kaj falis sur la teron. Li diris per sia propra voĉo: "Kvankam nomata Saĝego, mia filo estas nur sprita trompisto. Mi estis bonŝanca, ke la tiel nomata Saĝo estas vere saĝa, tiel ke mi elfuĝis nur duone rostita!"
Saĝo kaj Saĝego dividis sian profiton egale. Poste ili ambaŭ mortis kaj renaskiĝis laŭ sia konduto.
La moralinstruo estas: Trompisto eble estas sprita, sed neniel prudenta.