10. Konstruado de trietaĝa domo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
10. Konstruado de trietaĝa domo | 10. Konstruado de trietaĝa domo | ||
− | Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?" | + | Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?" |
Li tuj venigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiu de la alia riĉulo?" | Li tuj venigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiu de la alia riĉulo?" | ||
Linio 23: | Linio 23: | ||
Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!" | Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!" | ||
− | Iuj el la kvar | + | Iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: "Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto." Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon. |
Kiel registrite je 05:35, 6 Feb. 2014
10. Konstruado de trietaĝa domo
Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan, vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?"
Li tuj venigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiu de la alia riĉulo?"
La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem."
La riĉulo diris: "Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ."
La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme: "Kion vi faras?"
La ĉarpentisto respondis: "Mi konstruas trietaĝan domon."
La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon."
La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?"
La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon."
Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!"
Iuj el la kvar specaj disĉiploj de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diras: "Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto." Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.