Verkinto:
• dimanĉo, Junio 03rd, 2012

[Kuraĝo]

Iam Reĝo Brahmadato regis Benareson en Norda Hindio. Li havis potencan ĉevalon, kiu naskiĝis en Regno Sindho situanta en Hindia Rivervalo de Okcidenta Hindio. Fakte, La ĉevalo estis iluminiĝinto.

La ĉevalo estis ne nur granda kaj forta, sed ankaŭ saĝa kaj inteligenta. Kiam ĝi estis ankoraŭ juna, oni rimarkis, ke ĝi ĉiam anticipe komprenas la deziron de la rajdanto. Do oni nomis ĝin Ĉioscio.

Oni opiniis, ke ĝi estas la plej bona el la reĝaj ĉevaloj, do ili bredis ĝin per plej bona rimedo. Ĝia ornamita stalo estis ĉiam pura kaj bela. Ĉevaloj estas fidelaj al siaj mastroj. Ĉioscio estis precipe lojala kaj dankema al la reĝo pro la bona prizorgiteco. Ĉioscio estis la plej kuraĝa el ĉiuj reĝaj ĉevaloj, do la reĝo respektis kaj fidis ĝin.

Foje, sep najbaraj reĝoj kunagis por militi kontraŭ la reĝo Brahmadato. Ĉiu el la reĝoj kondukis kvar grandajn armeojn: elefantan kavalerion, ĉevalan kavalerion, ĉaran kavalerion kaj armeon de piedirantaj soldatoj. La sep reĝoj kune ĉirkaŭis la urbon de Benareso kun siaj armeoj.

La reĝo Brahmadato kunvenigis siajn ministrojn kaj konsilantojn por fari planon defendi la regnon. Ili proponis: “Ne cedu. Ni devas batali por defendi nian altan pozicion. Sed komence vi ne rajtas riski vian regantecon partopreni en la milito. Anstataŭe, elsendu la ĉampionon de ĉiuj kavaliroj al la milito kiel via delegito. Vi nur devos eliri se li malvenkos.”

Do la reĝo alvenigis la kavaliran ĉampionon kaj demandis lin: “Ĉu vi kapablas venki la sep reĝojn?” La ĉampiono respondis: “Se vi permesos, ke mi elrajdu grandan ĉevalon Ĉioscion, la plej kuraĝan, saĝan kaj fortan, nur tiam mi povos venki en la milito.” La reĝo konsentis kaj diris: “Mia ĉampiono, en la tempo de danĝero mi konfidas la sekurecon de la regno al vi kaj Ĉioscio. Prenu ĉion, kion vi bezonas.”

La ĉampiono iris al la reĝa ĉevalejo. Li ordonis, ke oni nutru Ĉioscion bone kaj armu ĝin per kiraso bele ornamita. Poste li respekte riverencis al la ĉevalo kaj grimpis sur la belan selon.

Ĉioscio sciis pri la situacio. Ĝi pensis: “La sep reĝoj venis ataki mian regnon kaj mian reĝon, kiu bredas, prizorgas kaj fidas min tiel bone. Ne nur la sep reĝoj, sed ankaŭ iliaj pli grandaj kaj potencaj armeoj minacas mian reĝon kaj ĉiujn homojn en Benareso. Mi ne lasos ilin venki, nek permesos la kavaliran ĉampionon mortigi tiujn reĝojn. Alie ankaŭ mi dividos la malbonan konduton forrabi vivon de aliaj por gajni ordinaran venkon. Anstataŭe, mi instruos al ili novan metodon. Mi kaptos ĉiujn sep reĝojn sen mortigo. Tio estos vere granda venko.”

Ĉioscio diris al la rajdanto: “Sinjoro Kavaliro, ni gajnu la militon per nova metodo mortigi neniun. Vi kaptu nur unu reĝon ĉiufoje, kaj restu firme sur mia dorso. Mi trovu la taŭgan vojon tra la malamikoj. Rigardu min dum vi rajdos. Mi montros al vi la kuraĝon superi malnovan metodon, la metodon de mortigado.”

Kiam la nobla ĉevalo parolis pri la “nova metodo”, “la taŭga vojo” kaj “la supera kuraĝo”, ŝajne ĝi fariĝis pli granda ol sia staturo. Ĝi sin levis majeste kun la fortaj postaj kruroj sur la tero, kaj suben rigardis ĉiujn malamikojn ĉirkaŭ la urbo. Ĉiuj koncentris sian rigardon sur la majestan ĉevalon. La tero tremis kiam ĝiaj antaŭaj hufoj refalis sur la teron kaj ĝi tuj sturmis en la mezon de la kvar armeoj de la unua reĝo. Ŝajne ĝi havis rapidecon de fulmo, forton de cent elefantoj kaj gloran memfidon de bravulo el alia mondo.

