Verkinto:
• vendredo, Aŭgusto 23rd, 2013

Elsendlisto
Budhisma scio
2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
2-14. Pri doloro de amo
Ĉapitro-5-2. Renaskiĝo
Budhismaj rakontoj
49. Imuneco sen Vakcinado
50. Venĝo de Ranoj
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon ĉe nia elsendo. Hodiaŭ estas nia 34-a elsendo de Retradio BRE. En ĉi tiu elsendo ni aranĝos programerojn budhisma scio kaj budhismaj rakontoj. Unue bonvolu aŭskulti la programeron budhisma scio. En ĉi tiu programero ni aŭskultos du ĉapitrojn el la traduko “La vivo de la Budho”. Poste ni aŭskultos parton el la traduko “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”. Bonan aŭdeblecon al vi.
==
2-13. La tragedio de Reĝo Bimbisara
Reĝo Bimbisara havis filon Reĝido Aĝatasatu, kiu estis bona amiko de Devadato malamika al la Budho. Ili kune pasigis multe da tempo kaj post nelonge Devadato konvinkis la junan reĝidon mortigi sian patron.
En nokto silenta kaj malluma, Reĝido Aĝatasatu grimpis en la ĉambron de la reĝo kun tranĉilo ligita al sia kruro. Apenaŭ li grimpis al sia dormanta patro kiam la palaca gardisto kaptis lin, do la reĝo trovis lian planon. Reĝo Bimbisara pensis: “Mi jam restas reĝo dum tro longa tempo. Estas tempo por mi rezigni kaj transdoni la tronon al Aĝatasatu, por ke li regu la regnon en paco. Mi povos retiriĝi en religian vivon.” Reĝo Bimbisara indulgis Aĝatasatu pri lia malbona intenco kaj faris lin nova reĝo.
Tuj kiam Aĝatasatu sidis sur la trono, li surprizis ĉiujn, inkluzive de sia patro. Li sin ĵetis al sia patro tiel rapide kiel vipero kaptita je la vosto, kaj tenis lin en la plej malluma kaj malvarma subtera malliberejo de la palaco. “Neniu vizitu lin krom mia patrino,” ordonis Aĝatasatu, “kaj donu al li neniom da manĝaĵo, por ke li mortu de malsato.”
Sed Reĝo Bimbisara ne mortis laŭ la deziro de Aĝatasatu. Lia lojala edzino sekrete portis al li manĝaĵon kaŝitan en la vestaĵoj. Post kiam Aĝatasatu trovis kaj ĉesigis tion, ŝi portis manĝaĵon en sia hartubero. Aĝatasatu denove trovis tion. Fine la reĝino baniĝis, kaj ŝminkis sian korpon per miksaĵo de mielo, butero kaj sukero. La reĝo daŭrigis sian vivon forlekante la manĝaĵon de ŝia korpo. Fine Aĝatasatu trovis la agon de sia patrino kaj tute malpermesis ŝin viziti la patron. Do la reĝo havis nenion plu por daŭrigi la vivon kaj estis mortanta pro malsato.
Tagoj pasis, sed la reĝo ankoraŭ ne mortis. Aĝatasatu malpacienciĝis kaj kriis kolere tra la tuta palaco: “Alvenigu barbiron.”
Tuj post kiam la barbiro venis, la reĝo diris al li furioze: “Mi ordonas, ke vi iru al la ĉelo de Bimbisara, fendigu liajn plandojn per razilo, disŝiru la haŭton de liaj plandoj kaj metu salon kaj oleon sur la karnon. Poste piedirigu lin sur brulanta karbo ĝis lia morto.”
Kiam Reĝo Bimbisara vidis la palacan barbiron, liaj larmoj de ĝojo malsekigis liajn vangojn. Li pensis: “Mia filo finfine konsciiĝis pri sia malsaĝo. Nun li sendis barbiron ordigi miajn barbon kaj hararon por liberigi min el la malliberejo.” Sed anstataŭe, la barbiro plenumis la ordonon de la nova reĝo Aĝatasatu per helpo de du soldatoj, kaj la bonkora reĝo mortis en granda doloro.
Tiutage Aĝatasatu informiĝis, ke lia edzino naskis filon. La patriĝo ege ĝojigis lin kaj subita penso aperis en lia menso. Li hastis al sia patrino kaj demandis: “Diru al mi, Panjo, ĉu mia patro amis min kiel mi amas mian filon?”
Lia patrino sin turnis al li, fiksrigardis lin silente per siaj okuloj plenaj de malĝojo kaj murmuris nekredeme: “Kion vi diris, Aĝatasatu? Vi demandis, ĉu via patro amis vin?”
“Aĝatasatu, kiam vi estis en mia utero, mi volis trinki sangon el la mano de via patro. Kiam li aŭdis tion, li ĝojplene tranĉis sian manradikon, ke mi trinku lian sangon por vi. Kiam aŭguristo antaŭdiris, ke vi estos malamika al via patro, mi volis ĉesigi la gravedecon, sed li preventis min de tio. Mi provis mortigi vin dum mia nasko, sed li haltigis min eĉ kiam li bone sciis, ke iutage vi mortigos lin. Ĉu tio ne estas amo?”
“Ĉu vi ne vidas la cikatron sur via dikfingro? Ĝi estis furunko kiam vi estis juna. Pro doloro vi tiel ploregis, ke neniu povis endormigi vin. Kiam via patro aŭdis tion, li ĉesigis sian deĵoron kaj kuris al vi. Li ĝentile metis vin sur siajn femurojn kaj suĉis la furunkon ĝis ĝi eksplodis en lia buŝo. Mia filo, via patro englutis la sangan puson pro amo al vi. Kiel vi povus diri, ke li ne amis vin, Aĝatasatu? Diru al mi, Aĝatasatu, ĉu vi faros por via filo tion, kion via patro faris por vi? Vi jam mortigis vian patron, kiu vere amis vin.”
Kiam Aĝatasatu aŭdis tion, li eksplodis de plorego. Li tuj ordonis siajn gardistojn: “Kuru, kuru por liberigi mian patron antaŭ lia morto.” Sed neniu el ili sin movis. “Iru, mi ordonas vin! Liberigu mian patron antaŭ lia morto!” Aĝatasatu kriegis.
Tiam lia konsilanto alpaŝis kaj diris malrapide: “Granda reĝo, via patro jam mortis matene.” Aĝatasatu genuiĝis kaj ploregis ĝis ege tordiĝis lia korpo. Li diris foje refoje: “Indulgu min, Paĉjo. Bonvolu indulgi min.”
Aĝatasatu konsciis pri la amo de sia patro nur kiam li mem fariĝis patro. Reĝo Bimbisara naskiĝis kiel ĉielano en la Catumaharaĝika Ĉielo.
==
2-14. Pri doloro de amo
Reĝo Pasenadi estis reĝo de Kosalo, kiu situis norde de Magado regita de Reĝo Bimbisara. La ĉefurbo de la regno Kosalo nomiĝis Savati. Iu el la fratinoj de Reĝo Pasenadi estis la ĉefa reĝino de Reĝo Bimbisara, do li estis bofrato de Reĝo Bimbisara.
Reĝo Pasenadi fariĝis budha sekvanto en tre frua periodo de la Budho, kaj restis lojala subtenanto ekde tiam. Lia ĉefa reĝino estis Malika. Estante saĝa kaj pia, ŝi bone konis la Darmon kaj agis kiel lia religia gvidistino en kelkaj okazoj.
Kiam la reĝo unuafoje vidis la Budhon, li demandis: “Kiel Majstro Gotamo deklaras, ke li jam atingis la plenan iluminiĝon? Majstro Gomato estas juna ambaŭ je la aĝo kaj kiel monaĥo.”
La Budho respondis: “Granda Reĝo, estas kvar aferoj, kiujn oni ne rajtas subtaksi nek malestimi pro ilia juneco. Ili estas nobla militisto, serpento, fajro kaj bikŝuo. Koleriĝinta juna militisto povus kruele kaŭzi damaĝon al aliaj. Mordo de eĉ malgranda serpento mortigas homojn. Eta fajrero povus kaŭzi grandan incendion, kiu detruas konstruaĵojn kaj arbarojn. Eĉ juna monaĥo povus esti sanktulo.”
Aŭdinte tion, Reĝo Pasenadi komprenis, ke la Budho vere estas saĝa instruisto, kaj decidis fariĝi lia sekvanto.
Reĝo Pasenadi ŝatis viziti la Budhon por peti lian konsilon. Eĉ dum sia ofica deĵoro li trovis tempon por interparoli kun la Budho. Kiam li babilis kun la Budho iutage, li ricevis raporton, ke lia edzino Reĝino Malika naskis filinon. La reĝo malplezuriĝis pro la raporto ĉar li deziris filon.
Malsame de aliaj religiaj instruistoj, la Budho parolis pri boneco de la virinoj. Li diris: “Iuj virinoj estas pli bonaj ol viroj, Reĝo. Estas virinoj saĝaj kaj bonaj. Ili prenas sian bopatrinon kiel diinon, kaj sin tenas puraj en siaj parolo, penso kaj konduto. Iutage ili povus naski bravan filon, kiu regos la landon.”
Tiam la reĝo rememoris, ke li iam aŭdis de la Budho: “Malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon donas tiuj, kiujn ni amas.” La reĝo demandis Reĝinon Malika, ĉu ŝi konsentas kun la Budho. Ŝi diris, ke tio devas esti vero se la Budho tiel diris. Sed la reĝo ne kontentiĝis pri la respondo. “Kiel nia amato povas doni al ni malĝojon?” la reĝo volis scii.
Reĝino Malika proksimiĝis al bramano por peti la Budhon ekspliki tion. Aŭdinte multajn rakontojn de la Budho por ekspliki la problemon, la bramano rakontis ilin al la reĝino. Ŝi demandis al la reĝo: “Sinjoro, ĉu via filino Reĝidino Vaĝira plaĉas al vi laŭ via opinio?”
“Jes, Malika. Ŝi tre plaĉas al mi,” diris la Reĝo.
“Se iu fatalaĵo okazus al Reĝidino Vaĝira, ĉu tio ne donus al vi malĝojon, ploradon, doloron, kaj malesperon?”
“Jes,” diris la Reĝo.
“Sinjoro, ĝuste pro tio la Honorulo diris, ke malĝojon, ploradon, doloron kaj malesperon al ni donas tiuj, kiujn ni amas.”
“Malika,” diris la Reĝo, “mirinde, ege mirinde! Kiel malproksime la Honorulo vidas kun komprenemo.”
Kiam Reĝo Pasenadi poste malvenkis en la batalo kun sia nevo kaj retiriĝis al sia ĉefurbo en Savati, la Budho komentis al siaj disĉiploj, ke nek venkinto nek venkito spertas pacon:
“Venko nutras malamon.
La venkito vivas en doloro.
Rezigninte venkon kaj malvenkon,
la pacamuloj vivas feliĉe.”
En la posta milito, ambaŭ reĝoj denove batalis, kaj Reĝo Pasenadi ne nur venkis, sed ankaŭ kaptis sian nevon Reĝo Aĝatasatu kun ĉiuj el liaj elefantoj, militĉaroj, ĉevaloj kaj soldatoj. Reĝo pasenadi decidis malliberigi la novan reĝon sed teni ĉe si liajn ĉevalojn, elefantojn kaj aliajn. Li volis posedi tiujn havaĵojn kiel premion de venko por sin kontentigi .
Informiĝinte pri tio, la Budho diris al siaj disĉiploj, ke estus pli saĝe por Reĝo Pasenadi teni nenion por si. La vero de tiu diro ankaŭ utilas en la moderna mondo:
“homo povus rabi laŭ sia volo. Kiam iuj rabas, la prirabitoj rabos refoje. La rado de konduto turnas kaj faras prirabitojn prirabantoj.”
Reĝo Pasenadi forpasis en siaj okdek jaroj kiam lia filo Vidudaba ribelis kontraŭ li.
==
Nun ni jam aŭskultis la enhavon el la libro “La vivo de la Budho”. Sekve ni aŭskultos la duan parton de la kvina Ĉapitro pri renaskiĝo el la libro “Bonaj demandoj kaj bonaj respondoj”.
En tiu ĉi Ĉapitro temas pri renaskiĝo.
==

 Ĉapitro 5-2. Renaskiĝo
Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post la morto?
Respondo: Ne nur troviĝas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, sed ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas pruvojn por sin subteni. Troviĝas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglio kvinjara knabino diris, ke ŝi povas rememori siajn “aliajn gepatrojn”, kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo verŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri tiama ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene rakontis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro sia vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. En Hispanio troviĝas la vilaĝo kun la nomo menciita de la kvinjara knabino. Estis domo samforma kiel ŝi jam priskribis, ĉe la strato, kiun ŝi menciis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglio kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn nun? Kaj certe tio ne estas la nura kazo de tiu speco. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginio-Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta pruvo por budhisma instruo pri renaskiĝo*.
* legu “Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type”, University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.
Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de diabloj.
Respondo: Vi ne devas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de diabloj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri diabloj se vi volas kontraŭi ilin.
Demando: Ĉu vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?
Respondo: La vortaro difinas “superstiĉon” kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel en magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de diabloj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al diablo ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri diabloj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas pruvo pri la ekzisto de diabloj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Do se kredo pri renaskiĝo baziĝas sur almenaŭ iom da faktoj, ĝi ne povas esti superstiĉo.
Demando: Bone. Ĉu troviĝas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
Respondo: Jes. Thomas Huxley, kiu respondecis pri enkonduko de scienco en la britan lernejan sistemon en la 19-a jarcento, kaj estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estas treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li skribis:
“En la doktrino de anima transmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, bramana kaj budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo… Tamen tiu ĉi pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Same kiel la doktrino de evoluado, la doktrino de anima transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, kiel oni kapablas provizi la grandan argumenton de analogio.”
Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis, ke la ideo de renaskiĝo estas tre interesa. Li skribis:
“Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En la jaro 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Delhia knabino nomata Shanti Devi povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo ĉe Muttra, kiu estas malproksima de Delhi je kvincent mejloj. Ŝia antaŭa vivo finiĝis unu jaron antaŭ ŝia “dua naskiĝo”. Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Por baratanoj la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en tiu ĉi kazo estis la granda kvanto de faktoj, kiujn la knabino memoris. Tiu ĉi kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel pliaj pruvoj por la teorio de la nedetruebleco de memoro.”
Profesoro Julian Huxley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas kun sciencaj pensoj. Li skribis:
“Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto sendube kiel certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkciigita per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon, la novan materialan strukturon. Ĝi neniam pensus aŭ sentus ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke estas vere ne eble pensi pri supervivo de vera homa senso senkorpa… Mi povas pripensi, ke io eligita portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kio povus funkcii kiel ricevilo por menso.”
Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis, ke la ideo pri renaskiĝo estas akceptebla. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la ideoj teisma kaj materialisma, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford skribis :
“Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi plenan kontentecon. Laboro estas vana se en sekva vivo ni ne povos utiligi la sperton, kiun ni akumulas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universan diagramon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de horloĝaj montriloj. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe… La eltrovo de reenkarniĝo faris mian menson trankvila… Se vi volas konservi noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la profunda koncepto pri vivo donas al ni.”
Do la budhaj instruoj pri renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi estas ankaŭ konsolanta. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kiujn vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!
Demando: Ĉio ĉi tio estas tre intelekte konvinka, tamen mi devas konfesi, ke mi estas ankoraŭ iom dubema.
Respondo: Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la punkto devigi vin kredi pri la aferoj, kiujn vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiujn ideojn, kiujn vi komprenas kaj de kiuj profitas sen kredo pri renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.
==
Saluton, karaj amikoj. Ni venas al la programero budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni ĝuos du rakontojn el la libro “Amo al la vivoj.” La libro estas esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de sinjoro Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia.
Bonan aŭdeblecon al vi!
==
49. Imuneco sen Vakcinado

Shen Wenbao (Ŝen Ŭenbaŭ) loĝis ĉe la granda lago Taihu (Tajhu). Li estis ĝentila kaj bonkora. Lia tuta familio kondutis same bone kiel li. Ili ĉiam malliberigis bestojn laŭeble.
“Ĉu vi jam liberigis la birdojn, kiujn mi aĉetis de ĉasistoj tagmeze?” demandis Shen la edzinon.
“Jes, mi jam liberigis ĉiujn,” ŝi respondis.
“Bonege!” diris Shen. “Nun ili povas libere flugi kien ajn laŭplaĉe. Ili povas flugi alte sur la ĉielo aŭ ripozi kviete sur branĉoj en la arbaro.” Pensante pri tio, Shen estis tiel feliĉa, ke li ekridis elkore.
Multaj homoj en la regiono senĉese kaptis kaj mortigis bestojn. Nur gesinjoroj Shen estis malsamaj. Kiam iliaj najbaroj kaptis bestojn, ili ĉiam aĉetis tiel multe laŭeble por liberigi. La najbaroj certigis al si, ke ili estas frenezaj: “Kial ili elspezas monon por kelkaj birdoj? Kian bonon tio donos al ili? ”
“Ili estas nur malsaĝuloj!” ofte tiel konkludis la najbaroj.
Sed iunokte, ĉiuj endormiĝis krom Maljuna Li, kiu suferis de sendormeco. Li aŭdis bruon el la strato. Apenaŭ li rigardis eksteren, li falis teren terurigite.

En la strato li vidis du demonojn semantaj epidemion. Nun ni certe diras, ke virusoj kaŭzas epidemion. Eble la virusoj estas speco de demonoj. Malgraŭ ĉio, virusoj estas timigaj eĉ en imago. La demonoj, kiujn Maljuna Li vidis, certe estis teruraj. Ili portis multe da flagetoj en la mano.
Unu el la demonoj demandis: “Ĉu flageto po unu domo? ”
“Prave,” respondis la alia, “Sed ne al tiu domo. Jen la domo de gesinjoroj Shen. Ili savis multajn bestojn, do ni rajtas fari nenion kontraŭ ili.”
En pluraj tagoj, terura epidemio balais la regionon ĉirkaŭ Taihu-lago. En malpli ol unu semajno, pli ol duono de homoj mortis de malsano.
Sed strange, neniu en la familio Shen suferis la malsanon. Liaj najbaroj eksciis de tio, ke gesinjoroj Shen gajnis rekompencon per sia bona konduto. Shen Wenbao vivis ĝis maljuneco kaj mortis pace sen ajna sufero.

==
50. Venĝo de Ranoj

Iam estis barbiro nomata Liang Jiashou (Ljan Ĝjaŝou) en Wuwei-gubernio (Uŭej), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia kapo estis tiel pinta je la verto kiel tiu de cervo, kaj liaj okuloj estis tiel malgrandaj kiel tiuj de rato. Li estis eksterordinare malbela. Sed la ekstera malbeleco estis nenio kompare kun lia malica koro. Li ĉiam emis kvereli kaj ĉantaĝi. Li neniam provis plibonigi siajn konduton kaj sintenon.
Li estis ankaŭ tre avida. Liaj preferataj manĝaĵoj estis ranoj, kiujn la ĉinoj nomas “Kokoj de la Kampo”. Li tute ne povis manĝi sen ranoj. Li ankaŭ scipovis kuiri ranojn en multaj metodoj. Li havis multajn amikojn, kiuj estis ne malpli fiaj ol li. Ili ĉiuj laŭdis, ke la ranoj kuiritaj de Liang Jiashou estas plej bongustaj.
Ju pli la frandemuloj laŭdis lin, des pli da ranoj li mortigis, kvazaŭ la ranoj estus liaj malamikoj. Li tiel agis ĝis li atingis 40 jarojn.
Iunokte apenaŭ li dronis en profunda dormo, li eksentis jukon en la tuta korpo. Li vekiĝis kaj vidis, ke lia tuta lito estas plena de ranoj. La ranoj kovris la litkovrilojn kaj kapkusenon. Ĉie estis ranoj.

“Strange!” li murmuris al si mem, “Bonege! Mi scias bone, kion mi faru kontraŭ ili.” Li kaptis la ranojn kaj metis ilin en la kaldronon. Kiam li revenis en la dormĉambron, li trovis, ke la lito estas kovrita de pli da ranoj.
Liang trapasis la tutan nokton por la ranoj. Li senĉese kaptadis ilin de la lito. En la sekva tago, li alvenigis plurajn amikojn kaj diris al ili, kiel li pasigis la nokton kaptante ranojn de la lito. Sed liaj amikoj neniel povis imagi pri tio.
Subite, Liang sin kaptis je la ŝultro.
“Jen revenas la ranoj!” li kriis.
“Mi vidas nenion!” diris unu el la amikoj.
“Jen! Ĉi tie, estas rano sur miaj brovoj! Nun alia estas en miaj haroj!” Liang teruriĝis, kaj ankaŭ liaj amikoj konfuziĝis. Ili ne povis vidi eĉ ombron de la ranoj. Ili nur vidis, ke Liang kuregas, baraktas, kaj per razilo forrazas siajn harojn kaj brovojn. Sed ili vidis neniun ranon. “Eble li freneziĝis!” ili flustris.
Ekde tiam, Liang vidis ranojn atakantaj lin ĉiutage. Li provis sin defendi per la razilo, sed la ranoj senĉese venis. Li petis, ke liaj amikoj helpu, sed neniu krom li kapablis vidi la tiel nomatajn ranojn. Li vivis freneze ses monatojn antaŭ ol morti finfine.
Ĉu li estis elĉerpita en baraktoj kontraŭ la ranoj? Ĉu la ranoj sin venĝis? Aŭ ĉu li freneziĝis? Neniu sciis pri tio. Sed ĉiuj komprenis bone, ke se li ne kuirus tiel multe da ranoj, li ne suferus tiel terure.
==
Jam finiĝis nia hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

One Response

  1. […] karaj amikoj! Nun ni ekdisaŭdigis la 34-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1484 Ĉiuj samideanoj estas […]

Leave a Reply