Retradio 73/2014-05-25
Elsendlisto
Budhisma sutro
44. Satiĝo pro la duona kuko
45. Gardi pordon
Budhismaj rakonto
4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria
Budhisma muzko
Mantro de Avalokiteŝvaro
Budisma scio
Demandoj 27-34 de ĉapitro 2
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia 73-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
44. Satiĝo pro la duona kuko
Iam antaŭe, iu malsatiĝis kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post la manĝado de ses kukoj kaj duono.
Li ege bedaŭris kaj permane sin batis. Li sin riproĉis: “Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn ses kukojn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko satigos min, mi devus manĝi ĝin unue.”
Homoj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. En la homa vivo mankas eterna feliĉo ekde la komenco, sed ili strebas por la eterna feliĉo pro malsaĝo. Pro la senscieco ili opinias, ke riĉaĵo povos doni al ili feliĉon, tute simile al la malsaĝulo, kiu opiniis, ke la duona kuko satigis lin. Ili suferas multe por gajni riĉaĵon, pro protektado de la gajnita riĉaĵo, kaj pro la sopiro al la perdita riĉaĵo. Ili ne povas ĝui feliĉon en la tuta tago. Ekzemple, se oni surhavas vestaĵon, ili sin opinias feliĉaj, sed por la feliĉo ili suferas de la klopodo. Budhoj diras, ke de suferego plenas la tri vivstatoj kun deziro, kun formo kaj sen formo en la metempsikozo, sed la vivestaĵoj sin opinias feliĉaj pro malsaĝo.”
==
45. Gardi pordon
Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen. Antaŭ la foriro li ordonis al sia servisto: “Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron.”
Post kiam la mastro foriris el sia domo, vaganta muzikisto ludis muzikon ĉe la najbaro. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Por aŭskulti muzikon, li ŝnure ligis la pordon al la azeno, kaj kondukis tiun al la ludejo.
Dum la servisto ne estis hejme, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis ĉiujn havaĵojn.
Reveninte hejmen, la mastro demandis la serviston: “Kie estas la trezoro?”
La servisto respondis: “Via moŝto nur ordonis, ke mi gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion plian krom tio.”
La mastro kulpigis lin: “Mi ordonis vin gardi la pordon nur por protekti la havaĵojn. Nun ĉiuj havaĵoj jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?”
La malsaĝuloj en la vivcirklo de naskiĝo kaj morto ankaŭ estas la servistoj de siaj pasioj. La Budho ofte instruis al siaj disĉiploj observi disciplinojn por sin deteni de la ses sensobjektoj kaj gardi la azenon de senscieco kaj ŝnuron de pasioj. Sed iuj bikŝuoj ne kondutis laŭ la budha instruo. Ili ŝajnigis mediti en kvieta loko kaj mensogis pri sia pureco pro avido al profito. Sed ili distriĝis pro avido al la kvin pasioj, konfuziĝis pro vidaĵo, sono, odoro kaj gusto, blindiĝis de senscieco, ligiĝis de pasia ŝnuro kaj perdis ĉiujn trezorojn de ĝustaj atentemo, pripensado, praktikado kaj iluminiĝo.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton el la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Estas malsaĝe kroĉiĝi al la sensoj
4-4. La rakonto de Patipuĝika Kumaria
Por homo de senĉesa deziro
Kiu kolektas nur plezur-florojn
Por homo kun kroĉiĝema menso
Subigas Morto la suvereno
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho recitis tiun ĉi kvarverson rilate al Patipuĝika Kumaria.
Patipuĝika Kumaria estis virino de Sravastio. Ŝi edziniĝis en la aĝo de dek ses jaroj kaj havis kvar filojn. Ŝi estis virta kaj malavara virino, kiu ŝatis doni almozon de manĝaĵo kaj aliaj vivbezonaĵoj al monaĥoj. Ŝi ofte iris al monaĥejo, faris purigadon, plenigis urnojn kaj potojn per akvo kaj oferis aliajn servojn. Ŝi ankaŭ posedis supernaturan memoron, per kiu ŝi sciis bone, ke antaŭ tiu ĉi vivo ŝi estis unu el multaj edzinoj de Malabario en la ĉiela mondo de Tavatimso. Ŝi ankaŭ memoris klare, ke ŝi forpasis de tie dum ĉiuj el ili estis en la ĝardeno por sin amuzi kaj pluki florojn. Do ĉiufoje kiam ŝi faris almozdonon al monaĥoj aŭ aliajn meritojn, ŝi kutime preĝis, ke ŝi renaskiĝu en la Tavatimsa mondo kiel edzino de Malabario, la antaŭa edzo.
Iutage, Patipuĝika malsaniĝis kaj forpasis en la sama vespero. Ŝi tuj renaskiĝis en Tavatimsa mondo kiel edzino de Malabario pro sia arda deziro. Ĉar la periodo de cent jaroj en la homa mondo estas ekvivalenta nur al unu tago en Tavatimsa mondo, Malabario kaj liaj aliaj edzinoj ankoraŭ sin amuzis en la ĝardeno kaj Patipuĝika preskaŭ ne kaŭzis sopiron de ili. Do kiam ŝi partoprenis en ili, Malabario demandis, kie ŝi estis dum la tuta mateno. Ŝi respondis, kiel ŝi forpasis de Tavatimso, renaskiĝis en la homa mondo, edziniĝis al viro kaj naskis kvar filojn, forpasis de la homa mondo kaj fine revenis al Tavatimso.
Kiam la monaĥoj sciis pri la morto de Patipuĝika, ili estis trafitaj de malĝojo. Ili iris al la Budho kaj raportis, ke Patipuĝika, kiu donis manĝaĵon al ili frue en la mateno, forpasis en la vespero. La Budho respondis al ili, ke la vivo de vivestaĵoj estas tre mallonga, kaj antaŭ ol ili kontentigis siajn dezirojn per sensaj plezuroj, ili jam estas subigitaj de morto.
==
Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos mantron de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. La mantron recitis la monaĥoj de Monaĥejo Duobaojiangsi, fama monaĥejo de tibeta budhismo en hana regiono de Ĉinio. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saluton, karaj amikoj!
Mun estas la programero de budhisma scio. En tiu ĉi elsendo ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Ni finos tiun ĉi ĉapitron post nelonge kaj iros en la novan ĉapitron. Se vi havas aliajn demandojn, vi estas bonvenaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
27. D: Kio estas la diferencoj inter Mahajano kaj Hinajano?
R: La ĉefa diferenco estas, ke Mahajano emfazas altruismon (konduto profitiga al aliaj), dum Hinajano emfazas liberiĝon de si mem. Mahajano havas verkojn diferencajn de la de Hinajanaj, kaj ankaŭ ampleksis kaj disvolvis budhismajn doktrinojn. Jen kelkaj punktoj pri tio:
Unue, en la Vero de Ĉesiĝo de Sufero, Mahajano plue subtenas la eblecon de “aktiva nirvano” (aparatisthita-nirvana). Laŭ tiu ĉi teorio, kun la ĉesiĝo de la dek du ligoj de Dependa Origino, ĉesiĝas nur la senscieco kaj moralaj afliktiĝoj ne konformaj al la Dependa Origino, anstataŭ ke eliminiĝas la darmoj estiĝantaj kaj malestiĝantaj sur la bazo de kaŭzoj kaj kondiĉoj. Ĉar “inter nirvano kaj la efemera mondo estas malgranda diferenco”, atinginte la staton de la budha perfekta iluminiĝo, oni povas vivi ekster la vivcirkloj de naskiĝo kaj morto, kaj neniam iras en malestiĝon, do ili povas senĉese labori por la kaŭzo de “honori la landon kaj profitigi la vivestaĵojn” en laŭkondiĉa mondo, restante pace en la nirvana stato kie ajn kaj kiam ajn.
Due, la Teorio de Dependa Origino detale eksplikis la teorion, ke darmo estiĝas kun ĉiuj la aliaj kiel siaj kondiĉoj, kaj aliflanke, ĝi mem ankaŭ estas kaŭzo por la aliaj. Tiel sola persono havas samspecan rilaton al aliaj vivestaĵoj, kiel la samspecan rilaton inter guto da akvo kaj la oceano. Pro tio troviĝas diroj, ke “ĉiuj vivestaĵoj estas miaj gepatroj” kaj “Rigardi ĉiujn vivestaĵojn kiel miajn solajn filojn”. Tio estigas grandajn amon (metta) kaj kompatemon (karuna). Amo signifas identigi sin mem kun ĝojo kaj feliĉo de ĉiuj aliaj vivestaĵoj, kaj kompatemo signifas simpatii kun la aliaj pri iliaj malĝojo kaj doloro. Kun tia menso, oni povas senlace servi al ĉiuj vivestaĵoj. Mahajana Budhismo akcelas la vivkoncepton de “Bodisatvo” kaj precipe la kondutojn de “Ses perfektoj” (paramita) kaj “Kvar ĉioentenaj virtoj” (cattari samgaha-vatthuni).
28. D: Kio estas “Bodisatvo” (S. Bodhisattva, P. Bodhisatta)?
R: Se ni diras koncize, ĉiu ajn, kiu havas noblan aspiron liberigi si mem kaj ĉiujn aliajn vivestaĵojn el mizero kaj suferoj por kune atingi la plej superan feliĉon (liberiĝo de si mem kaj aliaj) kaj liberigi sin mem kaj ĉiujn aliajn vivestaĵojn el senscieco por kune atingi la perfektan iluminiĝon (iluminiĝo de si mem kaj de aliaj), estas nomata Bodisatvo.
29. D: Kio estas la Ses Perfektecoj (Paramita)?
R: Perfekteco estas sinonimo de sanskrita vorto “paramita” kun signifo “atingi alian bordon”, kiu estas iri de tiu ĉi bordo de morala afliktiĝo al la alia bordo de iluminiĝo. Ses Perfektecoj estas ses metodoj al la alia bordo de iluminiĝo. La unua perfekteco estas malavareco aŭ oferemo, kiu havas tri specojn: (1) materia ofero, kiu estas al la aliaj doni ĉion materian, inkluzive de mondaj havaĵoj kaj eĉ la propraj kapo, okuloj, manoj, piedoj kaj vivo. (2) Sentima ofero, kiu estas protekti ĉiujn vivestaĵojn kaj liberigi ilin el teruro. (3) Darma ofero, kiu estas doni la veron al ĉiuj vivestaĵoj. La dua perfekteco estas observi disciplinon aŭ sin teni en perceptoj (Sila). Tio ankaŭ konsistas el tri kategorioj, kiuj estas eviti malbonajn kondutojn, kultivi kaj akumuli bonajn kondutojn kaj profitigi vivestaĵojn. La plej fundamenta precepto por bodisatvoj estas profitigi vivestaĵojn, kio signifas fari ĉion eblan por la publika profito, dum la aliaj preceptoj estas sub ĝi. La tria perfekteco estas pacienco (khanti), kiu signifas, ke por servi al ĉiuj aliaj vivestaĵoj oni devas toleri kaluminion, insulton, atakon, la suferojn de malsato, malvarmo kaj tiel plu. Ili devas “fari ĉion malfacile fareblan kaj elteni ĉion malfacile elteneblan”, kaj neniam rezigni la ĵuron liberigi vivestaĵojn. La kvara perfekteco estas diligenteco (Viriya), kiu signifas konstante fari ĉiun penadon kaj strebadon por liberigi ne nur sin mem, sed ankaŭ ĉiujn aliajn vivestaĵojn. La kvina perfekteco estas meditado aŭ kontemplado (Samadhi). La sesa perfekteco estas saĝo (panna), kiu estas praktiki meditadon kaj havi scion por ilumini sin mem kaj aliajn vivestaĵojn.
30: D: Kio estas la Kvar Ĉioentenaj Virtoj (cattari samgahavatthuni)?
R: Ĉioentenaj virtoj estas kvalitoj garantii la publikan unuecon. La unua estas malavareco aŭ oferemo (Dana). La alia estas bonkora parolo (Peyyavajja), kiu signifas paroli bonkorajn vortojn en bonkora maniero. La tria estas profitiga kondukto (Atthacariya), kiu signifas servi al la publika bono. La kvara estas egaleco, kiu signifas havi la samajn vivon kaj laboron kiel ordinara popolo. Bodisatvoj faras sian laboron inter homoj per tiuj kvar metodoj.
31. D: Ĉu estas necese por bodisatvo akiri diversajn sciojn en la mondo por profitigi la publikan bonon kaj sin identigi kun la aliaj?
R: Por profitigi vivestaĵojn, estas necese por bodisatvo lerni vaste kaj bone. Budhismo postulas, ke aspirantoj por bodisatveco lernu kvin sciojn (S. Vidya or P. Vijja, signifanta scion),kiuj estas:
1. Fonologio kaj filologio (Ŝabda-vidya).
2. Ĉiuj teknologioj, teknikoj, artoj, aritmetiko, kalendaro kaj tiel plu (Silpakarma vidya).
3. Medicinaj sciencoj kaj farmakologio (Cikitsa-vidya).
4. Logiko (Hetu-vidya).
5. Budhismaj studoj (Adhayama-vidya).
La kleruloj devas posedi la kvin sciojn. La postulo por bodisatvo estas “Esti vaste klerita kaj sincere kompatema”. Mahajana budhismo precipe alvokas vastan kaj profundan lernadon ignorantan la malfacilecon.
32. D: Bonvolu diri al mi pli da trajtoj de Mahajana Budhismo.
R: Sekve mi parolos pri la teorio de la senesenca naturo (sunnata) de ĉiuj darmoj, kiuj sekvas la nocion de Dependa Origino. Tio signifas, ke ĉiuj darmoj simple estiĝas pro koncernaj kaŭzoj kaj kondiĉoj. Do ne estas esenco en ili. Alivorte, ĉiuj darmoj estas nenio krom la fenomeno de estiĝo pro kaŭzoj kaj kondiĉoj. Aparte de la fenomenoj estas neniu esenco kiel ĝia reganto. Kiam ni parolis antaŭe, ke “Ne estas egoo en ĉiuj darmoj”, mi diris pri la manko de “egoo (atta) en homoj”. Nun mi aldonas “la mankon de egoo en ĉiuj darmoj”. La antaŭa diro oponas la koncepton pri egoo en homoj kaj pruvas “senegoon en vivestaĵoj”, dum la lasta oponas la koncepton pri egoo en darmoj kaj pruvas “senegoon en darmoj”.
33. D: Ie en budhismaj verkoj estas diro, ke “Materio estas neniu alia ol senesenco (sunnata). Senesenco estas neniu alia ol materio”. Kion ĝi signifas?
R: Ĝi signifas, ke ĉiuj darmoj estas nature senesencaj laŭ la Dependa Origino. Estaĵo (Rupa) signifas materion aŭ substancon. Ĝi estas unu el la kvin kuniĝoj, kiuj estas estaĵo, senso, percepto, menso kaj konscio. Ĉiu materia fenomeno estas produkto de kombinado de kaŭzoj kaj kondiĉoj. Kvankam ĝi havas siajn proprajn formon kaj funkcion, ĝi ne havas eternan kaj senŝanĝeblan esencon interne kiel sian reganton, do ĝi estas senesenca. La senesenceco signifas nek la malplenan spacon ekster materio (aŭ malpleneco ekster objekto), nek malplenecon post la materia ekzisteco (aŭ la malpleneco post la malestiĝo de objekto). Alivorte, senesenceco ne apartas de materio, sed “la materio mem estas senesenca.” Nun ĉar aferoj okazas laŭ la leĝo de Dependa Origino, ili ne povas posedi neŝanĝeblan materian ekzistecon en ĉiu materia substanco. Do “materio estas ne diferenca de senesenco” kaj ĉar darmoj ne havas materian ekzistecon, ĝi povas okazi laŭ la kuniĝo de adekvataj kondiĉoj. Do “Senesenco ne diferencas de materio”. Tio estas simpla interpretado de koncepto “Materio estas nenio alia ol senesenco kaj senesenco estas nenio alia ol materio.”
Same, spiritaj fenomenoj kiel senso, percepto, menso kaj konscio ankaŭ estas nature senesencaj, ĉar ili ankaŭ estiĝas laŭ la Dependa Origino. Sur la bazo de la Dependa Origino, senesenco estas vera naturo de ĉiuj, kiuj ekzistas en la universo, t.e. la realeco de ĉiuj darmoj. En mahajana budhismo tiu realeco estas rigardita kiel sigelo de vero. Tiu doktrino estas nomata “Sigelo de darmo”. Ĉiuj mahajanaj doktrinoj estas atestitaj per tiu “sigelo”. Ĉiuj la antaŭe menciitaj budhismaj doktrinoj de “aktiva nirvano (appanihita-vihara-nibbana) kaj bodisatvaj “Ses perfektecoj (paramita) kaj “kvar ĉioentenaj virtoj” staras sur la bazo de la teorio de senesenca naturo en la Dependa Origino.
34: D: Kion alian vi ankaŭ povas diri al ni pri Mahajana budhismo?
R: Mi jam menciis iom da komunaj trajtoj de diversaj skoloj en Mahajana budhismo. Ankoraŭ ekzistas diferencoj inter ili ĉar ĉiu skolo havas sian propran specialaĵon, sed ĉi tie mi ne parolos detale pri tio.
==
La tempo pasas rapide, kaj nun jam venis fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!