43 2013-10-27
Sendlisto
Budhisma scio
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
Budhisma muziko
Mia bondeziro al vi
Budhismaj rakontoj
69. Buĉista Dio
70. Buĉisto Stufita
71. Savi Bubalon
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 43-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn “Budhisma scio”, “Budhisma muziko” kaj “Budhismaj rakontoj”. Unue bonvolu aŭskulti unuan programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos lastajn du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni ĝuos budhisman kanton “Bondeziro al vi”. La lasta programero estas elsendo de budhismaj rakontoj, en kiu ni aŭskultos rakontojn voĉlegitajn de Zhao Jianping.
Ni aŭskultos rakontojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
2-31. La lastaj vortoj de la Budho
Post la parolado al Subada, la Budho denove diris al Ananda: “Ananda, eble iuj el vi diros, ‘Neniun instruiston ni havos sen Budho, la supera instruisto.’ Ne, Ananda, ne tiel pensu. Kia ajn doktrino kaj disciplino instruita kaj konigita de mi estos via instruisto post mia forpaso.”
Poste, la Budho diris al aliaj monaĥoj: “Se iu el vi havas dubojn pri la budho, darmo aŭ samgo, demandu min en la nuna tempo, por ke vi ne bedaŭru poste pro tio, ke vi ne demandis min dum mi ankoraŭ vivis kun vi.”
Sed la monaĥoj nenion diris. Neniu havis demandojn kaj ili ĉiuj sin tenis silentaj. La Budho tiel diris al la monaĥoj trifoje, sed ricevis neniun respondon.
La Budho diris: “Eble vi nenion demandis al mi pro via respekto al la instruisto. Do unu el vi diru tion al alia.” La disĉiploj ankoraŭ silentis.
Tiam Ananda diris al la Budho: “Bonege, mirinde, Sinjoro! Mi kredas, ke ĉiuj monaĥoj ĉitie havas neniom da dubo kaj demando pri la budho, darmo kaj samgo, aŭ pri la vojo kaj metodo de trejnado kaj konduto.”
“Por vi, Ananda,” diris la Budho, “tio eble estas la afero de fido kaj kredo. Sed, Ananda, mi scias bone, ke neniu monaĥo veninta ĉitien havas dubon aŭ demandon pri tiuj aferoj. La plej postiĝinta el ĉiuj 500 monaĥoj ĉitie estas sotapana, anstataŭ viktimo falonta al malsuperaj statoj de ekzisteco, kaj ili ĉiuj certas pri sia destino al la iluminiĝo.”
Poste, la Budho ekparolis al ĉiuj monaĥoj refoje, kaj faris la lastan instruon:
“Atentu, monaĥoj. Jen mia lasta instruo al vi. Ĉiuj komponaĵoj en la mondo estas ŝanĝiĝemaj. Ili ne daŭras longe. Pene laboru por atingi vian propran liberiĝon.”
Poste, la Budho enmeditiĝis pli kaj pli profunden de nivelo al alia. Sekve li elmeditiĝis lastafoje kaj forpasis en nirvanon, lasante nenion kaŭzi lian renaskiĝon en tiu ĉi aŭ aliaj vivoj.
La forpaso aŭ fina nirvano de la Budho okazis en la jaro 543 a.K, en la plenluna tago de majo, la fama Vesako laŭ hinda kalendaro.
==
2-32. La unua konsiliĝo pri budhaj instruoj
Post la forpaso de la Budho konsiliĝo okazis por konservi liajn instruojn.
Kompreneble, la forpaso de la Budho estis granda perdo al multaj sekvantoj, precipe tiuj kun atingoj, do multaj disĉiploj dronis en profunda malĝojo. Sed iu, kiu monaĥiĝis en maljuneco, ege ĝojis pro la forpaso de la Budho.
“Ne malĝoju, fratoj,” li diris, “Ne ploru. Ni liberiĝis de la granda asketo. Li senĉese nervozigis nin, dirante, ‘Tio estas taŭga kaj tio estas ne taŭga.’ Nun ni estas tute liberaj por agi laŭ nia plaĉo.” La neatenditaj vortoj de la maljuna monaĥo hazarde kaŭzis al Maha Kasapa, la tria ĉefa disĉiplo de la Budho, kunvenigi la ĉefajn arahantojn por konservi kaj protekti la budhajn instruojn. La aliaj prestiĝaj monaĥoj konsultiĝis pri tio, kaj ĉiuj subtenis la proponon.
