Antaŭ tre longa tempo budhisma majstro vivis en profunda montaro. Li estis eminenta kaj erudicia. Sennombraj homoj vizitis lin por peti lian instruon kiam ili renkontis problemojn en sia vivo. Ĉiufoje li donis al ili trafajn proponojn por solvi iliajn problemojn.
Foje, lin vizitis virino. Ŝi plendis, ke ŝi ne povas vivi harmonie kun sia edzo. Ŝia edzo estis mallaborema kaj drinkema. Li ne amis la familion sed ofte adultis kun aliaj virinoj. Li ne amis ŝin kaj ofte batis ŝin ĝismorte post sia ebriiĝo. Ŝi ne plu povis elteni la torturon de sia edzo. La majstro demandis: “Kion vi volas fari kontrŭ li?” Ŝi respondis: “Mi jam pretis mortigi lin per veneno.”
Aŭdinde tion, la majstro diris frapante je la tablo: “Brave! Vere li estas mortinda! Tamen mi havas pli bonan metodon ol mortigo al li.”
“Eĉ estas pli bona metodo ol mortigo por min venĝi?” la virino estas scivolega, “Kion mi faru? Bonvolu min instrui!”
La majstro respondis: “Ĉiuj scias bone, ke li tro mistraktas vin. Do se vi mortigos lin, ĉiuj scios, ke vi faris tion. Ili kaptos vin kaj ekzekutos vin. Krome morto ne estos la plej granda puno al li. Mi havas pli bonan metodon, por ke li vivu multe pli dolore ol morti.”
“Bonege, kian metodon vi havas?” la virino demandis malpacience.
“Unue reiru al via hejmo, kaj pretendu , ke vi tre amas lin. Prizorgu lin atenteme pri ĉiuj aferoj, kaj ankaŭ faru ĉion por plaĉi al li. Kiam li vere amos vin, kaj ne plu povos pasigi eĉ unu tagon sen vi, vi senhezite eksiĝu de li. Tia doloro despli torturos lin ol morto.”
“Vere trafe!” ekzaltiĝis la virino. Ŝi kulte riverencis al la majstro kaj foriris ĝojplene.
Post tri jaroj, la virino denove vizitis la majstron. Demandite, ŝi senĉese laŭdis sian edzon: “Nun li estas diligenta, zorgema kaj milda. Ni ĝuas familion bonhavan kaj harmonian. Li tre amas min kaj ne plu kontaktas kun aliaj virinoj, kaj se li estas libera, li ĉiam akompanas min hejme por min amuzi.”
“Bonege! Nun estas ĝusta tempo por via eksiĝo.” La majstro afekteme proponis, sed eksteratende la virino protestis: “Ne! Mi ne plu forlasos lin eĉ se vi mortigos min!”
La majstro ridis elkore.