Kial la kapro kaj ploras kaj ridas?: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
|||
(5 intermediate revisions by 2 users not shown) | |||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | + | Kapro, kiu ploras kaj ridas | |
− | + | Kiam la Budho estis en Ĝetavana Monaĥejo, bikŝuoj demandis lin:"Ĉu estas la bono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj?" La Budho diris al ili laŭ la fakto: "Estas malbono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj." Poste la Budho rakontis historion al ili. | |
− | + | Antaŭ tre longa tempo, en la epoko de Reĝo Bramadato bramana pastro volis mortigi kapron por oferi al siaj prapatroj. Li ordonis al la disĉiploj: "konduku ĉi tiun kapron al rivero por bani ĝin, kombu ĝian hararon, metu florkronon ĉirkaŭ ĝian kolon, nutru ĝin per iom da greno, kaj poste konduku ĝin al mi." Liaj disĉiploj ekagis laŭ lia ordono. | |
− | + | Kiam ili kombis la kapran hararon, la kapro subite ridis, sed tuj poste ekploris. La bramanaj disĉiploj surpriziĝis de tio, kaj tuj demandis la kapron pri kialo de ĝiaj ridado kaj plorado. Ĝi diris al ili: "Ripetu vian demandon antaŭ via majstro post nia reveno." Do ili rapide kondukis la kapron al la pastro, kaj raportis al li tion, kio okazis ĉe la rivero. | |
− | + | La pastro demandis la kapron, kial ĝi unue ridis sed poste ploris. La kapro respondis: "Longe antaŭe, mi ankaŭ estis bramana pastro kiel vi. Mi instruis la Vedan sutron kaj mortigis kapron por oferi al la prapatroj same kiel vi faras nun. Ĝuste pro tiu konduto mi fariĝis besto dum miaj 500 vivoj kaj estis mortigita jam 499 fojojn. Unue mi ridis pro tio, ke tiu ĉi vivo estas mia lasta fojo en la besta mondo. Mi ne plu suferos pro la homa mortigado en la estonteco. Sed poste mi ekploris pro tio, ke vi mortigos min por oferi al la prapatroj. Vi ankaŭ fariĝos besto kaj ricevis mortigon 500 fojojn. Mi ploris ĝuste pro mia kompato al vi." | |
− | + | Aŭdinte tion, la bramano diris al la kapro: "Tre bone! Mi jam decidis ne plu mortigi vin." La kapro respondis al li: "Ĉu vi mortigos min aŭ ne, mi ne povos eskapi de hodiaŭa morto." La bramano promesis: "Ne maltrankviliĝu. Mi sendos miajn subulojn por protekti vin." La kapro respondis: "Vi ne komprenas la veron pri la karmo. Mia malbona karmo estas tre granda dum via protekto estas tro malforta." | |
− | La kapro manĝis herbojn en herbejo. | + | La bramano ordonis siajn disĉiplojn konduki la kapron al herbejo, por ke ĝi manĝu herbojn sekure. Liaj disĉiploj faris tion laŭ la ordono. |
+ | |||
+ | La kapro manĝis herbojn en herbejo. Apenaŭ ĝi etendis la kapon por atingi herbojn malantaŭ ŝtonego, subite okazis fulmo en la ĉielo. La fulmo trafis la ŝtonegon kaj disigis ĝin en kelkajn pecojn. Unu akra ŝtonpeco flugis al la kapro, kaj hazarde dehakis ĝian kapon. Aro da vilaĝanoj svarmis al la kadavro de la kapro kaj mirigite diskutis pri la okazaĵo. Vidinte la tutan okazaĵon, arba dio aperis kaj konsilis la vilaĝanojn: "Nepre detenu vin de mortigo al vivestaĵoj! Post kiam vi scias pri la karmo de mortigado, vi ĉesigos la mortigon de la vivestaĵoj." La vilaĝanoj estis timigitaj pro tio, kaj ekde tiam ne plu mortigis bestojn kiel oferaĵojn. Krome, la arba dio admonis ilin observi la kvin budhanajn maksimojn kaj ofte fari bonon. Post multe da generacioj oni ankoraŭ bone observis la maksimojn kaj kondutis sufiĉe bone. Multaj el ili fariĝis ĉielanoj post la morto, kaj ankaŭ la arba dio renaskiĝis en la ĉiela mondo. | ||
+ | |||
+ | Fininte la rakonton, la Budho diris al bikŝuoj: "Tiu arba dio estis mi en la antaŭa vivo." | ||
− | |||
Nuna versio ekde 05:59, 16 Dec. 2013
Kapro, kiu ploras kaj ridas
Kiam la Budho estis en Ĝetavana Monaĥejo, bikŝuoj demandis lin:"Ĉu estas la bono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj?" La Budho diris al ili laŭ la fakto: "Estas malbono mortigi bestojn por oferi al la prapatroj." Poste la Budho rakontis historion al ili.
Antaŭ tre longa tempo, en la epoko de Reĝo Bramadato bramana pastro volis mortigi kapron por oferi al siaj prapatroj. Li ordonis al la disĉiploj: "konduku ĉi tiun kapron al rivero por bani ĝin, kombu ĝian hararon, metu florkronon ĉirkaŭ ĝian kolon, nutru ĝin per iom da greno, kaj poste konduku ĝin al mi." Liaj disĉiploj ekagis laŭ lia ordono.
Kiam ili kombis la kapran hararon, la kapro subite ridis, sed tuj poste ekploris. La bramanaj disĉiploj surpriziĝis de tio, kaj tuj demandis la kapron pri kialo de ĝiaj ridado kaj plorado. Ĝi diris al ili: "Ripetu vian demandon antaŭ via majstro post nia reveno." Do ili rapide kondukis la kapron al la pastro, kaj raportis al li tion, kio okazis ĉe la rivero.
La pastro demandis la kapron, kial ĝi unue ridis sed poste ploris. La kapro respondis: "Longe antaŭe, mi ankaŭ estis bramana pastro kiel vi. Mi instruis la Vedan sutron kaj mortigis kapron por oferi al la prapatroj same kiel vi faras nun. Ĝuste pro tiu konduto mi fariĝis besto dum miaj 500 vivoj kaj estis mortigita jam 499 fojojn. Unue mi ridis pro tio, ke tiu ĉi vivo estas mia lasta fojo en la besta mondo. Mi ne plu suferos pro la homa mortigado en la estonteco. Sed poste mi ekploris pro tio, ke vi mortigos min por oferi al la prapatroj. Vi ankaŭ fariĝos besto kaj ricevis mortigon 500 fojojn. Mi ploris ĝuste pro mia kompato al vi."
Aŭdinte tion, la bramano diris al la kapro: "Tre bone! Mi jam decidis ne plu mortigi vin." La kapro respondis al li: "Ĉu vi mortigos min aŭ ne, mi ne povos eskapi de hodiaŭa morto." La bramano promesis: "Ne maltrankviliĝu. Mi sendos miajn subulojn por protekti vin." La kapro respondis: "Vi ne komprenas la veron pri la karmo. Mia malbona karmo estas tre granda dum via protekto estas tro malforta."
La bramano ordonis siajn disĉiplojn konduki la kapron al herbejo, por ke ĝi manĝu herbojn sekure. Liaj disĉiploj faris tion laŭ la ordono.
La kapro manĝis herbojn en herbejo. Apenaŭ ĝi etendis la kapon por atingi herbojn malantaŭ ŝtonego, subite okazis fulmo en la ĉielo. La fulmo trafis la ŝtonegon kaj disigis ĝin en kelkajn pecojn. Unu akra ŝtonpeco flugis al la kapro, kaj hazarde dehakis ĝian kapon. Aro da vilaĝanoj svarmis al la kadavro de la kapro kaj mirigite diskutis pri la okazaĵo. Vidinte la tutan okazaĵon, arba dio aperis kaj konsilis la vilaĝanojn: "Nepre detenu vin de mortigo al vivestaĵoj! Post kiam vi scias pri la karmo de mortigado, vi ĉesigos la mortigon de la vivestaĵoj." La vilaĝanoj estis timigitaj pro tio, kaj ekde tiam ne plu mortigis bestojn kiel oferaĵojn. Krome, la arba dio admonis ilin observi la kvin budhanajn maksimojn kaj ofte fari bonon. Post multe da generacioj oni ankoraŭ bone observis la maksimojn kaj kondutis sufiĉe bone. Multaj el ili fariĝis ĉielanoj post la morto, kaj ankaŭ la arba dio renaskiĝis en la ĉiela mondo.
Fininte la rakonton, la Budho diris al bikŝuoj: "Tiu arba dio estis mi en la antaŭa vivo."
山羊为何又哭又笑?
佛在舍卫国祗园精舍时,众比丘问佛杀牲畜以祭供祖先有什么好处?佛以此因缘告诉众比丘们:“杀牲畜以祭供祖先没有好处的。”然后佛陀就说了一个故事。 很久以前,波罗奈的梵施王(Brahmadatta)时,有一个婆罗门要杀一只山羊祭祖,他对徒弟们说:“把这只羊带到河里洗一个澡,刷好它的羊毛,在颈项上挂一个花圈,给它吃一点谷料,然后牵它回來。”他的徒弟们就照着去办事。 当他们在刷羊毛时,山羊先开始笑了一阵,然后接着哭起來。徒弟们很是惊奇,就问山羊是什么缘故,它对他们说∶“等回去见到你师父后,重复你的问题就行了。“他们就赶快把山羊带回來见师父,并告诉他河边的事。 婆罗门于是亲自问山羊为何它先笑后哭,山羊说:“很久以前,我也像你一样是一个婆罗门,教授吠陀(Veda,婆罗门教的圣经),我也像你现在一样杀一只山羊來祭祖,因为造了这个杀业,我沦落在畜生道500世,被人砍断我的头已经499次。我先开始笑是因为我知道这是我在畜生道的最后一生,从今天以后我将不再受断头之苦。但是后来我哭是你为了祭祖而杀了我,你将沦落在畜生道而被断头500次,因为可怜你,所以我才哭了。” 婆罗门听了,对山羊说∶“很好!我已决定不再杀你了。” 山羊对他说:“不论你是否杀我,我今日难逃一死。” 婆罗门说∶“放心,我会派人看顾你的。” 山羊说:“你不明白业力的,你的保护是很微弱的,而我的恶业是很强大的。” 婆罗门于是吩咐他的徒弟们把山羊放到草地上去,并交代不要让人伤害它,他的徒弟们就照着吩咐去做了。 山羊在草地上吃草时,伸长着颈项去吃长在一个大石头后的草,突然天空出现一道闪电,闪电击中大石,把它劈为几块,一块锋利的石片飞向山羊,正好把羊头切断。一群村民聚在羊尸处,对这奇怪的事议论纷纷。 一个树神见到买羊,洗羊,与羊谈话,放羊,闪电,石劈羊头的整个过程,现身来劝告村民说∶“你们千万不要去杀生啊!当你们知道了杀生的果报以后,你们才会停止杀生。”村民很惧怕,从此停止杀牲畜祭祖。树神还劝他们守持五戒和多行善事。很多代之后,人们还是持戒行善,他们死后,很多生到天界去,树神也转世到更高的天界去。 佛陀结束他的故事,对比丘众说∶“当时的树神就是我的前生。”