Retradio 67/2014-04-13
Elsendlisto
Budhisma sutro
29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
30. Rakonto de ŝafisto
Budhismaj rakonto
3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo
Budisma scio
Demandoj 41-45 de ĉapitro 1
Valora homa vivo
Reciproka venĝo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 67-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn “Budhisma sutro”, “Budhisma rakonto”, “Budhisma scio” kaj “Valora homa vivo”. Nun ni aŭskultos tri ĉapitrojn el la “Sutro de cent paraboloj”. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
29. Malriĉulo bruligis sian malnovan vestaĵon
Iam antaŭe iu vivis mizere pro malriĉeco. Li laboris por aliuloj, gajnis maldelikatan vestaĵon kaj surmetis ĝin.
Iu vidis tion kaj diris al li: “Naskiĝinte el alta klaso, vi estas filo de nobelo. Kiel vi rajtas surporti tiel maldelikatan vestaĵon? Mi instruos al vi metodon akiri la plej bonan vestaĵon. Faru laŭ mia instruo, kaj mi ne trompos vin.”
La malriĉulo ĝojegis kaj obeis al li.
La viro bruligis fajron antaŭ la malriĉulo kaj diris al li: “Nun demetu vian malbonan vestaĵon kaj ĵetu ĝin en la fajron. Poste vi trovos la plej bonan vestaĵon el la fajro.”
La malriĉulo tuj demetis sian vestaĵon kaj ĵetis ĝin en la fajron.
Poste, li serĉadis la novan vestaĵon en la fajro, sed trovis nenion.
La mondanoj ankaŭ kondutis same. Ili havis homan vivon pro sia bona konduto en la pasintaj vivoj, do ili devus bone protekti ĝin por praktiki bonan konduton kaj havi al si meriton. Sed ili estis trompitaj de aliaj religioj kaj malicaj demoninoj: “Vi devas kredi min. Praktiku asketismon kaj ĵetu vin en fajron aŭ valon. Post kiam vi detruos vian korpon, vi renaskiĝos en la paradizo por ĝui grandan feliĉon.”Aŭdinte tion, ili rezignis sian vivon. Post la morto, ili naskiĝis en infero kaj suferis mizere. Perdinte la homan vivon, ili sin havigis nenion, same kiel la malriĉulo.
==
30. Rakonto de ŝafisto
Iam iu lertis en paŝtado, kaj li havis miloj da ŝafoj. Sed li estis tre avara kaj neniam volis elspezi monon.
Tiam vivis homo lerta je trompado. Li klopodis amikiĝi kun la ŝafisto kaj diris al li: “Nun ni jam amikiĝis kiel kunulo, kaj ne plu estas diferenco inter ni. Mi scias, ke iu havas belan filinon. Mi svatos ŝin por vi.”
Aŭdinte tion, la ŝafisto ĝojegis, kaj donacis multe da ŝafoj kaj havaĵoj al la trompisto.
La trompisto denove diris: “Via edzino naskis filon al vi hodiaŭ.”
La ŝafisto ankoraŭ ne vidis la knabinon, tamen li ĝojegis, kaj prezentis grandan donacon al la trompisto, aŭdinte pri ŝia nasko.
Poste, la trompisto revenis al la ŝafisto kaj diris al li: “Via filo mortis post sia naskiĝo.”
Aŭdinte tion, la ŝafisto tuj lamentis pro malĝojo.
La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili lernas multe da scio, sed ne volas instrui al aliaj pro avido al famo kaj profito. Mistifikite de la efemera korpo, ili avidas al la monda feliĉo kiaj la edzino kaj filo. Pro la trompiĝo ili perdas bonan konduton, vivon kaj havaĵon, kaj ploras pro la granda sufero simile al la ŝafisto.
==
Post la programero “Budhisma sutro” venas al ni programero “Budhisma rakonto”. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos du rakontojn de “Sutro Damapado”. La rakonto temas pri Monaĥo Citahato. Bonan aŭdeblecon al vi, karaj amikoj!
==
Armiloj por venki morton
3-6. La rakonto de kvin cent monaĥoj
Scii la korpon kiel urnon;
Firmigi la menson kiel fortikan urbon;
Batali kontraŭ Marao per spado de saĝo;
Teni la korpon pura.
Dum sia restado en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al kvin cent monaĥoj.
Lerninte meditan metodon de la Budho, kvincent monaĥoj el Sravastio faris longan vojaĝon de kvincent kilometroj al larĝa arbaro taŭga por meditado. En la arbaro loĝis la spiritoj gardantaj la arbaron. Ili pensis, ke ne estas dece por ili loĝi kun siaj familioj se la monaĥoj restos en la arbaro. Do ili subiris de la arboj, opiniante, ke la monaĥoj restos tie nur dum nokto. Sed la monaĥoj daŭre restis tie ĝis la fino de du semajnoj. La spiritoj pensis, ke la monaĥoj eble restos tie ĝis la fino de la pluvasezona retiriĝo. En tiu okazo, ili kaj iliaj familanoj devus loĝi sur la tero por longa tempo. Do ili decidis fortimigi la monaĥojn per demonaj bruoj kaj timigaj vidaĵoj. Ili sin montris kun korpoj senkapaj, kaj kapoj senkorpaj. La monaĥoj maltrankviliĝis, forlasis la arbaron kaj revenis al la Budho. Ili rakontis ĉion pri la okazaĵo al la Budho. Aŭdinte ilian rakonton, la Budho diris al ili, ke tio okazis ĉar ili antaŭe iris sen protekto, kaj ili devis reveni por sin armi per konvena protektado. Dirinte, la Budho detale instruis al ili la protektan kurson “Amsutro (Metasuta)” kun la sekva stanco kiel la komenco:
Tiu, kiu lertas akiri bonaĵon kaj utilaĵon,
Kaj aspiras al atingo de perfekta paco, devas tiel agi:
Li devas esti kompetenta, honesta, justa, obeema, ĝentila kaj libera de fiero.”
Li instruis, ke la monaĥoj recitu la sutron ekde kiam li iris al la ĉirkaŭo de la arbaro kaj en la monaĥejon. La monaĥoj revenis al la arbaro kaj agis laŭ la instruo de la Budho.
La spiritaj gardistoj de la arbo ricevis bonkorecon de la monaĥoj kaj reciprokis ili per bonvenigo kaj ne plu ĝenis ilin. Ili forlasis paceme sen demonaj bruoj kaj timigaj vidaĵoj. La monaĥoj meditis pri la korpo kaj komprenis ĝian fragilan kaj efemeran naturon. En la Ĝetavana Monaĥejo la Budho sciis pri la progreso de la monaĥoj per sia supernatura povo kaj elradiis sian figuron al ili, por ke ili vidu lian ĉeeston. Li diris al ili: “Monaĥoj, kiel vi jam sciis, la korpo fakte estas efemera kaj fragila kiel argila urno.”
Estas realisme pensi la korpon fragila, rompiĝema, detruiĝema, kaj facile frakasebla. Fakte ni devas konsideri ĝin kiel argilan vazon. Ni devas pensi la menson kiel urbon. Ni devas esti eterne atentemaj por protekti la urbon. Ni devas batali kontraŭ malbonan forton per armilo de saĝo. Post la batalo, ni tuj akiros venkon, vivos sen kroĉiĝo al mortema memo.
==
Sen menso, la korpo estas senvalora
3-7. La rakonto de Tiso, la monaĥo kun fiodora korpo
Estante sen konscio
Kuŝos nia korpo
Sur la tero
Kiel senutila ligno.
Restante en la Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al monaĥo Tiso.
