Elsendlisto
Aktualaĵo:
Okazis la 18-a seminario de esperanta instruado en Urbo Wuhan
Budhisma scio:
10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo
11. La reĝido forlasis sian hejmon
12. Ofero de Reĝo Bimbisara
Budhisma muziko:
Omaĝe al Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj:
10. Angiloj en la Urno
11. Lango de Granda Xu
12. Trimonata Sufero
==
Saluton, karaj amiko!
Hodiaŭ estas nia dudeka elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Bonan aŭdeblecon al vi!
Unue ni aŭskultu aktualaĵon.
==
la 18-a seminario de esperanta instruado okazis en Urbo Wuhan
En la pasinta semajno Hubei-a Esperanto-asocio sukcese organizis la 18-an seminarion de esperanta instruado. En la dutaga aktivado partoprenis multaj samideanoj el Wubei kaj aliaj provincoj. La usona samideano sinjoro Dennis ankaŭ partoprenis en la aktivado kaj donis du kursojn per sia paroliga metodo. Miaohui faris prelegojn pri la okazonta somera seminario de esperanta instruado en Monaĥejo Tiefosi. Krome, oni ankaŭ interkomunikis multflanke pri esperantaj instruado kaj aplikado. La enhavo de la seminario estis tre riĉa kaj la aktivado estis sukcesplena.
==
Post la aktualaĵo venas nia programero budhisma scio. Ĉifoje ni lernos la ĉaptrojn dek ĝis dekdu de la esperanta traduko “La vivo de la Budho”, kiun esperantigis Miaohui. Ni daŭre aŭskultu rakontojn pri la vivo de Budho Ŝakjamunio.
==
10. La kvar vidaĵoj: Monaĥo
Post multaj tagoj de meditado kaj ĉagreno, Sidarto vizitis la urbon kvarafoje. Kiam li veturis al la ĝardeno li vidis feliĉan viron en oranĝa robo. Li demandis Ĉanan: “Kio estas tiu ĉi viro en oranĝa robo? Liaj haroj estas forrazitaj. Kial li aspektas tiel feliĉa? Kiel li vivas kaj per kio li sin vivtenas?”
“Li estas monaĥo.” respondis Ĉana, “Li loĝas en monaĥejo kaj iras peti manĝaĵon de domo al domo kaj instrui homojn de loko al loko, kiel esti trankvilaj kaj bonkondutaj.” Tiam la reĝido sentis sin tre feliĉa. Li pensis, “Mi devas fariĝi tia,” kiam li iris tra la parko.
Li piediris ĝis laciĝo, do li sidiĝis sub arbo por pensi plue. Kiam li sidis en la refreŝiga ombro de arbo, oni raportis al li, ke lia edzino naskis belan filon. Aŭdinte la informon, li diris, “ Al mi naskiĝis malhelpo kaj obstaklo por mia forlaso.” Do li nomis sian filon Rahula, kiu signifas malhelpon.
Kiam li revenis al la palaco, li renkontis reĝidinon nomatan Kisagotami, kiu hazarde rigardis eksteren tra la palaca fenestro. Vidinte la reĝidon alvenanta, ŝi tiel absorbiĝis de lia beleco, ke ŝi diris laŭte: “Kiel feliĉaj devas esti la patrino, patro kaj edzino de tiel bela juna reĝido!”
Preterpasante la virinon, Sidarto aŭdis tion kaj pensis en si, “La patrino, patro kaj edzino trovas feliĉon en bela figuro. Kiel mi eskapu la obstaklojn kaj suferojn por atingi nirvanon, kiu estas eterna libereco feliĉa kaj paca?” Pro la demando li ekkonsciis, kion li devas fari. “Mi devas forlasi la familian vivon kaj homan mondon por atingi iluminiĝon. Tiu virino donis al mi valoran lecionon. Mi devas danki ŝin per pago al instruistino.” Preninte valoran perlan kolringon de sia kolo, Sidarto ĝin benis kaj dankeme donacis kiel pagon al Kisagotami.
==
11. La reĝido forlasis sian hejmon
La reĝo, patro de Sidarto, aranĝis grandan festenon kaj dancadon por celebri la naskiĝon de Rahula. Li invitis la plej bonajn dancistojn, kantistojn kaj muzikistojn el la tuta lando. Fakte la reĝo aranĝis la celebradon ne nur pro ĝojo. Li elvidis, ke la reĝido estas ĉagrenita, kaj la nova bebo ne donis al li feliĉon. Li timis, ke Sidarto intencas forlasi la palacon por fariĝi monaĥo, do li faris sian eblon por distri la reĝidon de malĝojo kaj revenigi lin al la luksa palaca vivo.
La reĝido partoprenis en la balo nur por plezurigi sian patron. Dum la festeno oni servis plej bongustajn manĝaĵojn; La knabinoj el la tuta lando prezentis plej sorĉajn kaj belajn dancojn; la plej sensivaj muzkistoj faris plej bonajn pupoludojn kaj magiistoj ludis nekredeblajn magiaĵojn. Sed Sidarto tiel laciĝis de la pensado, ke li baldaŭ dronis en profunda dormo.
Kiam la kantistoj kaj dancistoj vidis tion, ili ankaŭ haltis kaj endormiĝis. Post iom da tempo tiunokte, la reĝido vekiĝis kaj surpriziĝis, vidinte tiujn dormantajn homojn. Kia estas la vidaĵo! Sur la planko dise kuŝis ĉiuj tutlande plej belaj kaj ĉarmaj dancistinoj, plej bonaj kantistoj, plej lertaj muzikistoj kaj plej inteligentaj ludantoj en la plej malbelaj, hontigaj kaj abomenindaj pozoj. Ili ĉiuj klopodis ĝojigi la reĝidon antaŭ horoj, sed nun iuj ronkis kiel porkoj kun sia buŝo malfermita, kaj iuj grincis siajn dentojn kaj maĉis kiel malsataj demonoj. Iliaj ŝanĝitaj aspektoj des pli naŭzis kaj malĝojigis la reĝidon. “Kiel subprema kaj sufoka ĉio ĉi estas,” li pensis, kaj li turnis sian penson al la ideo forlasi la palacon. Li stariĝis kviete en la ĉambro, vekis Ĉanan, kaj petis, ke li selu lian ĉevalon Kantaka.
Kiam Ĉana pretigis la ĉevalon, Sidarto kviete iris al la novnaskita bebo por vidi lin unuafoje. Lia edzino dormis ĉe la bebo, kun sia mano restanta sur ĝia kapo. La reĝido diris al si mem, “Se mi provus movi ŝian manon por ke mi ĉirkaŭprenu ĝin lastafoje, mi timas, ke mi vekus ŝin, kaj ŝi malhelpus min de la foriro. Ne! Mi devas iri, sed post kiam mi trovos tion, por kio mi strebas, mi revenos vidi lin kaj lian patrinon denove.”
Do Sidarto kviete forlasis la palacon. Estis noktmezo. La reĝido rajdis sur sia blanka ĉevalo Kantaka akompanate de sia fidela servisto Ĉana, kiu tenis la ĉevalan voston. Neniu haltigis lin kiam li rajdis for de ĉiuj, kiuj lin konis, respektis kaj amis. Li fiksis sian lastan rigardon al la urbo de Kapilavatu, kiu estis tiel kviete dormanta en la lunlumo. Li forlasis por lerni scion pri maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li deĉevaliĝis rajdinte al bordo de rivero Anoma signifanta “famega”. Li deprenis siajn juvelajn ornamaĵojn, demetis reĝidajn kostumojn, kaj donis ilin al Ĉana, por ke li reiru al la reĝo. Poste, la reĝido eltiris sian spadon, tranĉis siajn longajn harojn, surmetis simplajn vestojn, elprenis almozan bovlon, kaj petis, ke Ĉana reiru kun Kantaka.
”Estas senutile por mi vivi en la palaco sen vi, mia mastro,” diris Ĉana malĝoje, “Mi volas sekvi vin.” Sed Sidarto ne permesis lin resti kvankam li petis trifoje.
Finfine Ĉana ekiris, sed Kantaka rifuzis sin movi. La reĝido diris al sia ĉevalo tre ĝentile. “Bonvolu reiri kun mia amiko, Kantaka. Ne plu atendu min.” Sed Kantaka pensis, “Mi ne plu vidos mian mastron denove.” Larmoj elfluadis de ĝiaj okuloj kiam ĝi senĉese najlis sian rigardon al la reĝido, ĝis li sin turnis kaj foriris el la vido. Kiam Sidarto malaperis el la horizonto, disrompiĝis la koro de Kantaka, kaj ĝi mortis de malĝojo.
==
12. Ofero de Reĝo Bimbisara
De Rivero Anoma, la juna reĝido vagis de loko al loko sin vestinte kiel almozulo. Li hazarde vagis al Urbo Raĝagaga, kie vivis Reĝo Bimbisara. Kun sia almozbovlo en la manoj, Sidarto iris en la stratoj petante manĝajon de domo al domo kiel ĉiuj aliaj religiaj monaĥoj. Oni eknomis lin “Ŝakjamunio” aŭ la Saĝulo de Ŝakja Klano. Aliaj nomis lin “Asketo” aŭ “Asketo Gotamo”, sed neniu plu nomis lin Reĝido Sidarto.
Li estis tre bela, juna, sana, pura kaj diskreta. Li parolis tre sincere kaj ĝentile. Li ne petis, ke oni donu ion al li, sed estis feliĉo kaj plezuro por homoj meti iom da manĝaĵo en lian bovlon.
Iuj homoj iris al la reĝo kaj raportis: “Via Reĝa Moŝto, venis junulo, kiun iuj homoj nomas ‘Asketo Gotamo’. Li estas tre pura, diskreta, bonkora, ĝentila, kaj tute ne similas al almozulo.”
Apenaŭ Reĝo Bimbisara aŭdis la nomon “Gotamo”, li tuj sciis, ke tiu reĝido estas la filo de lia amiko Reĝo Sudodana. Li iris al la reĝido kaj demandis lin: “Kial vi tiel faras? Ĉu vi kverelis kun via patro? Kial vi tiel vagas? Restu ĉi tie kaj mi donos al vi duonon de mia regno.”
“Grandan dankon al vi, sinjoro. Mi amas miajn gepatrojn, edzinon, filon, vin mem kaj ĉiujn homojn. Mi volas trovi metodon por ĉesigi maljuniĝon, malsaniĝon, maltrankviliĝon kaj morton. Do mi daŭre klopodos por tio,” dirinte, Asketo Gotamo foriris.
==
Bonvenon ĉe nia programero budhisma muziko. Hodiaŭ ni ĝuos muzikon pri Bodisatvo Avalokiteŝvaro. La esperanta traduko de ĉina frazo estas “Omaĝon al Bodisatvo Avalokiteŝvaro”.
==
Venas la tempo por budhismaj rakontoj. Hodiaŭ ni aŭskultoj tri rakontojn el la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”. Ni dankas sinjoron Zhao jianping pro la voĉlegado de la rakontoj.
==
10. Angiloj en la Urno
En Ĉinio de 1573 ĝis 1620 daŭris la periodo Wanli (Ŭanli) de Ming-dinastio (Min), dum kiu la pilgrimantoj atingis Masaĉusecon (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Yu (Ju) vivis en la bela ĉina urbo Hangzhou (Hanĝou). La urbon Hangzhou Marko Polo nomis “Kinsai” kaj laŭdis kiel “la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero, tiel belan kiel paradizon”.
Sinjoro Yu emis fari bonajn aferojn kaj neniam mortigis vivestaĵojn.
En nia rakonto, familio najbara de Yu estis priŝtelita kaj perdis ĉion, kion ili posedis. Yu malavare donacis monon por ilin vivteni. La edzino de la najbaro estis profunde emociita de lia favoro.
Iutage ŝi havigis al si dek angilojn. Por esprimi sian dankemon al Yu, ŝi donacis ilin al la maljuna patrino de Sinjoro Yu. Angilo estis rare havebla manĝaĵo por ĉinoj. La familio Yu neniam mortigis vivestaĵojn, do la servistoj metis la angilojn en grandan urnon por liberigi ilin iutage estonte.
Ne longe poste, maljuna sinjorino Yu vidis en sonĝo, ke dek viroj venis en ŝian ĉambron kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi ĝis la tero. Kiel strange ili sin vestis! Ĉiu el ili portis koloran vestaĵon kaj pintan ĉapelon. Ili petis: “Ni petas vian favoron. Bonvolu savi nian vivon.” Dirinte, ili foriris.
Vekiĝinte, la maljuna Sinjorino perpleksiĝis pro la kurioza sonĝo. Ŝi tute ne sciis, kies vivon ŝi kapablas savi, kaj kion ŝi povas fari por tio. Kiel inteligenta virino, ŝi vizitis sortodiveniston.
La divenisto aŭguris, ekzamenis ŝian naskiĝdaton kaj pririgardis ŝian manplaton. Li profetis: “Ne maltrankviliĝu, Sinjorino. Tio estas bonaŭgura sonĝo, tute ne malbona. Tiuj vivestaĵoj deziras vian helpon por savi sian vivon. Vi ne bezonas serĉi ilin malproksime. Ili estas ĝuste en via domo.”
Ŝi hastis hejmen kaj ekserĉis ĉien por trovi la saveblajn vivestaĵojn. Fine servisto rememoris pri la fiŝoj en la urno. Tiam ili komprenis, ke la dek homoj en la sonĝo estas ĝuste la dek angiloj.
Maljuna sinjorino Yu diris: “Ni preskaŭ perdigis dek vivojn pro malatento!” Ŝi tuj portigis la angilojn al lageto kaj senprokraste liberigis ilin en la akvon.
Poste, la fiŝoj vivis feliĉe, kaj la familio de Yu des pli riĉiĝis.
==
11. Lango de Granda Xu
Subite aŭdiĝis timiga vekrio el malnova butiko kaj sekvis sono de io falinta surteren.
La najbaroj alkuris tien por rigardi, kaj ili vidis Grandan Xu (Ŝju), la buĉisto de bovoj, kuŝanta en sango.
Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li jam mortis. La najbaroj esploris la kaŭzon de lia neatendita katastrofo.
Jen la okazaĵo: Granda Xu sin vivtenis per mortigo de bovoj. Ĉiufoje, antaŭ ol mortigi bovon, li detranĉis ĝian langon kaj formanĝis ĝin kun vino. Imagu, kiel kruele li suferigis la bovojn.
Tiutage, Granda Xu metis la tranĉilon sur la lintelon por fari ion alian. Subite, li aŭdis, ke du musoj interbatalas super la pordo. Li do rigardis supren kun la buŝo malfermita. Ĝuste tiam, la batalantaj musoj faligis la tranĉilon. Ĝi falis rekte en lian buŝon kaj detranĉis lian langon. Granda Xu falis teren morta.
Kiam la najbaroj informiĝis, kiamaniere mortis Granda Xu, ili diris skuante la kapon kun suspiro: “Granda Xu pensis pri nenio krom mortigado. Li detranĉadis la langon de bovoj kaj manĝis kun vino, ĉar li ŝatis la guston de la bovlango. Kaj je la fino, du musoj detranĉis lian langon kaj mortigis lin, ĝuste kiel li faris kontraŭ la bovoj. Budha instruo pri la rilato inter kaŭzoj kaj rezultoj estas vere kredinda! Oni rikoltos kion ili semas!”
==
12. Trimonata Sufero
Lamplumo tremetis en frosta vento.
Iuj ĉinoj kredis, ke manĝi hundan viandon povas varmigi homan korpon en vintro. Do en malvarmegaj tagoj ĉiuj sidlokoj estis okupitaj en la restoracioj de hundaĵo, kaj eĉ la aero estis plena de viandodoro.
Cao Shengyuan (Caŭ Ŝenjŭan) metis mortigitan hundon en kaldronon por kuiri malantaŭ la gastejo. Li mortigadis hundojn dum longaj jaroj, kaj fine prosperis lia hundaĵservo. Li eĉ dungis du virojn kiel helpantojn.
Helpanto diris: ” Kiel grasa estas tiu ĉi hundo!”
Cao Shengyuan ridis: “Jes, prave! Ni gajnos pli multe ĉifoje!”
Dum ili boligis akvon por kuiri la hundon, ili akrigis la tranĉilojn.
La kuirata hundo subite saltis el la kaldrono, sage sin ĵetis al Cao Shengyuan kaj dente kaptis lin je la kolo. Cao Shengyuan ekblekis por helpo.
Ĉiuj gastoj kuris el la gastejo kaj vidis la hundon neforlase tenantan Cao kun la dentoj en lia kolo kaj lian sangon elŝprucanta el la vundo. Vere terure!
Post kiam ili forigis la hundon de lia kolo, Cao Shengyuan ĉien vojaĝis por konsulti kuracistojn. Tamen, kian ajn metodon ili provis, lia vundo restis ne kuracebla. La vundo pusis kaj putris. Tio tiel dolorigis lin, ke li senĉese ĝemis kaj vekriis tagnokte.
Finfine Cao mortis de la suferego post tri monatoj. Ĉiuj frandemuloj de hundaĵo en la regiono forlasis sian hobion. Ili komprenis, ke la viandmanĝado kaŭzos al ili grandan suferon en la estonto.
==
La tempo flugas tre rapide kaj jam venas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni elkore bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la sekva dimanĉo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!