Verkinto:
• vendredo, Septembro 13th, 2013

Elsendlisto
  Budhisma scio
2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho
2-20. La kverelado ĉe Kosambi
Ĉapitro 8. Vegetarismo
Budhisma muziko
Budhisma muziko ludita per Ĝengo
Budhismaj rakontoj
56. Sovaĝaj Anseroj
57. Perlo Donacita de Serpento
58. Servistino Savita de Testudo
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 37-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Unue bonvolu aŭskulti la programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos ĉapitron 8 el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
2-19. Ĝivaka, kuracisto de la Budho
Ĝivaka estis la plej eminenta kuracisto en Hindio dum la vivperiodo de la Budho. Lia patrino estis altklasa amoristino. Ŝi metis lin en lignan skatolon kaj forĵetis lin sur rubaĵon ĉe la vojo tuj post lia naskiĝo.
En la sama mateno kiam bebo Ĝivaka forĵetiĝis, Reĝido Abaja, filo de Reĝo Bimbisara, hazarde preterpasis la rubujon sur la vojo al la palaco. Kiam la reĝido trovis la bebon ankoraŭ vivanta, li ekkompatis ĝin kaj tuj ordonis, ke oni vartu ĝin kiel lian adoptan filon.
Kiam Ĝivaka plenkreskis, li lernis medicinon de fama instruisto dum sep jaroj. Post nelonge, li famiĝis pro sia eksterordinara lerteco kiel kuracisto kaj kirurgo. Oni invitis lin kuraci reĝojn kaj reĝidojn inkluzive Reĝon Bimbisara. Sed el ĉiuj liaj prizorgataj eminentuloj, Ĝivaka prizorgis la Budhon kun granda plezuro, kaj vizitis lin trifoje ĉiutage.
Ĝivaka helpis al la Budho en multaj manieroj. Post kiam Devadato ĵetis ŝtonon kaj ĝia peceto vundis la Budhon je la piedo, Ĝivaka kuracis la vundon.
Konsciante pri la avantaĝo havi monaĥejon ĉe sia domo, Ĝivaka konstruigis monaĥejon en sia mangarba ĝardeno. Li invitis la Budhon kaj liajn disĉiplojn al la monaĥejo, oferis almozon kaj donacis la monaĥejon al la Budho kaj monaĥoj. Post la malferma ceremonio de la monaĥejo, Ĝivaka atingis sotapanon, la unuan ŝtupon de sankteco.
Poste, kiam Reĝo Aĝatasatu demandis, kien li iru peti religian helpon, Ĝivaka gvidis lin al la Budho. Kvankam Reĝo Aĝatasatu mortigis sian patron laŭ la malica admono de Devadato, li fariĝis eminenta laika sekvanto de la Budho kaj subtenis la unuan konsiliĝon pri budhaj instruoj post la morto de la Budho.
==
 2-20. La kverelado ĉe Kosambi
En la naŭa jaro post sia iluminiĝo, la Budho vivis en Kosambi. Kiam li estis tie, okazis kverelado inter du grupoj de monaĥoj. Unu grupo konsistis el spertuloj pri disciplina kodo dum la alia el spertuloj pri la budhaj instruoj.
La Budho klopodis laŭ multaj metodoj por ĉesigi la kvereladon, sed post kiam ĉiuj liaj klopodoj malsukcesis, li forlasis ilin senvorte kun siaj bovlo kaj roboj, kaj retiriĝis al Pailejaka Arbaro finfine.
Dum la Budho loĝis en la arbaro, elefanto zorgis lian bezonon. Ĝi purigis liberan spacon en la arbaro, meze de kiu situis ŝtona kaverno. La elefanto alportis fruktojn kiel oferaĵojn al la Budho ĉiutage. Vidinte la agon de la elefanto, iutage ankaŭ simio alportis abelejon al la Budho kiel sian oferaĵon.
Trovinte, ke la Budho foriris sole al Pailejaka Arbaro pro la kverelado inter monaĥoj, loĝantoj de Kosambi ne plu donis almozon al la kverelantoj. La informo pri tio atingis Anandan en Savati. En la fino de la pluva sezono Ananda speciale vizitis la Budhon kaj informis lin, ke lian instruon deziras homoj, precipe tiuj en Savati. Tiel la Budho revenis al Savati konvinkite kaj post iom da tempo, la kverelantaj monaĥoj venis peti pardonon de la Budho. Pro la kverelado en Kosambi, la Budho faris instruon, en kiu li diris:
“Oni devas esti kun saĝaj homoj, sed ne la malsaĝaj.
Estus pli bone vivi sole se ni ne povas trovi bonajn amikojn.
Ne kunestu kun malsaĝuloj.”
==
Nun ni jam aŭskultis la enhavon el la libro “La vivo de la Budho”. Sekve ni aŭskultos la okan ĉapitron de la libro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. En tiu ĉi Ĉapitro temas pri  Vegetarismo.
==
8. Vegetarismo
Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?
Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis al siaj disĉiploj esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj:
“Iun malpura faras krudeco, senkompatemo, kalumniemo, senkoreco, aroganteco, avideco kaj malutilo al la amikoj, sed ne manĝado de viando.
Iun malpura faras malmorala konduto, rifuzo de pago al ŝuldo, trompado en komercoj kaj disigo inter homoj, sed ne manĝado de viando.” Sn.246–7
Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan maksimon?
Respondo: Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed la fakto estas sama, kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon, por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi kaj por miloj da aliaj produktaĵoj. Estas tute ne eble vivi sen pera respondeco pri morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan maksimon, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo al vivestaĵoj.
Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.
Respondo: Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.
Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.
Respondo: Se estus vegetarano, kiu estas rigora, sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano, sed honesta, malavara, bonkora kaj zorgema al aliaj, kiu el ili estus pli bona budhano?
Demando: La persono, kiu estas honesta kaj bonkora.
Respondo: Pro kio?
Demando: Ĉar tia homo evidente havas bonan koron.
Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj strebas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesteco, krueleco kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, malgraŭ ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.
Demando: Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu pli bona estas la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?
Respondo: Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj sin deteni de trudo al krudeco de moderna industria farmado, li aŭ ŝi difinitive disvolvos siajn kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.
Demando: Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putriĝinta porko. Ĉu tio estas vera?
Respondo: Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la Budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto sukara signifas porkon, do ĝi koncernus al preparado de porkaĵo kvankam ĝi facile koncernas al speco de vagetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kiam ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo lasis homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jaraĝa kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La fakto estas, ke li mortis pro maljuneco.
==
Budhisma muziko
Nun venas tempo por programero budhisma muziko. En tiu ĉi programero ni ĝuos muzikon luditan per ĉina antikva muzikinstrumento Ĝengo.
==
==
Saluton, karaj amikoj. Ni venas al la programero budhismaj rakontoj. En ĉi tiu programero ni ĝuos tri rakontojn el la libro “Amo al la vivoj.” La libro estas esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
56. Sovaĝaj Anseroj
En 1613, generalo Qian (Ĉjan) de Zhenjiang (Ĝenĝjan) gvidis sian armeon reveni al la urbo per boatoj, kaj ili jam atingis la mezon de la Rivero Jangzio, la plej longa rivero en Ĉinio. La generalo absorbite legis libron en kajuto. Li kapjesis de tempo al tempo.
Sovaĝa ansero vekriis malĝoje super boato. Ĝi jam sekvis la boaton kvindek kilometrojn kaj ne volis forlasi, ĉar unu el la soldatoj kaptis kaj malliberigis ĝian kunulinon en la boato. Tiel, unu el la ansera paro malliberiĝis en la kaĝo dum la alia povis fari nenion krom sekvi kaj vekrii.
La senkora kaptinto de la ansero tute ne zorgis tion, malgraŭ ke pluraj bonkoraj soldatoj petegis lin forlasi la kompatindan birdon.
“Ne. Ĝi estos mia viandsupo post nia albordiĝo ĉi-vespere.”