Lerninte meditan metodon de la Budho, monaĥo Tiso diligente praktikis meditadon kiam li suferis de malsano. Malgrandaj furunkoj aperis sur lia tuta korpo kaj poste fariĝis grandaj abscesoj. Kiam tiuj abscesoj rompiĝis, liaj roboj supraj kaj malsupraj fariĝis gluemaj kaj makulitaj de puso, kaj lia korpo eligis naŭzan fiodoron. Pro tio, oni nomis lin Pusigata Tiso aŭ Tiso kun fiodora korpo.
La Budho neniam ignoris esplori la mondon dufoje ĉiutage. Je la tagiĝo li esploris la mondon, rigardante de la mondlimo al sia parfuma ĉambro. Tiam estimata Pusigata Tiso aperis en la rigardo de la Budho.
Sciante, ke la monaĥo Tiso jam maturiĝis por arahantiĝo, la Budho pensis: “Tiu monaĥo jam neglektiĝis de siaj kunuloj kaj li havas neniun alian rifuĝon ol min en la nuna tempo.” Do la Budho forlasis sian parfuman ĉambron, sin ŝajnigis rondiri en la monaĥejo kaj iris ĝis la halo, kie konserviĝis fajro. Li lavis akvoboligilon, metis ĝin sur la fornon kaj atendis boliĝon de la akvo en la ĉambro kun fajro. Kiam li sciis, ke la akvo jam varmiĝis, li iris al la lito, sur kiu kuŝis la monaĥo, kaj tenis la litrandon.
Ĝuste tiam monaĥoj diris al la Budho: “Bonvolu lasi ĝin, Sinjoro. Ni elportos lin por vi.” Dirinte, ili portis la liton kaj Tison en la ĉambron kun fajro. La Budho ordonis, ke la monaĥoj demetu la supran vestaĵon de Tiso, lavu ĝin en varma akvo kaj metu ĝin en la suno por sekiĝi. Poste li iris al la lito, staris ĉe Tiso, malsekigis lian korpon per varma akvo kaj banis lin.
La supra vestaĵo de Tiso sekiĝis post lia baniĝo. La Budho ordonis vesti lin per la supra vestaĵo, lavi lian malsupran vestaĵon en varma akvo kaj meti ĝin en la suno por sekiĝi. Post kiam Tiso surhavis sian malsupran vestaĵon, li kuŝis sur la lito kun korpo refreŝiĝinta kaj menso kvieta. La Budho staris ĉe lia kapkuseno kaj diris al li: “Monaĥo, via konscio forlasos vin, kaj via korpo fariĝos senutila kiel ligno kuŝanta sur la tero.” Je la fino de la budha instruo, monaĥo Tiso atingis arahantecon kune kun analitika rigardo kaj baldaŭ forpasis.
Lia senkonscia korpo restis sur la tero kiel putrinta senutila ligno.
==
Nun estas la programero “budhisma scio”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos demandojn kaj respondojn el lasta parto de la unua ĉapitro. La unua ĉapitro temas pri la Budho kaj origino de Budhismo. En la sekva elsendo ni ekaŭskultos la enhavon de la dua ĉapitro, kiu temas pri budhisma principo. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
41. D: Kvankam la Budho kompatis la malfortunan kaj suferantan popolon, tamen li neniam admonis ilin ribeli kontraŭ siaj regantoj, ĉu vere?
R: Vere. La Budho neniam instruis popolon kion fari kontraŭ siaj regantoj. Li ĉefe instigis ilian toleremon en la reala vivo kaj instruis al ili kiel forigi sian internan maltrankvilecon kaj atingi liberecon. Li ankaŭ diris al ili, ke la klopodo ĉesigi malbonon kaj fari bonon en la nuna mondo povas konduki al ili feliĉon kiel efekton en la estonta vivo. Aliflanke, lia penso ludis pozitivan rolon en la tiama socio, ĉar li oponis la teorion de bramana teokratio, deklaris la egalan pozicion de ĉiuj homoj kaj malkovris la veron de efemereco de ĉiuj estaĵoj (anicca).
42. D: Kio estis la stato de ideologia sfero en Hindio de tiu tempo?
R: Simile al la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno, kaj Militantaj Regnoj en la ĉina historio, en Hindio ankaŭ estis periodo kun prospereco de “cent skoloj kaj pensoj”. Oni ĝenerale diras, ke tie ekzistis du ĉefaj ideologiaj tendencoj. Unu el li estis la skolo de ortodokse bramana penso, kaj la alia, diversaj skoloj de hereza kontraŭbramana penso. Budhismo apartenis al la lasta tendenco.
43: D: Kio estas la fundamentaj ideoj de Bramanismo?
R: Bramanismo estas politeismo kun monoteista enhavo. Ĝi adoras diversajn diojn de naturo, prezentas oferaĵojn kaj preĝojn por benoj kaj detenado de fatalaĵoj, sed kredas, ke la Bramo estas la supera estaĵo, kiu kreis la tutan universon. La Bramo naskis bramanojn el sia buŝo, Kŝatriojn el sia ŝultro, Vaiŝjojn el sia ventro kaj Ŝudrojn el siaj piedoj. Do la noblaj aŭ humilaj sociaj pozicioj de la kvar kastoj estis deciditaj laŭ tio. La popolo sintenas fidela al la volo de la Bramo kaj kredas je la sutro de Vedo. Ordinara popolo devas servi al la bramanoj, kaj rigore obeas la kastan sistemon. Kun la disvolviĝo de Bramanaj doktrinoj, en unu flanko, oni rigardas la Bramon kiel la esencon de universo aŭ la plej altan principon de la universa origino en la abstrakta senco. En la alia flanko, laŭ la individua vidpunkto oni prenas la Atmanon kiel la reganton aŭ esencon de la individuo, homaj korpo kaj agoj. Tiel, ankaŭ el la Atmano estiĝis la fenomeno de la ekstera mondo. El tio venis la sugesto, ke la Bramo kaj Atmano devas esti unu kaj sama anstataŭ du. Do oni devas strebi por atingi la staton de harmonio inter la Atmano kaj Bramo per sinkulturado. En tiu ĉi maniero, ili povos eviti la suferadon de samsaro kaj atingi la plej altan liberiĝon.
44: D: Kiom da kontraŭ-bramanaj skoloj troviĝis en tiu tempo?
R: Budhismaj verkoj menciis 96 kontraŭ-bramanajn skolojn, ses el kiuj estis eksterordinaraj, kaj iliaj kreintoj estis menciitaj en la verkoj kiel Ses Instruistoj. Unu el la ses instruistoj estis Nigato Nataputo, la fondinto de Ĝaino. La aliaj kvin estis Purano Kasapo, Mikali Gosalo, Aĝito Kesakambalo, Pakudo Kaĉajano kaj Sanĝajo Belatiputo. El tiuj skoloj nur Ĝaino ankoraŭ ekzistas kaj havas siajn verkojn, kiujn oni povas pristudi. La aliaj ne havis siajn proprajn notojn, sed oni povas trovi fragmentojn pri ili en la libroj de rivalaj skoloj, kiuj provokis iliajn doktrinojn. Iuj el ili estis suspektemuloj neintaj la rilaton de kaŭzo kaj efekto; iuj subtenis la voluptajn dezirojn dum iuj instigis asketajn praktikadojn. Kaj la aliaj estis materialistoj, kiuj kredis, ke vivestaĵoj konsistas el la kvar elementoj, kiuj estas tero, akvo, fajro kaj aero, kaj disiĝas aŭ pereiĝas post la morto kun neniu estonta vivo.
45: D: Kio estis la rilato inter Budhismo kaj aliaj religiaj skoloj aŭ sektoj?
R: Budhismo ne nur neis la bramanajn doktrinojn, sed ankaŭ oponis kontraŭ tiuj de diversaj kontraŭ-bramanaj skoloj. Sed Budhismo, Bramanismo kaj aliaj religioj havis iom da komunaj ideologiaj devenoj. Kvankam Budhismo adoptis iujn ideojn de la aliaj skoloj, tamen ĝi prezentis novajn interpretojn laŭ siaj propraj teorioj de Dependa Origino (Paticcasamuppada) kaj Karmo. Ekzemple la teorio de “kaŭzo kaj efekto de tri tempperiodoj” (Hetu-phala of tajo addha) instruas, ke la agoj en la pasinta vivo kondukis al la nuna efekto, kaj la agoj en la nuna vivo produktos efekton en la futura vivo kaj la teorio de “vivcirkloj en la ses statoj” instruas, ke sur la bazo de ies propraj bonaj aŭ malbonaj kondutoj tiu povos renaskiĝi en la ĉielo kiel dio, sur la tero kiel homo, fariĝi aŝuro, kiu estas batalema dioeca vivestaĵo, kiel besto aŭ demono aŭ naskiĝi en la infero. Ĉiuj vivestaĵoj naskiĝas supren aŭ malsupren kiel turniĝanta rado, tra la ses statoj (gatis) de ĉielo (devapgati), homa mondo (manussa-gati), asura regno (asuratta), infero (naraka-gati); demona stato (peta-gati) kaj besta mondo (tiraĉana-yonika), en senfine ripetantaj cirkloj de renaskiĝo aŭ reenkarniĝo (samsara). Krom la instruado pri la teorio de miksa konsisto el la kvar elementoj (cattari mahabhuta), kiuj estas tero, akvo, fajro kaj aero, Budhismo ankaŭ akceptis iom da tradiciaj konceptoj pri astronomio kaj geografio.
Budhismo ne neis la ekzistecon de dioj de Bramanismo, tamen malaltigis ilian pozicion al tiuj de vivestaĵoj kaj kredis, ke ankaŭ ili ne povas liberiĝi la suferoj de samsaro. Budhismo opinias, ke la Bramo estas dio en ĉielo (Deva-gati), kaj povas fali en inferon. Ni povos reveni al tiuj demandoj poste.
==
Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al nia programero “Valora homa vivo”. En la monto nenio estas pli valora ol nia homa vivo. Ĉiuj deziras havi feliĉan vivon, sed nur malmultaj homoj scias kiel krei sian feliĉon. Multaj homoj ĉiam klopodas sin feliĉigi per diversaj metodoj malgraŭ la malutilo al la aliaj, kaj fine ili rikoltas fatalaĵon anstataŭ feliĉon. Ĉifoje ni aŭskultos malfeliĉan rakonton pri iu knabino. Ni dankas fraŭlinon Arris pro la tradukado. La titolo de la rakonto estas “Reciproka venĝo”. Ni esperas, ke vi pripensos poste, kiel ni gajnu feliĉan kaj longan vivon per nia klopodo. Se vi certas pri la ĝusta respondo, tuj agu por havi pli da feliĉo en via homa vivo. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
Reciproka Venĝado
Paro da maljunaj geedzoj amegis sian solfilinon ekde ŝia naskiĝo. La knabino estis aminda kaj inteligenta, kaj la tuta familio vivis tre feliĉe kaj kviete.
Kiam la filino estis 17-jara, iufoje ŝi malvarmumiĝis neatendite. Ekde sia infaneco, la filino ĉiam nature resaniĝis sen medicinaĵoj post la malvarmumiĝo, do la gepatroj kutime ne tre zorgis pri tio. Tial ĉifoje dum malsaniĝo de la filino, ili ankaŭ ne faris specialan zorgon al ŝi.
Sed ĉifoje, anstataŭ resaniĝi, la filino malsaniĝis des pli grave. La geedzoj devis peti kuraciston por resanigi ŝin. La filino prenis multe da medikamentoj, sed la malsano pli graviĝis tagon post tago. Fine ŝi nur vivis kun maldika haŭto sur la ostaro, kaj eĉ ne havis forton malfermi la okulojn.
La koroj de la maljunaj geedzoj ege brulis pro maltrankvilo. Pri la malsano de la filino la maljunaj geedzoj povis fari nenion alian ol suspiradon kaj ploradon. Je la alveno de aŭtuno ili timis, ke la vivo de la filino ankaŭ forvelkos kiel la flaviĝantaj folioj.
Ĝuste dum la tuta familio dronis en trista atmosfero, de malproksima loko venis sorĉisto, kiu asertis, ke li kapablas solvi malfacilaĵojn kaj fatalaĵojn per sorĉarto.
“Vanas diversaj klopodoj de kuracisto, kaj ni alvenigu la sorĉiston por ke li trovu fortunon al la sorto de la filino!” Do la geedzoj alvenigis la sorĉiston kaj petis lin savi la filinon.
Post regalo de la geedzoj, la sorĉisto postulis, ke ili gvidu lin antaŭ la liton de la filino. La sorĉisto silente meditis momenton kun fermitaj okuloj ĉe la lito. Ĵus kiam la geedzoj volis levi la kurtenon de la filino, la sorĉisto haltigis ilin levinte sian manon: “Ne faru tion. Via filino jam alkroĉiĝis de demono, kaj nun ŝi ne plu povos daŭrigi sian vivon!”
“Mia dio! Bonvole savu ŝin!” aŭdinte tion, la geedzoj eksuferis de la forta batego. Ili refoje petegis la sorĉiston por savi la kompatindan filinon.
La sorĉisto diris: “Do mi konsiliĝu kun la demono.” li denove fermis siajn okulojn recitante mantron dum momento. Baldaŭ li revidis la demonon alkroĉintan al la filino.
“Ĉi tiu junulino havas nek malamon nek rankoron kontraŭ vi, kial vi ne forlasas ŝin?” la sorĉisto demandis.
“Nek malamon nek rankoron?”la demono kolere respondis: “Hm! Ĉi tiu junulino ofte detruis miajn vivojn antaŭe dum 500 jaroj, kaj mi ankaŭ ofte detruis ŝiajn vivojn antaŭe 500 jarojn. Ni ambaŭ ĉiam venĝadis unu kontraŭ la alia, kaj ĝis nun, la konflikto inter ni ankoraŭ ne kvitiĝis. Do ĉifoje mi refoje venis por detrui ŝian vivon!”
La sorĉisto kapskuis kaj suspiris: “Kiam finiĝos via reciproka venĝado? Vi senĉese kontraŭvenĝadas kaj detruadas la vivon unu al la alia.. ĉu vi ne sentas vin lacaj?”
La demono diris: “Ankaŭ mi volas fini ĉi tiun abomenindan konflikton, sed tio ne dependas nur de mi. Se ŝi povas garantii, ke ekde nun ŝi ne plu malamos kaj sin venĝos kontraŭ mi, ekde hodiaŭ mi ne plu mortigos ŝin. Bonvolu transdoni al ŝi miajn vortojn.
La sorĉisto transdiris la vortojn al la mortanta junulino. Ŝi anĥelis dum iom da tempo, kaj malforte diris al la sorĉisto: “Mi promesas, ke ekde nun mi ne plu malamos tiun.”
“Ŝi ne plu sin venĝos kontraŭ vi! Bonvolu lasi ŝin vivi!” la sorĉisto petis al la demono.
La demono ne sufiĉe konvinkiĝis de tio. Poste, ĝi perceptis la penson de la junulino, kaj trovis, ke ŝi ankoraŭ havis rankoron pro sia turmentiĝo.
“Nu! Ŝi promesis ne plu malami min nur pro tio, ke ŝi timas perdi sian vivon. Ŝi nur mensogis! Mi jam donis al ŝi ŝancon, sed ŝajne vane. En tiu situacio estas ŝi, kiu ne volas kvitigi la nian konflikton.” Tial, la demono senhezite detruis la vivon de la junulino kaj ne plu aperis.
==
La tempo pasas tre rapide kaj jam venis la fino de tiu ĉi elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj geamikoj!