Retradio 72/2014-05-18
Elsendlisto
Budhisma sutro
41. Kverelo inter Du Demonoj
42. Protekti kamelan felon
43. Granda ofero por bagatelaĵo
Budhismaj rakonto
4-3. La rakonto de Vidudabo
Budhisma muzko
Vekiĝo
Budisma scio
Demandoj 23-26 de ĉapitro 2
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon en nia 72-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma muziko” kaj “Budhisma scio” . Nun estas la programero “Budhisma sutro”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
41. Kverelo inter Du Demonoj
Iam antaŭe, du Piŝaĉaj demonoj kune posedis skatolon, bastonon kaj paron da sandaloj. Foje ili konfliktis reciproke por proprigi al si ĉion el la posedaĵoj, kaj senĉese kverelis tagnokte.
Tiam homo venis al ili. Vidinte tion, li demandis: “Kian mirindecon havas la skatolo, bastono kaj sandaloj, pri kiuj vi kverelas tiel furioze?”
La demonoj respondis: “Mia skatolo povas eligi vestaĵojn, manĝaĵojn, matracojn, litaĵojn kaj ĉiujn aliajn vivbezonaĵojn; per la bastono mi povas tiel subigi ĉiujn malamikojn, ke ili ne plu kuraĝas kontraŭstari kaj per la sandaloj mi povas flugi libere en la aero.”
Aŭdinte tion, la viro diris al la demonoj: “Forlasu min por momento. Mi juste dividos ilin por vi.”
La demonoj konsentis kaj forlasis lin. Li prenis la skatolon kaj bastonon, kaj flugis en la aeron per la sandaloj.
La demonoj ektimis, sed povis fari nenion kontraŭ tio.
La homo diris al ili: “Nun mi posedas ĉion, pro kio vi kverelis senĉese. Ne plu kverelu ekde nun.”
Piŝaĉaj demonoj signifas diversajn demonojn kaj aliajn religiojn. La skatolo signifas almozdonon, el kiu venas vivbezonaĵoj por kvinspecaj vivestaĵoj, kiuj estas ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj demonoj kaj inferuloj. Bastono signifas meditadon, per kiu oni povas subigi malamikojn el rankoro kaj pasioj. La sandaloj signifas disciplinojn, per kiuj oni povas renaskiĝi en la mondoj de ĉieluloj kaj homoj. La kverelado de demonoj kaj aliaj religioj por la skatolo signifas, ke ili deziras bonan rezulton per sia pasio, sed vane klopodas por tio. Oni povas liberiĝi el la sufero nur per praktikadoj de bonkonduto, almozdono, disciplino kaj meditado.
==
42. Protekti kamelan felon
Komercistoj faris komercan vojaĝon, sed sur la vojo subite mortis unu el iliaj kameloj. La kamelo iam portis multajn trezoron, valoran teksaĵon kaj aliajn objektojn. Post la morto de la kamelo, oni tuj senfeligis ĝin.
Antaŭ ol forlasis la komercistoj, la estro restigis du lernantojn kaj ordonis al ili: “Bone protektu la kamelan felon kontraŭ putrado pro malsekiĝo.”
Ekpluvis post nelonge. La malsaĝaj lernantoj kovris la felon per valora teksaĵo por protekti ĝin kontraŭ malsekiĝo, sed tute detruis la teksaĵon pro tio.
La prezo de teksaĵo estis multe pli alta ol tiu de la felo. Ili protektis la malkaran felon per valora teksaĵo pro malsaĝo.
La ordinaraj homoj en la mondo ankaŭ kondutas tiamaniere. La teksaĵo signifas abstinadon de mortigo; la kamela felo signifas komercaĵon; la putriĝo pro pluvo signifas diboĉon kaj detruiĝon de bona konduto. La disciplino abstini de mortigo estas la plej bona kaŭzo por fariĝi budho, sed anstataŭ praktiki ĝin, ordinaraj homoj preferas oferi monon kaj havaĵon por konstrui pagodojn kaj monaĥejojn, kaj almozdoni al la monaĥoj. Per tio ili strebas por la monda feliĉo anstataŭ por la plej grava afero, kaj ne povas liberiĝi de renaskiĝo en la kvin statoj de ĉieluloj, homoj, bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj.
Do religianoj devas atenteme abstini de mortigo.
==
43. Granda ofero por bagatelaĵo
Iu pene frotadis ŝtonegon dum longaj monatoj, kaj fine faris el ĝi malgrandan bovon kiel ludilon. Li elspezis tro multe da energio por bagatelaĵo.
Homoj en la mondo ankaŭ kondutas same. Frotado de granda ŝtono signifas diligentan lernadon de monda scio. La farado de malgranda bovo signifas konkuradon por famo kaj profito. La kleruloj devas ne nur diligente studi kaj esplori diversajn sciojn, sed ankaŭ atente praktiki ilin por atingi sanktan frukton. Se ili klopodas nur por famo kaj profito, iliaj fiereco kaj aroganteco pliigas iliajn malbonajn karmojn.
==
Bonvenon en nia programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos novan rakonton de la kvara ĉapitro de “Trezojejo de Vero”. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Serĉanto de plezuro fordrivis
4-3. La rakonto de Vidudabo
kiel granda fluo forportas dormantan vilaĝon,
Morto kaptas kaj forportas tiun,
Kiu hava kroĉiĝantan menson
kaj kolektas nur plezur-florojn.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi kvarverson rilate al Vidudabo, filo de Reĝo Pasenado de Kosalo.
Kun deziro edziĝi en la klanon de Ŝakjao, Reĝo Pasenado de Kosalo sendis mision al Kapilavasto por peti la manon de unu el Ŝakjaaj reĝidinoj. La Ŝakjaaj reĝidoj ne volis ofendi Reĝon Pasenado, do ili respondis, ke ili kontentos pri lia postulo, sed anstataŭ Ŝakjaan reĝidinon, ili sendis tre belan knabinon naskigitan de Reĝo Mahanamo per servistino. Reĝo Pasenado faris la knabinon unu el siaj ĉefaj reĝinoj, kaj ŝi naskis filon poste. La filo nomiĝis Vidudabo. Kiam la reĝido estis dekses-jara, li vizitis Reĝon Mahanamo kaj Ŝakjaajn reĝidojn. Oni regalis lin ĝentile, sed anticipe sendis ĉiujn Ŝakjaajn reĝidojn plijunajn ol Vidudabo al vilaĝo, por ke ili ne esprimu sian estimon al li. Restinte kelkajn tagojn en Kapilavasto, Vidudabo kaj liaj sekvantoj forlasis al la hejmo. Tuj post ilia forlaso, servistino baniĝis per lakto en la loko, kie sidis Vidudabo. Ŝi blasfemis lin, kriante: “Tio ĉi estas loko, kie la filo de servistino sidis…” Ĝuste en tiu momento, unu el la sekvantoj de Vidudabo revenis por preni ion, kion li lasis en la palaco, kaj aŭdis la vortojn de la servistino. La servistino ankaŭ informis lin, ke Vasabakatija, la patrino de Vidudabo, estas filino de servistino de Mahanamo.
Kiam Vidudabo informiĝis pri la okazaĵo, li furioziĝis kaj deklaris, ke li forviŝos la tutan klanon de Ŝakjaoj iutage. Por efektivigi sian promeson, post kiam li fariĝis reĝo, li marŝis al Ŝakjaa klano kun sia armeo kaj masakris ilin ĉiujn, nur kun escepto de malmultaj, kiuj restis ĉe Mahanamo kaj aliaj homoj. Sur la vojo al la hejmo, Vidudabo kaj lia armeo entendariĝis sur la bordo de la Aciravatia Rivero. La rivero leviĝis kaj per granda fluo forportis Vidudabon kaj lian tutan armeon.
Informiĝinte pri ambaŭ tragediaj okazaĵoj, la Budho eksplikis al la monaĥoj, ke liaj parencoj, la Ŝakjaaj reĝidoj, iam metis venenon en la riveron por mortigi fiŝojn en siaj antaŭaj vivoj. Do rilate al la akcidento pri Vidudabo kaj lia armeo, la Budho recitis la kvarverson.
==
Venas la tempo por nia programero “Budhisma muziko”, karaj amikoj! En tiu ĉi programero ni ĝuos muzikon kun titolo “Vekiĝo”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saluton, karaj amikoj!
Mun estas la programero de budhisma scio. Ni daŭre aŭskultos demandojn kaj respondojn el la dua ĉapitro pri principo de Budhismo. Krom la elsento de la traduko ni ankaŭ pretas respondi je ĉiuj demandoj de vi pri budhismo, do se vi havas aliajn demandojn, vi estas liberaj en kontakto al ni. Nia retadreso estas retradio@budhano.cn Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
23. D: Ĉu vi bonvolas ekspliki la signifon de koncepto, ke nirvano estas serena?
R: La koncepto, ke Nirvano estas serena, estas kontraŭa al la koncepto, ke Ĉiuj kleŝoj estas suferaj. La termino Nirvano signifas senalfluon aŭ senmalpurecon, kiu estas la foriĝo de la kaŭzo kaj efekto de sufero, kaj ĉesiĝo de la Dek Du Ligoj de Dependa Origino. La fundamento de la Dek Du ligoj estas la principo “Kiam ĉi tio ekzistas, tio ekzistas. Ĉar ĉi tio estiĝas, tio estiĝas.” La ĉesiĝo de la dek du ligoj sekvas la principon “Se ĉi tio ne ekzistas, tio ne ekzistas. Se ĉi tio malestiĝas, tio malestiĝas.” Suferoj de maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro dependas de la kondiĉo naskiĝo (jati), do la ĉesiĝo de naskiĝo povas rezultigi la ĉesiĝon de la suferoj el maljuniĝo, morto, maltrankviliĝo kaj doloro. Same, la ĉesiĝo de deziro, preno kaj estiĝo rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto. Tiel, en la fino, la ĉesiĝo de senscieco rezultigas la ĉesiĝon de mensformiĝo aŭ la kaŭzo de ĉiuj doloraj fruktoj. Kiam la ĉesiĝo de senscieco, mensformiĝo, konscio kaj tiel plu fine rezultigas la ĉesiĝon de maljuniĝo kaj morto, oni povas atingi nirvanon. Se ni diras pli detale, tuj post kiam plenumiĝas la tuta malestiĝo de malpura kaj malbona kaŭzoj kaj kondiĉoj, senscieco turniĝas en bonan kaj puran saĝon (Suddha-nana), per kiu oni povas vidi la veron kaj realecon de ĉiuj darmoj. Tio estas nirvano, kiu ankaŭ nomiĝas nirvano kun korpa restaĵo (Sopadhi-sesa-nibbana). La signifo de nirvano estas perfekteco de paco aŭ trankvileco, aŭ eterne feliĉa kaj ĝoja stato, en kiu perfekte realiĝis saĝo, feliĉo kaj virto. Budhanoj opinias, ke tiu stato estas perceptebla nur por sanktuloj, kaj tiel oni ne povas juĝi ĝin per koncepto de spertoj kiel ekzisteco, neekzisteco, veno kaj iro. Ĝi estas ne imagebla stato de liberiĝo. Mi menciis antaŭe, ke ni povas interpreti Nirvanon kiel forpason, tamen fakte Ŝakjamunio atingis Nirvanon kaj fariĝis Budho en la aĝo de tridek jaroj dum lia korpo ankoraŭ restis kiel restanta frukto de liaj antaŭaj iluzio kaj karmo. Tio estas nirvano kun restaĵo. Nur post lia morto en la aĝo de okdek jaroj, li iris en nirvanon sen restaĵo (Nirupadhi-sesa-nibbana).
24. D: Kiel oni povas atingi la staton de Nirvano?
R: La nirvano diskutita supre estas la Vero de ĉesiĝo de sufero (Nirodha-sacca). Via demando kiel atingi staton de Nirvano apartenas al kategorio de la Vero de Vojo kondukanta al ĉesiĝo de sufero (Magga-sacca). Ĉesiĝo de sufero prenas nirvanon kiel sian celon, malestiĝon de fundamenta afliktiĝo el naskiĝo kaj morto kiel sian objekton kaj kiel sian metodon uzas la triopan studon, kiu konsistas el disciplino (Sila), koncentrado (Samadhi) kaj saĝo (panna).
(1) Disciplino celas preventi kulpojn en la tri karmoj de korpo, parolo kaj menso. Troviĝas tri niveloj de moralaj preceptoj por sekvi: la kvin preceptoj, la dek preceptoj kaj la kompletaj preceptoj nur por supera ordinado (upasampada). La kvin preceptojn observas ambaŭ laikaj kredantoj kaj monaĥaj disĉiploj. La kvin preceptoj estas abstinadoj de mortigo, ŝtelado, maldeca seksa konduto, mensogo kaj alkoholaĵo. La dek preceptojn observas novicoj (ŝramaneroj), kiuj ĵus rezignis la laikan vivon. Novicoj kutime ne atingas la aĝon de 20 jaroj kaj ili akiros pli superan ordinadon por fariĝi monaĥoj aŭ monaĥinoj en la aĝo de 20 jaroj. La kompletajn preceptojn observas monaĥoj kaj monaĥinoj (bhikkus kaj bhikkhunis). Ne troviĝis reguloj por la tuta komunumo en la komenca periodo de samga komunumo. Poste preceptoj estiĝis kiam okazis problemoj. En la tempo de budha nirvano estis pli ol 200 reguloj. Nun la monaĥaj preceptoj estas 227 en teravadaj landoj, 253 en Tibeto kaj 250 en hanaj regionoj de Ĉinio. Ili ĉefe estas samaj, nur kun iom da diferencoj en grupiĝo de certaj eroj. Estas 348 reguloj por monaĥinoj en la hanaj regionoj.
(2) Meditado aŭ koncentriĝo (Samadhi) estas paca kaj trankvila mensstato nek dormema nek perturbita. Ĝi estas necesa praktikado por ĝeneralaj religianoj en Hindio kaj precipe por budhanoj en la sinkultivado. Per koncentriĝo la praktikantoj povas sin deteni de la krudaj distingoj pri ekstazo kaj ĝojo el la korpo kaj menso, sin deteni de sensa deziro (karmo), iom post iom disvolvi pacon kaj trankvilecon de korpo kaj menso kaj fine fiksi la menson aŭ penson al selektita stato trankvila, stabila kaj neĝenebla. Tiel meditado povas konduki al la atingo de pura kaj ĝusta saĝo. Pri la meditado, estas kvar ŝtupoj de ordinara stato (cattari ĵanani) kaj kvar pli altaj ŝtupoj de nemateria stato (cattaro arupa-samadhi) en tiu ĉi mondo, kaj ankaŭ naŭ ŝtupoj de meditado (tayo-samadhi) ekster tiu ĉi mondo. Oni povas atingi saĝon per meditado aŭ koncentriĝo.
(3) Saĝo ebligas al homoj atingi sian naturon (sabhava) de ĉiuj darmoj el iliaj komunaj karakteroj (samanna) por tute kompreni la teorion de la Kvar Noblaj Veroj, kaj tiel havas funkcion ĉesigi iluziojn (pahina-kilesa) kaj atingi la veron (adhigama).
La Triopa Studo de disciplino, koncentrado kaj saĝo emfazas praktikon de la Tridek sep Vojoj al Iluminiĝo (Bodhipakkhiya-dhamma), kiu estas la Kvar Mensfundamentoj (satipatthana), la Kvar Ĝustaj Klopodoj ( padhana), la Kvar Vojoj al Povo (iddhi-pada), la Kvin Spiritaj povoj (indriya), la Kvin Menspovoj (bala), la Sep Faktoroj de Iluminiĝo (bojĵanga) kaj la Nobla Okopa Vojo (magga). Mi ne diskutos ĉion detale ĉi tie, sed iom diros pri la Nobla Okopa Vojo:
(1) Ĝusta Vidpunkto (samma-ditthi) estas vidi en ĉiu darmo la teoriojn de Efemereco, Senegoeco, Dependa Origino kaj la Kvar Noblaj Veroj, bone kompreni ilin kaj fari ilin kiel la propran scion;
(2) Ĝusta Penso (samma sankappa);
(3) Ĝusta Parolo (samma vaca);
(4) Ĝusta konduto (samma kammanta) signifas esti gvidita de ĝusta vidpunkto en ĉiutagaj vivo kaj konduto, por ke la korpo, parolo kaj menso konformu al la leĝo de Darmo;
(5) Ĝusta Vivrimedo (samma ajiva) signifas perlabori vivon en ĝustaj metodoj kaj kontraŭas al malbonaj agoj sin vivteni per metodo ĉantaĝi havaĵojn de aliaj homoj.
(6) Ĝusta klopodo (samma vayama) estas streba klopodo por celo montrita de la ĝusta vidpunkto per agoj de korpo, buŝo kaj menso;
(7) Ĝusta Menso (samma sati) estas ĉiam teni la ĝustan vidpunkton en la menso, ofte pripensi ĝin en la menso kaj neniam forgesi ĝin.
(8) Ĝusta koncentrado (samma samadhi) estas praktikado sub la gvido de la ĝusta vidpunkto por iri en la staton de pura kaj nemalpura meditado.
25: D: Laŭ la supre menciitaj Kvar Noblaj Veroj, budhismo ŝajne nek havas pozitivan ideon nek prezentas pozitivajn metodojn kontraŭ la mondo. Ĉu ni povas diri, ke budhismo estas filozofio pesimisma pri la mondo?
R: Laŭ la sinteno de Budhismo al la infektita mondo eble oni povas diri, ke budhismo estas pesimisma pri la mondo. Sed Budhismo, kiu originis de la malkontenteco pri la tiama vivo, domaĝas iuspecan ideon por la homa mondo. En la sutro “Ekottarikugama” estas noto, ke parolante pri la socia vivo sub la regado de la Radturna Reĝo (Raja ĉakkavattin), la Budho diris, ke en tiu tempo la lando estos tiel ebena kaj brila kiel spegulo; la rikoltaĵoj estos abundaj; ĉie kreskos arboj kun dolĉaj kaj bongustaj fruktoj; la vetero estos bona kaj sezonoj estos taŭgaj; la homoj estos bonfartaj kaj feliĉaj sen malsano kaj maltrankvileco, kaj ili estos riĉaj kaj kontentaj kun sufiĉa manĝaĵo; kiam ili bezonos iri al necesejo, la tero aŭtomate malfermiĝos kaj fermiĝos poste; ĉie estos oro, arĝento kaj trezoroj kiel ŝtonoj kaj tegoloj; homoj junaj kaj maljunaj havos samajn starpunkton kaj opinion; ili salutos unu la aliajn ĝojplene kaj sendiference parolos la saman lingvon en ĝentilaj vortoj. De tiu ĉi paragrafo oni povas vidi la idealon similan al tiuj pri la granda harmonieco revita de la ĉina popolo en antikva tempo. La klopodoj por realigi la idealan socion celas “honori la landon kaj favori la vivestaĵojn.” Tiu ideo precipe disvolviĝis en Mahajana Budhismo. Sed pro la limiteco de kondiĉo en tiu periodo, ne troviĝis politika aŭ socia rimedo prezentita de Budhismo.
26. D: Kio estas Mahajana Budhismo?
R: Mahajano kaj Hinajano estas du ĉefaj skoloj de Budhismo.
==
Fluge pasis duonhoro kaj nun jam finiĝis ĉiuj programeroj de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!