En la memoro de la elefantoj ili neniam vidis tian ĉevalon kia Ĉioscio, do la elefanta kavalerio retiriĝis pro timo. La ĉevaloj sciis, ke tiu ĉi parenco estas la vera kompetenta estro de ili, do la ĉevala kavalerio kaj ĉara kavalerio staris kviete kaj klinis sian kapon kiam la Grandulo preterpasis. La soldatoj de la infanterio diskuris kiel muŝoj pelataj de forta vento.

Apenaŭ la unua reĝo komprenis, kio okazis, li jam estis kaptita kaj portita en la urbon de Benareso. Kaj tio same okazis al la dua, tria, kvara kaj kvina reĝoj.

La sesa reĝo estis kaptita en la sama maniero, sed unu el liaj lojalaj korpogardistoj saltis el la kaŝejo, kaj pikis sian spadon en la korpoflankon de la brava Ĉioscio. Kun sango fluanta el la vundo, ĝi portis la ĉampionon kaj la kaptitan sesan reĝon en la urbon.

Kiam la ĉampiono vidis la seriozan vundon de la ĉevalo, li ne plu kuraĝis rajdi la malfortiĝantan Ĉioscion por kontraŭbatali la sepan reĝon. Do per kiraso li ekarmis alian potencan militan ĉevalon, kiu estis ĝuste tiel granda kiel Ĉioscio.

Vidinte tion, Ĉioscio pensis kvankam en granda doloro pro la mortiga vundo: “La ĉampiono jam perdis sian kuraĝon tiel rapide. Li ankoraŭ ne komprenis, ke la vera naturo de mia potenco estas la saĝo gajni la veran pacon nur per pacaj metodoj. Li klopodos venki la sepan reĝon kaj liajn armeojn en ordinara maniero, rajdante ordinaran ĉevalon.”

“Post la unua paŝo abstini de mortigado al vivestaĵoj, mi ne rajtas ĉesi duonvoje. Alie mia granda klopodo por instrui novan metodon vaniĝos kiel fadeno falinta en akvon!”

La granda ĉevalo Ĉioscio diris al la ĉampiono: “Sinjoro Kavaliro, la sepa reĝo kaj liaj armeoj estas la plej potencaj el ĉiuj. Rajdante ordinaran ĉevalon, vi ne povos venki eĉ se vi mortigos milojn da soldatoj kaj bestoj. Mi, el potenca raso de Sindhaj ĉevaloj, estas nomata Ĉioscio. Nur mi povas trairi ilin kaj kapti la sepan reĝon viva sen damaĝo al ili!”

La ĉampiono rekolektis sian kuraĝon. La brava ĉevalo perforte sin starigis malgraŭ la granda doloro. Kun la fluanta sango, ĝi henis kaj sin trudis tra la kvar armeojn. La ĉampiono alportis la lastan el la sep militemaj reĝoj. Ĉiuj sur la vojo denove sin tiris por eviti vundiĝon. Vidinte, ke iliaj sep reĝoj estis kaptitaj, ĉiuj soldatoj demetis siajn armilojn kaj petis paciĝon.

Konsciinte, ke la granda ĉevalo Ĉioscio ne povos travivi la nokton, Reĝo Brahmadato iris al ĝi. Li bredis la ĉevalon ekde ĝia ideco, do li amis ĝin treege. Kiam li vidis, ke la ĉevalo estas mortanta, liaj okuloj plenis de larmoj.

Ĉioscio diris: “Via Reĝa Moŝto. Mi servis al vi sufiĉe bone. Mi jam penegis ĝis ekstremo kaj montris novan metodon. Nun vi devas garantii mian lastan peton. Vi devas ne mortigi tiujn sep reĝojn eĉ se ili faris eraron kontraŭ vi, ĉar sanga venko semos alian militon. Indulgu ilin pri la atako al vi. Lasu ilin reiri al sia regno, tiel ke vi vivos en paco ekde nun.”

“Kian ajn rekompencon vi donos al mi, donu tion al la kavalira ĉampiono anstataŭe. Nur faru bonon, estu ankaŭ malavara, honoru la veron, kaj ne plu mortigu vivestaĵojn. Regu nian regnon per justeco kaj kompatemo.”

Poste ĝi fermis la okulojn kaj faris la lastan elspiron. La reĝo eksplodis de ploro, kaj ĉiuj funebris pro ĝia forpaso. Kun granda estimo ili bruligis la korpon de la granda ĉevalo Ĉioscio, la iluminiĝinto.

Reĝo Brahmadato liberigis la sep reĝojn. Ankaŭ ili honoris la Grandulon, kiu venkis iliajn fortajn armeojn sen verŝi sangon krom la sian. Kiel memoro al ĝi, ili ĵuris pri eterna paco. Tiuj sep reĝoj kaj la reĝo Brahmadato neniam konfliktis plue.

La moralinstruo estas: Paco estas akirebla nur per pacaj metodoj.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply