Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Valoro de Bona Konduto]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan pastran konsilanton. Li naskiĝis en riĉa nobela familio. Li estis ne nur inteligenta kaj erudicia, sed ankaŭ malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, el kiuj li retenis neniom. Ĉiuj rigardis lin homo bonkora kaj bonkonduta.

  Per praktikado de la Kvin Trejnaj Ŝtupoj, li tenis sian menson for de la kvin fikondutoj. Li trovis, ke li pliboniĝos en sia propra kutimo, rezigninte ĉiujn fikondutojn, kiuj estas:

  detrui vivon, ĉar por mortigi iun alian, vi ankaŭ mortigas parton de vi mem;

  preni tion, kion oni ne donis al vi, ĉar tio kolerigas la posedanton kontraŭ vi;

  fari malĉastaĵon, ĉar tio kondukas vin al doloro de ĵaluzo kaj malamo;

  paroli mensoge, ĉar vi povas malhonesti al vi mem kaj aliaj samtempe;

  perdi prudenton pro alkoholaĵo, ĉar tiam vi eble damaĝas vin mem pro aplikado de aliaj kvar fikondutoj.

  Vidinte lian vivmanieron, Reĝo Brahmadato pensis: “Tiu vere estas bonulo.”

  La pastro avidis lerni pli multe pri la valoro de boneco. Li pensis: “La reĝo honoras kaj respektas min multe pli ol aliajn pastrojn. Sed mi volas scii, pro kio li vere respektas min. Ĉu pro mia klaso, nobela deveno aŭ familia riĉaĵo? Ĉu pro mia profunda scio kaj granda saĝo? Aŭ pro mia bona konduto? Mi devas trovi la respondon pri tio.”

  Do li volis fari provon por trovi la respondon. Li decidis sin ŝajnigi ŝtelisto.

  Sekvan tagon, kiam li forlasis la palacon, li trapasis la reĝan monerfariston, kiu faris monerojn el oro. La bona pastro prenis moneron kaj daŭrigis sian iradon el la palaco sen intenco posedi ĝin. Ĉar la monerfaristo tre estimis la faman pastron, li restis sidanta kaj diris nenion.

  En la dua tago la falsa ŝtelisto prenis du monerojn. La kortega monerfaristo ankoraŭ ne protestis.

  Fine en la tria tago la pastro favorata de la reĝo prenis manplenon da ormoneroj. Ĉifoje la monerfaristo tuj kriis spite al la famo kaj rango de la pastro: “Jen la tria fojo por vi prirabi Lian Reĝan Moŝton.” Kaptante lin, li kriis: “Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo!”

  Tuj alkuris amaso da homoj, kriante: “Aha! Vi ŝajnigas vin pli bona ol ni. Ekzemplo de bonkonduto!” Ili batis lin, ligis liajn manojn post lia dorso, kaj kondukis lin al la reĝo.

  Sur la vojo ili iris preter kelkaj serpent-sorĉistoj, kiuj amuzis la rigardantojn el la kortego per venenaj kobroj. Ili tenis la serpentojn je la kolo kaj vosto, volvis ĝin ĉirkaŭ sian kolon por montri, kiel kuraĝaj ili estas.

  La ligita kaptito diris al ili: “Estu atentemaj! Ne kaptu la kobron je la vosto, ne kaptu ĝin je la kolo kaj ne volvu la venenan serpenton ĉirkaŭ vian kolon. Ĝi mordus vin kaj alportus vian vivon al subita fino!”

  La serpent-sorĉistoj diris: “Senscia pastro, vi ne konas tiun ĉi kobron. Fakte ĝi estas tre ĝentila kaj bona, tute ne tiel malbona kiel vi! Vi estas la ŝtelisto, kiu ŝtelis monon de la reĝo. Pro via konduto malbona kaj krima oni eskortas vin kun viaj manoj ligitaj post via dorso. Sed ne necesas ligi la bonan serpenton!”

  La pastro pensis: “Eĉ venena kobro, kiu mordas aŭ damaĝas neniun, estas nomata ‘bona’. Fakte bonkonduto estas la kvalito, kiun oni plej admiras en la mondo!”

  Kiam ili atingis la tronan ĉambron, la reĝo demandis: “Kio okazis, miaj amikoj?” Ili respondis: “Li estas la ŝtelisto, kiu priŝtelis vian reĝan trezorejon.” La reĝo diris: “Do punu lin laŭ la leĝo.”

  La pastra konsilanto diris: “Via Reĝa Moŝto, mi ne estas ŝtelisto!” “Do pro kio vi prenis la orajn monerojn de la palaco?” demandis la reĝo.

  La pastro klarigis: “Mi faris tion nur kiel provon por trovi kial Via Reĝa Moŝto pli honoras kaj respektas min ol aliajn, ĉu pro mia familia fono aŭ riĉaĵo, aŭ pro mia profunda scio. Ĝuste pro tio mi sukcese foriradis preninte unu kaj du orajn monerojn fojrefoje. Ĉu vi respektas mian bonkonduton pli ol tiun de aliuloj? Estas klare, ke nur pro preno de manpleno da ormoneroj mi ne plu havis la titolon ‘bonulo’. Nur tio ŝanĝis respekton en humiligon!

  ”Eĉ venena kobro, kiu damaĝas neniun, estas nomata ‘bona’. Do ne plu necesas alia titolo.”

  Por emfazi la lecionon, kiun li ĉerpis, la saĝa pastro diris:

  ”Mi trovis, ke altklasa deveno, riĉaĵo aŭ eĉ abunda scio estas malpli admirindaj ol boneco por la homaro.”

  La reĝo pardonis sian eminentan pastran konsilanton.

  La pastra konsilanto petis, ke la reĝo permesu lin forlasi la servadon en ordinara mondo kaj fariĝi arbara ermito. Post la sepfoja rifuzado, la reĝo finfine donis al li la permeson.

  La pastro iris al Himalajo kaj meditis pace. Post kiam li mortis, li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Oni plej admiras bonan konduton.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply