Yuan Liuzhuang (Jŭan Liŭĝŭan) estis sperta sorto-divenisto. Li kapablis aŭguri la sorton de homoj laŭ linioj sur la manplatoj kaj formo de la nazo. Iam supera oficisto portis sian fileton al Yuan por informiĝi pri lia futuro. Yuan sciis senprokraste, ke la malgranda knabo mortos post kelkaj jaroj. Li diris tion al la oficisto.
La oficisto estis malĝojega. Survoje al la hejmo li renkontis bonzon. La bonzo demandis: “Pro kio vi aspektas tiel malĝoja?” La oficisto respondis, ke li havas malbonan informon pri sia filo. La bonzo pririgardis la knabeton kaj esploris lian sorton. Li proponis al la oficisto: “Nur per merito vi povas savi vian filon. Sed ne estas ĉiam bona ŝanco por tio. Se vi volas akumuli meritojn, la plej bona metodo estas liberigi bestojn. Per tio vi povas savi vian filon.”
La oficisto faris ĵuron senprokraste, ke li laŭeble liberigos bestojn el danĝero kaj ne plu mortigos ilin. Li laboris diligente dum pluraj jaroj, sed kiam li renkontis la bonzon, la bonzo diris: “Ne sufiĉas. Vi ankoraŭ ne akumulis sufiĉajn meritojn por savi vian filon.”
La patro laboris des pli diligente por savi pli da bestoj laŭeble. Kiam ajn estis bonŝanco por favori aliajn, ĉu homojn ĉu bestojn, li ĉiam estis la unua por donaci monon kaj tempon. Tiel li savis sennombrajn vivestaĵojn. Atinginte la aĝon destinitan al morto, lia filo vivis plu kaj elkreskis sane.
Poste, Yuan Liuzhuang informiĝis pri tio. Ekde tiam, kiam ajn li vidis homon kun malbona sorto, li ĉiam instigis tiun fari bonajn aferojn kaj savi vivestaĵojn. Tiel, multaj homoj destinitaj al morto en mizero, ĝuis longan vivon, kaj tiuj destinitaj al malriĉo, fariĝis riĉuloj.
• merkredo, Aprilo 28th, 2010
kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la
RSS 2.0 feed.
Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply