Retradio 74/2014-06-01
Elsendlisto
Budhisma sutro
46. Ŝteli gruntbovon
47. Imiti birdan pepadon
Budhismaj rakonto
4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo
Budhisma muziko
Muziko de Zen-budhismo
Budisma scio
Demandoj 35-42 de ĉapitro 2
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia 74-a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
46. Ŝteli gruntbovon
Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis.
La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la formon de la bovo, li demandis vilaĝanojn: “Ĉu la bovo estas en via vilaĝo?” La vilaĝanoj respondis: “Ni ne havas vilaĝon.”
Li demandis: “En la vilaĝo troviĝas lageto. Ĉu vi manĝis la bovon ĉe la lageto?”
La vilaĝanoj respondis: “Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo.”
Li demandis: “Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?”
La vilaĝanoj respondis: “Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto.”
Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?”
La vilaĝanoj respondis: “Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo.”
Li demandis: “Ĉu vi ŝtelis la bovon ne en la tagmezo?”
La vilaĝanoj respondis: “Ne troviĝas la tagmezo.”
La perdinto diris: “Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?”
La vilaĝanoj do konfesis: “Jes, ni vere ĝin formanĝis.”
Tiel kondutas la homoj rompintaj disciplinojn. Ne volante malkaŝi sian kulpon, ili tenas ĝin kaj naskiĝas en infero post la morto. La ĉieluloj kaj feoj povas travidi per sia magia rigardo, do oni ne kapablas kaŝi sian kulpon de ili simile al la nekaŝebla fakto ŝteli la bovon.
==
47. Imiti birdan pepadon
Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo.
Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: “Mi daŭre estos via edzino se vi donos al mi verdajn lotusflorojn. Se ne, mi eksiĝos de vi.”
Antaŭe la malriĉulo lertis en imitado de birda pepado. Do pepante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn.
La gardisto de la lageto demandis: “Kiu estas en la lageto?”
La malriĉulo pretervole respondis: “Akvobirdo.”
La gardisto kaptis la malriĉulon kaj ekkondukis lin al la reĝo. Sur la vojo la malriĉulo denove pepadis.
La gardisto diris: “Anstataŭ pepi antaŭe, al kio utilas via nuna pepado?”
Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili faras mortigon kaj diversajn malbonajn kondutojn dum la tuta vivo kaj neniam lernas bonon por korekti siajn erarojn. Nur kiam ili estas mortantaj, ili diras: “Mi volas praktiki bonon.” Sed la demonoj kondukas lin al la reĝo de Morto per forto. Kvankam li ekvolas praktiki bonon, li jam ne plu havas bonŝancon por tio. Ili similas al la malsaĝulo, kiu volis imiti la pepadon de la akvobirdo nur antaŭ ol atingi la palacon de la reĝo.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Monaĥo en la vilaĝo
4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo
Kiel abelo en floro
Damaĝas nek koloron nek aromon
Sed nur kolektas nektaron kaj forflugas
Tiel kondutas la Saĝulo.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al la ĉefdisĉiplo Maha Mogalano kaj mizera riĉulo Kosijo.
En la vilaĝo de Sakaro proksima al Raĝagaho mizere vivis riĉulo nomata Kosijo, kiu neniam volis doni eĉ plej malgrandan parton de sia havaĵo. Iutage, la riĉulo kaj lia edzino faris kukojn en la plej alta etaĝo de sia domo, por ke neniu vidu tion kaj petu kukojn de ili.
Frumatene tiutage, la Budho vidis la riĉulon kaj lian edzinon per sia superordinara rigardo kaj sciis, ke ambaŭ ili baldaŭ atingos la frukton de Sotapato. Do li sendis Mahan Mogalanon al la domo de la riĉulo, ke li akurate konduku la geedzojn al la Ĝetavana Monaĥejo por tagmanĝo. Maha Mogalano tuj atingis la domon de Kosijo per sia supernatura povo, kaj staris ĉe la fenestro.
La riĉulo vidis Mahan Mogalanon kaj tuj petis lin forlasi, sed li nur staris tie silente. En la fino, Kosijo diris al sia edzino: “Faru tre malgrandan kukon kaj donu ĝin al la monaĥo.” La edzino elprenis iom da pasto kaj metis ĝin en la poton, sed la kuko tuj plenigis la tutan poton. Kosijo opiniis, ke la edzino eble prenis tro multe da pasto, do li prenis nur pinĉon da pasto kaj metis ĝin en la poton, sed lia kuko ankaŭ ŝveliĝis ĝis la grandeco de poto. Okazis, ke ili neniel povis fari malgrandan kukon kiel ajn malgrandan paston ili metis en la poton. Fine, Kosijo proponis, ke la edzino oferu kukon el la korbo al la monaĥo.
Kiam ŝi volis elpreni kukon el la korbo, ĝi ne povis eliĝi, ĉar ĉiuj kukoj gluiĝis kune kaj ŝi neniel povis disigi ilin. Poste Kosijo tute malpacienciĝis kaj oferis la tutan korbon da kukoj al Maha Mogalano. La monaĥo donis lecionon al la riĉulo kaj lia edzino. Li ankaŭ diris al la geedzoj, kiel la Budho atendas ilin kun kvincent monaĥoj en la Ĝetavana Monaĥejo de Sravastio, kiu distancas de Raĝagaho je kvardek kvin joĝanoj. Maha Mogalano per supernatura povo prenis ambaŭ Kosijon kaj lian edzinon kune kun la korbo da kukoj al la Budho. Tie ili oferis la kukojn al la Budho kaj kvincent monaĥoj. En la fino de la manĝo, la Budho faris predikadon pri almozdono kaj ambaŭ geedzoj atingis la frukton de Sotapato.
En la sekva vespero dum la monaĥoj babilis, laŭdante Mahan Mogalanon, la Budho iris al ili kaj diris: “Monaĥoj, vi ankaŭ devas loĝi kaj praktiki en la vilaĝo kiel Maha Mogalano, ricevante oferojn de la vilaĝanoj sen influi al iliaj kredo, malavareco kaj riĉeco.”
La abeloj kolektas mielon de floroj sen damaĝo al ties koloroj kaj aromoj, kaj per tio helpas la arbojn produkti multe da fruktoj. Same silenta sanktulo iras en la vilaĝo kolektante almozojn sen damaĝi al aliuloj eĉ dum minuto, kaj farante tion, li helpas homojn gajni pli da merito kaj feliĉo.
La silenta sanktulo kolektas almozon en la vilaĝo de domo al domo, prenante nur manplenon el ĉiu domo kaj nur tion, kion oni donis al li volonte kaj respektoplene. La vagantaj asketoj kaj almozantoj de ĉiuj aliaj religioj dependas de la vilaĝo por siaj vivbezonaĵoj. Sed la virtaj silentaj sanktuloj atentas, ke la vilaĝo estas ne ekspluatita en ajna maniero. Dum prenado de mielo el floroj, la abelo polenas la florojn tute sen damaĝo al ili. Dum kolektado de almozoj, la silenta sanktulo ankaŭ donas spiritan favoron al la homoj. Li dividis la meriton gajnitan per sia praktikado kun la homoj, kiuj tenis lian vivon. La almozdonantoj gajnos multe da merito, kiu kondukos al ili feliĉon en nuna kaj postaj vivoj. Kvankam budhismaj monaĥoj rezignas la socion, sed ili ne laboras nur por sia propra profito kiel homoj opinias. Ili laboras por la profito de ĉiuj vivestaĵoj. La kvarverso rememorigas nin pri la fakto de tio.
==
Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos muzikon de Zen-budhismo. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Saluton, karaj amikoj!
Nun estas la programero de budhisma scio. En tiu ĉi elsendo ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Ni finos tiun ĉi ĉapitron post nelonge kaj iros en la novan ĉapitron. Se vi havas aliajn demandojn, vi estas bonvenaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
35. D: Ĉu la Budho verkis la budhismajn verkojn per si mem?
R: Ne, budhismaj verkoj estis parkere recititaj kaj notitaj de la budhaj disĉiploj post lia morto. En la jaro de la Budha Nirvano, liaj kvincent disĉiploj okazigis kunvenon sub la gvido de Mahakasapo en Saptaparna Kaverno (P. Sattapaṇṇi-guhā) proksime al Raĝagaho kun intenco kompili la budhajn instruojn por posteuloj. En la kunveno, Anando recitis la sutrojn predikitajn de la Budho, Upalio recitis la Vinajon faritan de la Budho kaj Mahakasapo recitis la Abidarmon kaj faris suplementon. La Abidarmo estas ekspliko kaj pristudo de budhismaj doktrinoj.
La Sutro, Vinajo kaj Abidarmo konsistigis Tripitakon. La vorto Pitako origine signifis korbon por enteni objektojn. La kompilado de Sutro, Vinajo kaj Abidarmo en Tripitakon similis al tio, ke oni nomis “la Kvar Trezorojn” de Ĉinio per Jing (klasikaĵo), Shi (historio), Zi (akademiaj skoloj) kaj Ji (kolektaĵo). La budhisma kunveno nomiĝas la unua Kunrecitado (saṃgīti). Kunrecitado estas ĝenerale interpretita “Jieji” en la ĉina lingvo kun signifo de sutrokunigo, dum ĝia originala signifo en Sanskrito kaj Palio estas Samga Kunveno. La tradukistoj de la antikva Ĉinio uzis la vorton “Jieji” por signifi “kunan recitadon”, kiu aludas ambaŭ la kolektadon de la Darmo kaj la kunvenon de homoj. Oni pasigis la Tripitakon per buŝa recitado, anstataŭ skribi ĝin en tiu tempo.
36. D: Ĉu okazis aliaj kunvenoj krom la unua?
R: Jes. En la sama tempo krom la kvincent bikŝuoj, kiuj kunvenis en Saptaparna Kaverno (P. Sattapaṇṇa guhā), restis multaj bikŝuoj, kiuj ne aniĝis en la grupo de Mahakasapo. Ili kunvenis en alia loko ne malproksima de la kaverno gvidite de Vapo (Vapa), kiu estis unu el la unuaj kvin bikŝuoj. Do en Raĝagaho la kompilado konsistis el du partoj, el kiuj unu okazis en la kaverno kaj la alia ekster la kaverno. La du kompiladoj kune formis la hinajanan tripitakon. Laŭ la tradicia noto, la mahajana tripitako estis kompilita en Ĉakavala-pabato (Cakkavāḷa-pabbata) de bodisatvoj inkluzive de Manĝustrio (Mañjuṣrī), Maitrejo kaj Anando, tamen hinajanaj budhanoj oponas, ke la mahajanaj verkoj estas el la vera darmo predikita de la Budho.
37. D: Kiel okazis la sesa budhisma kunveno (Kunrecitado) en Birmo antaŭ kelkaj jaroj?
R: 110 jarojn post la Budha Nirvano okazis debato pri iom da enhavoj el budhismaj preceptoj inter monaĥoj en Vaiŝalio (Vaiṣali). Do prestiĝa monaĥo Jaŝo Tero (Yasa Thero) kunvenigis 700 erudiciajn kal virtajn prestiĝulojn kaj ili konstatis, ke dek el la tezoj kontraŭas la Vinajon. Tiu kunveno estis konata kiel la dua kunveno.
Laŭ noto de la Suda Budhisma Kanono, 235 jarojn post la Budha Nirvano en la regperiodo de Aŝoko (Aṣoka), multaj herezuloj sin miksis en budhanan komunumon kaj konfuzis la budhismajn doktrinojn. Do sub la subteno de Reĝo Aŝoko, Mogaliputo Tiso (Moggaliputta Tissa) okazigis budhisman kunvenon kun 1000 partoprenantoj en Pataliputo (Pāṭaliputta, nun Patno, ĉefurbo de Bihara Pradeŝo en Hindio) kaj recitis la Tripitakon por eligi herezajn miksaĵojn. Tio estas konata kiel la tria kunveno.
Laŭ la noto de la Norda Budhismo, ĉirkaŭ 400 jaroj post la Budha Nirvano, en la regperiodo de Reĝo Kanisko de Kusano (King Kaniṣka of Kuṣāna) en la Okcidenta Hindio, 500 bikŝuoj sub Vasumito (Ven. Vasumitta) kompilis la komentariojn por la Tripitako. Tiuj komentarioj entenis ĉirkaŭ tricent mil kvarversojn, pli ol naŭ milionojn da vortoj. Unu el ili estis la “Mahavibaso” (Mahāvibhāṣā), tre grava komentaria verko (aṭṭakathā). Tio ĝenerale estis konata kiel la kvara kunveno.
Antaŭ cirkaŭ 80 jaroj, Reĝo Mindon de Birmo invitis multajn bikŝuojn ordigi la Palian Tripitakon kaj gravuris la tutajn tekstojn kaj noton pri la ordigado en ŝtonajn platojn, kiuj ankoraŭ konserviĝas en Urbo Mondalo hodiaŭ. Tio estas konata kiel la kvina Kunveno.
Por celebri de la 2500-an datrevenon de la Budha Nirvano, la federala registaro de Birmo okazigis la sesan kunvenon, en kiu oni invitis 2500 bikŝuojn de Birmo, Kamboĝo, Srilanko, Hindio, Laoso, Nepalo, Pakistano kaj Tajlando al la kompilado. Ili laboris du jarojn de 1954 ĝis 1956, atente ordigis diversajn versiojn el malsamaj landoj kaj ankaŭ la version de Palia Tripitako el la kvina kunveno okazigita de Reĝo Mindon, kaj fine eldonis plej kompletan version de Palia Tripitako. Tio estas nomata la sesa kunveno.
38. D: Kio estas Palio?
R: Palio estis lingvo uzita en la antikva Hindio. Se mi parolas pli precize, ĝi estis populara dialekto en Magadho dum la vivperiodo de la Budho. Laŭdire la Budho predikis siajn instruojn en tiu ĉi lingvo, do liaj disĉiploj uzis gin por memori kaj reciti liajn instruojn. Kvankam ĝi ne plu estas vivanta lingvo en la nuna tempo, ĝi ankoraŭ konserviĝas per budhismaj verkoj. La vorto “Palio” (pāli) signifas “klasikaĵon”. La antikvaj hindianoj havis kutimon reciti kaj pasigi klasikajn tekstojn buŝe anstataŭ skribi ilin. Laŭ “La historio de srilankaj insuloj” (Dipavamsa), oni ekskribis budhismajn tekstojn en Srilanko dum la unua jarcento a. K. En la kvina jarcento p.K., Budagoŝo, la tripitaka majstro de Magadho, venis al Srilanko kaj faris kopion de la tuta Palia Tripitako en sinhalaj skriboj. Laŭ alia noto, kiam Budagoŝo (Buddhagośa) restis en Srilanko, li tradukis multajn sinhalajn komentariojn de la Tripitako en Palion. Ĉar la originala palia alfabeto ne plu ekzistas, ĉio el la nuna Palia Tripitako de Birmo, Kamboĝo kaj Tajlando estas notita en la indiĝenaj alfabetoj. Lastatempe en Hindio oni eklaboris por noti kaj eldoni la Palian Tripitakon en la Hindia alfabeto.
39. D: Ĉu la budhismaj verkoj estas notitaj en aliaj lingvoj krom la Palio?
R: Jes. Troviĝas Sanskrito, la alia sistemo. Budhismo havas nordan kaj sudan tradiciojn. La klasikaĵo de la suda tradicio estas notita en Palio kaj apartenas al hinajana budhismo. La klasikaĵo de la norda tradicio estas notita en sanskrito, ĉefe apartenas al mahajanaj skoloj kaj malmultaj el gi apartenas al hinajano. Palio estis populare parolita lingvo, dum Sanskrito estis oficiala lingvo en la antikva Hindio.
40. D: Ĉu la klasikaĵoj de ĉina kaj tibeta budhismoj estas tradukitaj el Palio aŭ Sanskrito?
R: La klasikaĵoj de ĉina budhismo ĉefe tradukiĝis el Sanskrito, kaj malmultaj verkoj tradukiĝis el Palio. La tibetaj tekstoj ŝajne tute tradukiĝis el Sanskrito.
41. D: En kiom da lingvoj budhismaj tekstoj eldoniĝis nun?
R: Oni jam tradukis budhismajn verkojn en multaj landoj per siaj propraj lingvoj. En Eŭropo troviĝas budhismaj verkoj en la lingvoj rusa, germana, angla, franca, itala, finlanda kaj tiel plu, sed neniu el la lingvoj havas la kompletan tradukon. Plej multe da budhismaj verkoj estas tradukitaj el tri lingvoj: (1) Palio, (2) la Ĉina (3) kaj tibeta lingvoj. Krome troviĝas tre malmultaj sanskritaj kanonaj tekstoj kaj ili konserviĝas en Nepalo kaj Ĉina Tibeto. Tiel budhismaj tekstoj de la norda tradicio ĉefe konserviĝas en la ĉina kaj tibeta lingvoj en Ĉinio.
42. D: Ĉu oni povas klasifiki la budhismajn verkojn laŭ la tri lingvaj sistemoj?
R: Jes. La klasifiko de budhismaj verkoj en la tri grupoj konformas al la aktuala situacio. Oni ĉiuj agnoskas la klasifikon de tri sistemoj en la budhismaj rondoj hodiaŭ. Laŭ ĝenerala diro, Budhismo en la sudaj landoj kiel Srilanko, Birmo, Kamboĝo, Laoso, Hindio, Pakistano, Tajlando kaj ankaŭ en la naciminoritatoj de Ĉina provinco Yunnan kiel nacioj Dai, Benglong (nun Deang), Bulan kaj aliaj apartenas al la palia sistemo de Hinajana Budhismo, aŭ pli precize, Teravada Budhismo, ĉar ili tiel sin nomas. Kutime estis skolaj disputoj inter mahajano kaj hinajano, sed la tendenco de miksiĝo pli kaj pli evidentiĝas en la nuna periodo. Multaj homoj proponas, ke oni forigu la nomojn de Hinajano kaj Mahajano por fortigi la unuecon kaj reciprokan respekton inter budhanoj kaj homoj de malsamaj landoj. Do estas pli bone nomi la sudan budhismon Teravada Budhismo. La Budhismo de Koreio, Japanio, Vietnamio kaj Han-nacio en Ĉinio apartenas al la ĉinlingva sistemo. La Budhismo de Tibeto, Interna Mongolio, Siberio kaj norda Hindio apartenas al la tibetlingva sistemo. La du lastaj sistemoj apartenas al Mahajana Budhismo.==
La tempo pasas rapide, kaj nun jam venis fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!