Kiam la boatoj proksimiĝis al kajo, la sovaĝa ansero en la kaĝo rigardis supren kaj vokis plilaŭte. La birdo en la aero plonĝis kaj haltis ĉe la kaĝo de sia karulino. La sovaĝa ansero en la kaĝo etendis la kapon, kaj ambaŭ birdoj ĉirkaŭpremis la kolojn reciproke, kiel la geedzoj rekuniĝis post longa disiĝo.
“Ha, kiel amindaj ili estas!” diris maljuna soldato rigardante.
“Amindaj? Se ni ne tuj agus, ni perdus la manĝaĵon donacitan de la ĉielo,” dirante, malica soldato eltiris sian glavon kaj tuj dehakis la kapojn de ambaŭ birdoj.
Generalo Qian aŭdis bruon kaj eliris inspekti pri la okazaĵo, sed jam estis tro malfrue por li haltigi la mortigon. Li do eksplodis de kolero.
“Arestu la aĉulon! Kiu kaptis la anseron unue? Vi? Ankaŭ vi estu arestita!” tondris la generalo furioze, “Gardistoj! Mi ne toleras tiajn kruelaĵojn inter miaj soldatoj. Donu al tiuj sovaĝuloj po tridek batoj per bambua stango, ke ili memoru la lecionon!”
Tiel punate, la du soldatoj eksciis, ke neniu ŝatas suferi, sed kion ili faras, tion ili ricevas.
Nelonge poste, ambaŭ senkoraj soldatoj suferis de stranga malsano, kiun kuracistoj neniel kapablis kuraci. Ili mortis kaj enteriĝis antaŭ la migrado de sovaĝaj anseroj en la sekva jaro.
==
57. Perlo Donacita de Serpento
“Kio estas tio?” demandis gardostaranto.
“Serpento. Ni mortigu ĝin!” proponis lia kamarado. Ili elprenis lancojn por mortigi la serpenton malgrandan kaj koloran.
“Haltu!” aŭdiĝis ordono.
Ambaŭ soldatoj stuporiĝis kiam ili vidis, ke la ordonanto estas la duko de Sui-regno (Sŭi).
“Ĉu vi ne vidis, ke ĝi jam vundiĝis? Kompatinda etulo!”
Vere, ili vidis, ke la serpento havas vundon sur la kapo.
La duko zorgeme alprenis la serpenton per sia irbastono kaj portis ĝin al riverbordo. Li ordonis, ke la soldatoj lasu ĝin sola.
Momenton poste, la gardostaranto diris al la alia: “Jen, rigardu! La serpento revenas denove!”
“Jes ĝi eĉ portas ion en la buŝo.”
“Rigardu, ĉu vi povas vidi? Ĝi portas perlon!” Aliaj soldatoj alkuris, kiam ili aŭdis pri la serpento. La malgranda serpento rampis antaŭen. “Rigardu! Kien ĝi iras?” iu kriis. Ili cedis la vojon. La malgranda serpento rampis rekte en la tendon de la duko, kaj metis la perlon ĉe lia piedo.
“Dankon por via favoro,” diris la duko afable, “sed mi estas kortega oficisto. Mi neniam akceptas donacon, vi scias.” La serpento persistis, ĝis la duko alprenis la perlon kaj metis ĝin en sian poŝon.
La duko sonĝis tiunokte, ke li tretis serpenton senatente. Li estis tiel timigita, ke li vekiĝis kaj rigardis siajn piedojn por kontroli, ĉu li estas mordita… Estis nur sonĝo. Sed kio? Li trovis alian perlon ĉe sia piedo, kaj tio ne estis sonĝo.
Du belaj perloj! La duko estis bonkora kaj honesta. Li tute ne volis akcepti rekompencon de la serpento, sed li povis fari nenion alian ol ricevi la ambaŭ perlojn, kiujn al neniu li povis redoni. Li prenis la perlojn kiel memoraĵojn pri bonkoreco al ĉiuj vivestaĵoj.
La rakonto diskoniĝis vaste kaj malproksime. Multaj homoj konsciis, ke eĉ malgranda besto rampanta surtere domaĝas sian vivon. La rakonto eĉ pensigis la maliculojn, kaj ili tute ŝanĝis sian antaŭan konduton. Poste, pli kaj pli da homoj eklernis protekti vivestaĵojn kaj ĉesis mortigi aŭ turmenti ilin.