Kiam Reĝo Aĝatasatu informiĝis pri la decido de la monaĥa komunumo, li faris ĉiujn necesajn aranĝojn, por ke la monaĥoj konvenu ĉe la enirejo de Satapani Kaverno en Raĝagaha.
Oni pretigis kvin cent sidejojn en la granda halo, sed nur 499 famaj arahantoj kolektiĝis por la konsiliĝo. La malplena sidejo konserviĝis por Ananda, kiu estis nur sotapana en tiu tempo.
Baldaŭ estis nur unu tago antaŭ la komenco de la konsiliĝo. Ananda pensis: “La konsiliĝo okazos morgaŭ. Estas ne dece por mi partopreni nur kiel lernanto anstataŭ arahanto. Mi devas labori pene por purigi mian menson en la resta mallonga tempo.”
Por purigi sian menson, li elspezis multe da tempo en la nokto praktikante korpan kontempladon, unu el la meditaj ekzercoj instruitaj de la Budho. Kiam estis preskaŭ tagiĝo, li decidis: “Mi kuŝiĝos momenton,” sed dume, li ankorŭ tenis sian atenton sur la korpo. Apenaŭ lia kapo ektuŝis la kapkusenon post kiam liaj piedoj forlasis la teron, ĉiuj liaj restaj malpuraĵoj malaperis el lia menso. Li arahantiĝis kaj partoprenis en la konsiliĝo kiel arahanto.
La kunsido komenciĝis post tri monatoj de la forpaso de la Budho. Oni rigardis tion kiel la unuan budhisman konsiliĝon.
Maha Kasapa prezidis la unuan konsiliĝon. Oni elektis Upali por respondi demandojn pri Vinajo, la disciplina regularo por monaĥoj kaj monaĥinoj. Anando, kiu havis eksterordinarajn memorkapablon kaj honoron aŭdi ĉiujn predikojn de la Budho, elektiĝis por reciti ĉiujn predikojn de la Budho kaj respondis demandojn pri la budhaj instruoj. Dum la unua budhisma konsiliĝo oni kolektis kaj kunigis budhajn instruojn kiel Palian tripitakon, kiu pasas de unu al alia generacio de gemonaĥoj. En la antaŭa periodo de budhismo troviĝis neniu skriba noto de budhaj instruoj. La monaĥoj kaj monaĥinoj parkeris ĉiujn instruojn kaj transdonis ilin al la sekva generacio en la sama maniero. Jen la buŝa tradicio. En 82 p.K. konsiliĝo de arahantoj okazis en Srilanko dum la regperiodo de pia sinhala reĝo Vata Gamani Ahaja, kaj tie oni unuafoje skribis la instruojn de la Budho en Ola-folioj.
==
Budhisma muziko
Venas nia programero de budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuos budhisman kanton “Mi elkore bondeziras al vi”. Jen estas la teksto de la kanto:
Al ĉiuj mi bondeziras pacon kaj ĝojon;
Mi ĉiam bondeziras sukceson kaj feliĉon;
Neniam mi forgesas la bondeziron;
Ke vi estu sukcesaj kaj feliĉaj;
Mi ĉiam bondeziras en mia menso;
Mi ĉiam bondeziras en mia buŝo;
ke ĉiuj estu pacaj kaj ĝojaj,
ke la mondo estu paca kaj feliĉa;
Al ĉiuj mi bondeziras pacon kaj ĝojon;
Mi ĉiam bondeziras sukceson kaj feliĉon;
Ke ĉiuj estu pacaj kaj ĝojaj;
ke la mondo estu paca kaj feliĉa.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Venas al ni programero de Budhismaj rakontoj. En la programero ni aŭskultos rakontojn el la traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia pro la voĉlegado.
==
69. Buĉista Dio
Kun fortaj bronzkoloraj brakoj, densaj vangoharoj kaj paro da brilaj okuloj, Gu famis vaste kaj malproksime kiel la reĝo de bovaj buĉistoj. Oni preferus renkonti tigron ol vidi lin. Oni nomis lin “Buĉista Dio”.
Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel la patro. La najbaroj kutime evitis ilin timeme. Krome, ilia patrino, Sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri uzado de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel la edzo.
La timiga familio loĝis en granda ligna domo kun malmultaj mebloj. La gepatroj dormis sur la bronza lito, dum la filoj kuŝis sur la planko. Ili metis stumpon de trunko en la domo kiel haktabulon por buĉi bovojn. La ununuraj ornamaĵoj en la ĉambro estis strioj de viando pendantaj sur la hokoj en la fenestroj. Ĉiuj bovaj kruroj, kapoj, vostoj kaj aliaj partoj pendis sur la hokoj.
La tuta familio mortigis multajn bovojn. Iutage, Buĉista Dio plendis, ke liaj okuloj doloras al li. Li vizitis ĉiujn kuracistojn, kiujn li povis trovi, sed neniu el ili kapablis kuraci lin. Post kelkaj tagoj li tute perdis la vidpovon.
Iom poste Sinjorino Gu eksuferis de stranga malsano. La karno de ŝia tuta korpo putriĝis kaj disfendiĝis. Tio tiom doloris ŝin, ke ŝi eĉ ne toleris surporti vestojn. Eĉ tuŝo de kotona tuko dolorigis ŝin kvazaŭ oni distranĉus ŝin per tranĉiloj.
Iunokte, prizorgante ŝin, servistino aŭdis ŝian murmuron: “Jen prijuĝejo de la infero. Ili instruas al mi, kiel suferas la bovoj kiam oni senfeligas ilin.”
“Mi neniam sciis, ke iliaj animoj ankoraŭ suferas doloron pro la tranĉiloj kaj brulanta fajro eĉ post ilia morto. Vere dolore! Ho, dolore! dolorege! Kiel mi dezirus ĉesigi tion!”
La servistino estis timigita, sed ŝi povis fari nenion por ĉesigi la torturadon kreitan de Sinjorino Gu al si mem pro sia torturado al la bestoj dum tiel longaj jaroj.
Bovoj ĉiam favoras al homoj. En la antikvo, ili tiris ĉarojn por niaj prapatroj, kaj eĉ nun ili plugas kampojn en multaj partoj de la mondo. Ĉu ne estas peke buĉi tiel helpemajn bestojn?
==
70. Buĉisto Stufita
“Iru, ĉu vi volu aŭ ne!” Feroca buĉisto tiregis ŝnuron per sia tuta forto. Maljuna bovo ligita per la ŝnuro sciis bone, kio okazos al ĝi. Ĝi mallevis la kapon kaj rifuzis sin movi.
“Rapidu! Ĉu ne?” La buĉisto elprenis vipon, blasfemis kaj freneze skurĝis la bovon. Ili luktis sur la strato: unu blasfemis, batis kaj tiris, dum la alia kontraŭstaris mute.
Kiam ili iris preter banko, la bovo subite genuiĝis per la antaŭaj kruroj antaŭ la pordo kaj komencis plori. Grandaj larmogutoj falis de ĝia vizaĝo. La bankestro eliris kaj vidis la malfeliĉan bovon.
“Buĉisto, kiom estas la prezo por tiu ĉi bovo?” li demandis.
“Ok mil monerojn, alie mi ne vendos ĝin!”
“Mi donu al vi dek mil kontraŭ la bovo. Ĉu vi konsentas?” La bankestro estis emociita de la bovaj larmoj, kaj decidis savi ĝin .
Sed la buĉisto rikanis kaj respondis: “Tiu ĉi bovaĉo donis al mi grandan malagrablaĵon! Mi jam suferis sufiĉe. Mi dehakos ĝian kapon kaj mortigos ĝin. Jen kion mi faros! Mi ne vendos ĝin al vi, kaj ankaŭ vi ne plu cerbumu por plialtigi la prezon!”
Ŝajne, la maljuna bovo komprenis liajn vortojn. Audinte tion, ĝi suspiris, stariĝis kaj sekvis la buĉiston obeeme.
La buĉisto furioziĝis de la bovo, kiu eĉ provis peti sian vivon. Anstataŭ al bazaro, li tiris ĝin hejmen kaj dispecigis ĝin. Li ĵetis la viandon en sian plej grandan kaldronon por kuiri.
Jam estis malfrue, li do enlitiĝis, lasante fajron bruladi sub la kaldrono tutan nokton, por ke la viando estu bone kuirita kaj fariĝu bongusta en la sekva mateno.
Li ellitiĝis frue en la sekva mateno. “Mi kontrolu la fajron, kaj vidu, kia estas la viando,” li diris al la edzino.
Pasis longa tempo, sed li ankoraŭ ne revenis. Lia edzino ellitiĝis por serĉi lin. En la kuirejo ŝi vidis, ke la fajro estas ankoraŭ brulanta sub la kaldrono — sed oni ne scias, kiel ŝia edzo falis en la kaldronon kaj estas kuirata kune kun la bovaĵo.
==
71. Savi Bubalon
Chen Xingyuan (Ĉen Ŝjin’jŭan) rakontis la suban historion al ni.
Iam estis grupo da malfeliĉuloj. Iuj el ili pasis la kortegajn ekzamenojn kaj fariĝis oficistoj, tamen ili malpromociiĝis de siaj postenoj pro diversaj kaŭzoj. Aliaj neniam sukcesis en la ekzamenoj. Ili ĉiuj estis deprimitaj kaj decidis vojaĝi al iu fama templo por sin distri.
Kiam ili atingis la templon, Chen Xingyuan hazarde eliris por ĝui freŝan aeron. Li vidis hazarde, ke kamparano skurĝas bubalon, sed malgraŭ la skurĝado ĝi rifuzas sin movi. Kiam la bubalo vidis lin, ĝi ekploris. Tiam li konsciis, ke ĝi ploras pro tio, ke oni pelas ĝin al morto. Nature, neniu el la vivestaĵoj volontas morti. Li forgesis sian propran malĝojon kaj ekkompatis la suferantan bruton. Li demandis la kamparanon: “Kiom vi postulas por la bubalo?”
“Kvindek rulojn da silko.”
Li tuj iris en la templon kaj diris al la aliaj: “Ni jam pretigis monon por nia sekva vojaĝo, sed kial ni ne elspezu tion por pli bona afero?”
“Kion vi opinias?”
“Ni aĉetu la misfortunan bubalon, kaj lasu ĝin vivi sekure ĝis la fino.”
“Sed ni jam decidis elspezi la monon por alia pikniko dum la flora sezono. Ĉu vi forgesis tion?”
“Ne, mi memoras bone. Sed la pikniko daŭros nur plurajn horojn, kaj poste ĉio forpasos senspure. Ni povas uzi la saman sumon savi vivon. Pripensu, kiu estas la plej bona maniero por elspezi la monon laŭ via opinio?”
Liaj amikoj ekpripensis tion. Li urĝis ilin: “Rapidu, ni unue uzu la monon por la bubalo, kaj kiam pompos la floroj, mi pagos nian piknikon. Bone?”
“Certe?”
“Certe!”
Vidinte, ke li jam faris decidon, ili kolektis monon kaj donis al la kamparano por la bubalo. Poste, ili kondukis la bruton en la templon kaj aranĝis, ke oni lasu ĝin vivi tie ĝis la natura fino.
Kiam floroj ekpompis, Chen Xingyuan estis ankoraŭ malriĉa, sed li ne forgesis sian promeson. Li lombardis sian plej bonan veston kaj pagis por la pikniko.
Sed li ne plu povris poste. En la sekva jaro li tre sukcesis en la kortega ekzameno kaj fariĝis oficisto.
Nelonge poste, li promociiĝis al tre alta posteno en la kortego, kaj ĝuis honoron, potencon kaj fortunon. Li certigis al si mem, ke li ĝuas tian bonan fortunon nur pro savo al kompatinda bubalo.
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. En nia sekva elsendo ni regalos vin per programeroj novaj kaj interesaj. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!