14. Mortigo al vojgvidisto: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
14. Mortigo al vojgvidisto | 14. Mortigo al vojgvidisto | ||
− | Antaŭe komercistoj volis iri al la maro, sed ili bezonis iun gvidi la vojon. Fine ili trovis vojgvidiston post komuna serĉado. | + | Antaŭe komercistoj volis iri al la maro, sed ili bezonis iun, por gvidi la vojon. Fine ili trovis vojgvidiston post komuna serĉado. |
Dunginte la gvidiston, ili kune ekvojaĝis sekvante lin. Kiam ili atingis dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi. | Dunginte la gvidiston, ili kune ekvojaĝis sekvante lin. Kiam ili atingis dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi. |
Kiel registrite je 22:30, 14 Feb. 2014
14. Mortigo al vojgvidisto
Antaŭe komercistoj volis iri al la maro, sed ili bezonis iun, por gvidi la vojon. Fine ili trovis vojgvidiston post komuna serĉado.
Dunginte la gvidiston, ili kune ekvojaĝis sekvante lin. Kiam ili atingis dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi.
La komercistoj interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas niaj parencoj, kiel ni povus mortigi ilin? Nur la vojgvidisto konvenas por oferi al la dio.” Do ili mortigis la vojgvidiston kaj oferis lin al la dio.
Post la oferado al la ĉiela dio, ili perdis la vojon. Neniu sciis kien iri, do ili ĉiuj mortis pri malsato kaj laciĝo.
Ĉiuj mondanoj kondutas simile. Se ili volas iri al la darman maron por havigi al si trezorojn, ili devas preni la bonan konduton kiel sian gvidon. Se ili kontraŭas la bonan konduton, ili neniam povas trapasi la dezerton de metamorfozo. Ili suferas eterne en la vivoj de tri malsuperaj ekzistecoj. Ili similas al la komercistoj, kiuj volis iri al la maro, sed mortigis la vojgvidiston, kaj sekve de tio, mortis mizere pro perdo de vojo.