Verkinto:
• vendredo, Junio 29th, 2012

 

[Malsaĝo]

Iam en Benareso estis taverno. La mastro havis diligentan kelneron, kiu ĉiam volis doni helpon per invento de novaj labormanieroj.

En iu varmega tago, la mastro volis sin bani en proksima rivero. Do li lasis la kelneron mastrumi dum lia foresto.

La kelnero ĉiam volis scii, kial plej multaj klientoj manĝas iom da salo post trinko de vino. Ne volante montri sian sensciecon, li ne kuraĝis demandi, kial ili tion faras. Li tute ne sciis, ke ili manĝas salon nur por forigi la vinan odoron en sia buŝo. Li opiniis, ke ili bezonas salon por bongusteco.

Li pensis, “Kial la mastro de la taverno ne aldonu salon en la vinon.” Li supozis, ke la komerco donos pli da profito, kaj la mastro plezuregos pri tio se li tion faros. Do li aldonis salon en ĉiujn vinojn.

Sed ekster lia atendo, kiam la klientoj venis en la drinkejon kaj ektrinkis la salan vinon, ili tuj elsputis ĝin kaj iris al alia drinkejo.

Reveninte de la rivero, la mastro trovis, ke restas neniu kliento en la taverno, kaj krome, ĉiuj vinoj estas ruinigitaj.

Do li rakontis la okazaĵon al sia amiko, konsilanto de la reĝo. La konsilanto diris: “Sensciulo ne povas eviti malbonan rezulton eĉ kun intenco fari la bonon.”

La moralinstruo estas: Bona intenco ne povas fariĝi preteksto de senscieco.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply