2. Trovi Novan Fonton
[Persisteco]
Iam antaŭe, komercisto gvidis karavanon al alia lando por vendi siajn varojn. Laŭ la vojo ili venis al la rando de varmega dezerto. Ili demandis pri la loko kaj informiĝis, ke dumtage la sablo estas tiel varmega kiel brulanta karbo pro ardigo de la suno, kaj neniu el homoj, eĉ bovoj kaj kameloj povas iri sur ĝi. Do la komercisto dungis vojgvidiston, kiu kapablis gvidi ilin sur la ĝusta vojo laŭ steloj post la malvarmiĝo de la sablo. Tiel ili komencis la danĝeran noktan vojaĝon tra la dezerto.
Tiel pasis pluraj noktoj. Iutage ili atendis ĝis malvarmiĝo de la sablo kaj ekiris vespermanĝinte. La vojgvidisto en la unua ĉaro vidis laŭ la steloj, ke ili estas proksimaj al la kontraŭa flanko de la dezerto. Li manĝis tro multe, do kiam li malstreĉiĝis, li ekdormetis. La bovoj ne kapablis distingi direkton laŭ la steloj, do ili iom post iom sin turnis flanken kaj iris cirkle ĝis ili atingis la lokon, de kie ili ekiris.
Je la mateniĝo la homoj ekkonsciis, ke ili revenis tien, kie ili ripozis lastanokte. Ili malesperiĝis kaj komencis plendi pri la fatalaĵo. Ili iam supozis, ke ili povos tuj trapasi la dezerton, do ili konservis ĉe si neniom da akvo. Ili ektimis, ke ili perdos vivon pro soifego. Ili ekinsultegis la estron kaj vojgvidiston. “Nenion ni povos fari sen akvo!” ili plendis.
La karavanestro pensis: “Se mi perdas kuraĝon en nuna malfacila situacio, mia estreco havas nenian signifon. Se mi ploras kaj bedaŭras pri la fatalaĵo, tio nenion helpas kaj pro tio eble perdiĝos ĉiuj varoj kaj mortos ĉiuj bestoj kaj homoj, inkluzive de mi mem. Mi devas fariĝi pli kuraĝa kaj energioplena por fronti kontraŭ la malfacilo.” Do li komencis piediri tien kaj reen, klopodante trovi metodon por solvi la problemon.
Estante atentema, li rimarkis aron da herboj de la okuloanguloj. Li pensis: “Neniu vegetaĵo povus vivi en tiu ĉi dezerto sen akvo.” Do li tuj alvenigis la plej fortajn virojn el la sekvantoj por fosi puton ĉeloke. Oni fosadis ĝis ili trafis gigantan ŝtonon post iom da tempo. Vidinte tion, ili haltis kaj komencis plendi kontraŭ la estro, dirante: “Tute vanas nia klopodo. Ni nur malŝparaĉas niajn tempon kaj energion.” La estro konsolis ilin: “Ne! ne! Miaj amikoj. Se ni rezignos la klopodon, ruiniĝos niaj vivoj kaj mortos niaj kompatindaj bovoj. Estu kuraĝaj!”
Tion dirinte, li subiris en la fositan kavon, alpremis sian orelon al la ŝtono kaj aŭdis sonon de fluanta akvo. Li tuj alvenigis knabon fosintan la kavon kaj diris: “Se vi rezignos, ni mortos. Do frakasu la ŝtonegon per peza martelo.”
La knabo levis la martelon super la kapon kaj ekbategis la ŝtonon per sia tuta forto. Jen! Li surpriziĝis kiam la ŝtono rompiĝis kaj akvo ŝprucis forte el sub la ŝtono. Ĉiuj homoj tuj ekzaltiĝis. Ili trinkis, sinbanis, lavis bestojn, kuiris manĝaĵon kaj manĝis ĝissate.
Antaŭ sia foriro ili starigis altan flagon por ke aliaj vojaĝantoj vidu de malproksime la novan fonton en la mezo de la varmega dezerto. Poste ili daŭrigis la vojaĝon sekure ĝis la fino.
La moralinstruo estas: Ne rezignu tro facilanime, kaj daŭrigu la klopodon ĝis vi atingos sukceson.