Por la duko de Sui-regno, tio estis rekompenco multe pli valora ol la perloj.
==
58. Servistino Savita de Testudo
“Ne forgesu lavi la testudon antaŭ la kuirado,” ordonis gesinjoroj Cheng (Ĉen) kiam ili pretis eliri. “Ĝi estas tiel granda, kaj vi devas kuiri atenteme. Faru tion bone!”
“Certe, mi scias,” respondis la servistino. Post la eliro de la geedzoj, la servistino iris al la kuirejo por rigardi la testudon, pripensante, kiel komenci la kuiradon. Sed kiam ŝi vidis la testudon sur la planko, ŝi ekkompatis ĝin. “Kompatinda testudo, ĉu vi ne preferas naĝi en rivero ol barakti en supo?”
Pro kio la servistino kompatis speciale tiun ĉi testudon? Ŝi jam kuiris multajn testudojn por gesinjoroj Cheng, ĉar ili preferis testudaĵon. Neniu sciis pri la kaŭzo. Ŝi portis ĝin eksteren por liberigi.
“Ne. Mi ne devas mortigi ĝin… Kiam gesinjoroj Cheng revenos por la testudaĵo, mi diru al ili: ‘Pardonu, mi jam liberigis ĝin.’ Eĉ se ili skurĝos min, tio ne pli suferigos min ol la testudon, kiam oni kuiras ĝin.” Tiel pensinte, ŝi firmvole liberigis la testudon.
Kiam gesinjoroj Cheng revenis por la frandaĵo kaj trovis la pladon sen testudaĵo, ili vere insultis kaj skurĝis la servistinon. Sed ŝi toleris tion silente. Ĉiuj preskaŭ forgesis la okazaĵon post tio.
Nelonge poste, en la regiono okazis subita epidemio. La servistino suferis de serioza malsano. Gesinjoroj Cheng petis kuraciston kuraci ŝin, sed la kuracisto proponis, ke ili senprokraste preparu ĉerkon, ĉar ŝi estis mortanta nekuraceble.
Tiunokte, la servistino sentis, ke el lageto rampas io malseka, glueca kaj koteca. Ĝi venis pli kaj pli proksimen al ŝi. Ĝi venis en ŝian ĉambron, kaj rampis al ŝia lito. Poste, ĝi grimpis sur ŝian liton. Sed ŝi sentis neniom da timo pri tio.
Poste, la malseka kaj koteca vivestaĵo grimpis sur ŝian korpon, kaj ŝi tuj sentis malvarmeton en la tuta korpo. Ŝi jam ne ĝuis tian komfortecon de multaj tagoj.
La sekvan matenon, sinjorino Cheng envenis kun ŝnureto en la mano. Ŝi volis mezuri la altecon de la servistino por aĉeti ĉerkon. Ŝi vidis eksteratende, ke la malsana servistino sidas sur la lito. La servistino estis plena de koto, sed aspektis multe pli bone. “Ĉu vi pliboniĝis?” mire demandis la sinjorino.
“Jes, Mastrino. Vere strange, mi sentas min multe pli bone hodiaŭ.”
“Sed pro kio vi estas tiel kotoplena?”
La servistino rakontis al ŝi pri la okazaĵo en la nokto. Sinjorino Cheng ege maltrankviliĝis, ĉar ŝi supozis, ke la servistino deliras. Ŝi decidis rigardi tion en la nokto.
Noktomeze, gesinjoroj Cheng vidis propraokule, ke la granda testudo liberigita de la servistino rampas en la ĉambron kaj ŝmiras koton sur la korpo de la servistino. Ili apenaŭ kredis siajn okulojn, sed post nelonge, la servistino resaniĝis kaj vigliĝis. Ŝi estis la ununura homo resaniĝinta el la serioza epidemio.
Ekde tiam, gesinjoroj Cheng ne plu manĝis testudojn.
==
Jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply