2-2.La rakonto de bankisto Kumbagosako: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(4 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 5: Linio 5:
 
  En sia faro de pura karmo,
 
  En sia faro de pura karmo,
  
  Kaj vivas modere, sindeteneme kaj atente laŭ darmo,
+
  Kaj vivas atente, modere, kaj sindeteneme laŭ darmo,
  
  Disvastiĝas la honoro de tiu homo.
 
  Disvastiĝas la honoro de tiu homo.
  
  Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en la urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro tiu ĉi pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro por dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni opinios, ke juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu kazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj malliberigita. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devis trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.
+
  Restante en Veluvana monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al la bankisto Kumbagosako. Foje, epidemia pesto okazis en Urbo Raĝagaho. En la domo de la urba bankisto, la servistoj mortis pro la pesto. La bankisto kaj lia edzino ankaŭ infektiĝis. Kiam ili ambaŭ malsaniĝis, ili ordonis al sia juna filo Kumbagosako forlasi ilin por fuĝi el la domo kaj reveni nur post longa tempo. Ili ankaŭ diris al li, ke en iu loko ili enterigis trezoron kun granda valoro. La filo forlasis la urbon, restis en arbaro dum dek du jaroj, kaj poste revenis al la urbo. Tiam li jam plenkreskis kiel junulo kaj neniu en la urbo rekonis lin. Li iris al la loko, kie kaŝiĝis la trezoro kaj konfirmis la fakton. Sed li pensis pri tio kaj konsciis, ke neniu povas atesti lin, kaj se li elfosos la enterigitan trezoron kaj uzos ĝin, oni suspektos, ke la juna malriĉulo trovis ĝin hazarde, do ili raportos tion al la reĝo. En tiu okazo, la trezoro estos konfiskita kaj li mem estos kaptita kaj tenita en malliberejo. Do li konkludis, ke ankoraŭ ne estas tempo por elfosi la trezoron, kaj samtempe, li devas trovi laboron por sin vivteni. Kumbagosako ekserĉis laboron en siaj malnovaj vestaĵoj. Li trovis laboron veki homojn kaj atentigi al ili ellitiĝi frue en la mateno kaj anonci ĉirkaŭe ke estas tempo por pretigi manĝon, kaj estas tempo por preni ĉarojn, kaj jungi bestojn.
  
  Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi voĉojn, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun esplori. Ŝi raportis, ke la junulo estis nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris enketon kun la sama rezulto. La servistino pensis, ke estas tre strange, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi fari esploron persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti kaj oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. Ili sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo proklamis, ke iu ceremonio okazu ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas fari kontribuon. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Do li povis fari nenion alian ol elpreni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.
+
  Iumatene, Reĝo Bimbisaro aŭdis lin. La reĝo, kiu ŝatis juĝi pri homoj laŭ ties voĉo, komentis: “Tio estas voĉo de viro kun granda riĉaĵo.” Aŭdinte la diron de la reĝo, servistino sendis iun fari esploron. Ŝi raportis, ke la junulo estas nur dungita laboranto. Spite al la raporto, la reĝo ripetis la saman diron en du sinsekvaj tagoj. Oni faris esploron denove kun la sama rezulto. La servistino opiniis tion tre stranga, do ŝi petis la reĝon permesi al ŝi esplori tion persone. La servistino kaj ŝia filino sin ŝajnigis en ordinarajn virinojn, kaj iris al la loko de laborantoj. Dirante, ke ili estas vojaĝantoj, ili petis lokon por tranokti.  Oni donis al ili loĝejon en la domo de Kumbagosako. La patrino kaj filino sukcese plilongigis la restadon tie. Dum tiu periodo, la reĝo ordonis, ke oni okazigu ceremonion ĉe la loko de la laborantoj, kaj ĉiu dommastro devas kontribui per mono. Kumbagosako havis neniom da mono por tia okazo. Li povis fari nenion alian ol preni iom da ormoneroj el sia trezoro. Kiam oni transdonis la monerojn al la servistino, ŝi anstataŭigis la monerojn per sia mono kaj rekte transdonis la monerojn al la reĝo. Post iom da tempo ŝi sendis mesaĝon al la reĝo peti de li iom da homoj por konduki Kumbagosakon al la juĝejo. Kumbagosako sekvis la homojn kontraŭvole. La servistino kaj ŝia filino ankaŭ revenis al la palaco.
  
  En la palaco, la reĝo postulis, ke Kumbagosako diru pri la vero kaj certigis al li, ke nenio malbona okazos al li en la kazo. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li, kaj li ankaŭ diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho, kiu mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis tutan enterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris lin bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li faris la junulon bankisto.
+
  En la palaco, la reĝo promesis al Kumbagosako, ke nenio malbona okazos al li en la kazo, kaj postulis, ke li diru pri la vero. Kumbagosako konfesis, ke tiuj ormoneroj apartenas al li mem. Li diris, ke li estas la filo de la urba bankisto de Raĝagaho kaj liaj gepatroj mortis en epidemia pesto antaŭ dek du jaroj. Li ankaŭ malkaŝis la lokon, kie estas la enterigita trezoro. Sekve de tio, oni portis la tutan elterigitan trezoron al la palaco. La reĝo faris Kumbagosakon bankisto kaj edzinigis sian filinon al li. Poste la reĝo kondukis Kumbagosakon al la Budho en Veluvana monaĥejo kaj raportis al li, kiel la junulo sin vivtenis kiel dungita laboranto kvankam li estas riĉa, kaj kiel li fariĝis bankisto.
  
  Plivastiĝas la famo de tiu, se iu estas firmvola, atentema kaj racia, se lian agoj fizikaj kaj spiritaj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo.
+
 Se oni estas firmvola, atentema kaj racia, se liaj fizikaj kaj spiritaj agoj estas puraj, kaj se li modere vivas laŭ la instruo, lia famo plivastiĝas.

Nuna versio ekde 18:16, 19 Jan. 2014

  2-2.La rakonto de Bankisto Kumbagosako

  Se iu sin tenas diligenta kaj singardema