Elsendlisto:
Budhisma scio:
4. La edukado de la reĝido
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
6. La edziĝo de Reĝido Sidarto
Budhisma muziko:
Aromaj floroj
Budhismaj rakontoj:
4. Zi Chan kaj la Fiŝoj
5. Jadbastona Supo
6. Dankema Cervo
VIRINA VIZAĜO
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al vi ĉe nia dekoka elsendo de retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultus programerojn de budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. Bonan aŭdeblecon al vi!
Nun ni estas la programero de budhisma scio. En tiu ĉi programero ni aŭskultos tri ĉapitrojn de esperanta traduko “La vivo de la Budho”.
==
4. La edukado de la reĝido
Je la sepa tago post sia nasko, la patrino de la reĝido Sidarto forpasis. La reĝo havis alian reĝinon, kiu nomiĝis Prajapati Gotami. Ŝi estis la plijuna fratino de Reĝino Maha Maja, kaj ŝi naskis filon en la sama tago, kiam Reĝino Maha Maja forpasis. Prajapati Gotami donis sian filon al vartistino kaj ŝi mem vartis Reĝidon Sidarto, kiun ŝi tiel amis kiel sian propran filon. Reĝido Sidarto ne memoris sian propran patrinon.
Kiam Reĝido Sidarto aĝis je nur kelkaj jaroj, Reĝo Sudodana sendis lin al lernejo. Estis multaj infanoj en lia klaso, kaj ĉiuj el ili venis el nobelaj familioj. Lia instruisto nomiĝis Sarva Mitra.
Li lernis lingvojn, legadon, verkadon, matematikon, historion, geografion, sciencon, kaj ankaŭ ludojn kiel bokson, arkopafadon, luktadon kaj aliajn. Li lernis ĉiujn lecionojn pli rapide ol aliaj lernantoj en la klaso. Li estis la plej saĝa en la klaso kaj plej bona en la ludoj. Li gajnis honoron en ĉiuj lecionoj kaj fariĝis pli saĝa ol siaj instruistoj. Li estis la plej saĝa kaj la ununura, kiu faris multajn demandojn al siaj instruistoj kaj pliaĝuloj. Li estis la knabo plej forta, plej alta kaj plej bela en la klaso. Li neniam maldiligentiĝis, neniam miskondutis kaj neniam malobeis instruistojn. Li amis ĉiujn kaj ĉiuj amis lin. Li estis amiko por ĉiuj homoj.
–
5. Bonkoreco de Reĝido Sidarto
Reĝido Sidarto estis tre bonkora al homoj, bestoj kaj aliaj vivestaĵoj. Li ankaŭ estis tre brava ĉevalisto kaj gajnis multajn premiojn en la lando. Kvankam li havis ĉion kaj ne bezonis sperti malfacilaĵojn kaj suferojn, li ĉiam pensis pri la malriĉuloj kaj vivestaĵoj, kiuj laboris pene por feliĉigi lin. Li bedaŭris por ili kaj ankaŭ volis fari ilin feliĉaj.
Iutage li piediris en la arbaro kun sia kuzo Devadato, kiu kunportis siajn pafarkon kaj sagojn. Devadato subite vidis cignon fluganta kaj tuj pafis ĝin. Sidarto povis kuri pli rapide ol Devadato, do li pli frue atingis la vunditan cignon, kaj trovis surprizite, ke ĝi ankoraŭ vivas. Li tenere eltiris la sagon de ĝia flugilo. Li elpremis sukon el malvarmaj folioj kaj ŝmiris ĝin sur la vundon por ĉesigi la sangadon, kaj karesis la timigitan cignon per sia mola mano. Kiam Devadato venis postuli la cignon, Reĝido Sidarto rifuzis doni ĝin al li. Devadato koleriĝis vidinte, ke lia kuzo tenis la cignon for de li. “Donu la birdon al mi! Mi faligis ĝin per pafo,” diris Devadato.
“Ne, mi ne donos ĝin al vi,” diris la Reĝido, “Se vi jam mortigus ĝin, ĝi apartenus al vi. Sed nun ĝi apartenas al mi, ĉar ĝi nur vundiĝis kaj ankoraŭ vivas.”
Devadato ankoraŭ ne konsentis. Poste Sidarto proponis: “Ni iru al la juĝejo de la saĝulo kaj demandu lin, kiu rajtas posedi la cignon.” Devadato konsentis. Tial ili iris al la juĝejo de la saĝulo por informi sian kvereladon al li.
Aŭdinte la rakonton de ĉiu el la knaboj, la saĝulo respondis: “Vivaĵo certe apartenas al tiu, kiu klopodas por savi ĝin; vivaĵo ne povas aparteni al tiu, kiu klopodas mortigi ĝin. Sidarto rajtas posedi la vunditan cignon.”
–
6. La edziĝo de Reĝido Sidarto
La kvin saĝuloj, kiuj ĉeestis la nomdonan ceremonion de Reĝido Sidarto, ne nur antaŭdiris pri la granda perspektivo de la nova reĝido, sed ankaŭ atentigis al la reĝo: “Kiam via filo vidos malsanulon, maljunulon, mortinton aŭ monaĥon, li deziros forlasi la palacon kaj fariĝi monaĥo.”
La vortoj maltrankviligis la reĝon. Li timis, ke lia filo forlasos la palacon, renkontinte unu el la kvar specaj homoj. La reĝo dungis multajn junajn servistojn por distri kaj protekti la reĝidon, kaj lasi neniun malsanulon, maljunulon aŭ monaĥon eniri la palacon, por evitigi al la reĝido havi tian spertaĵon. Li konstruigis por Sidarto enfermitajn parkojn kaj ĉasejojn, kaj ankaŭ tri palacojn: unu por vintro, alia por somero, kaj la lasta por pluva sezono.
Sidarto vivis en mondo de abundeco kaj beleco, kaj ankaŭ ludis en suna mondo de ĝardenoj kaj boskoj, akompanate de muzikistoj kaj dancantaj knabinoj, tamen li ankoraŭ ne sentis feliĉon kvankam li havis ĉion deziratan.
Iutage la reĝo demandis kelkajn saĝulojn: “Kion mi faru por ĝojigi mian filon? Ŝajne li ĉiam estas deprimita kaj malĝoja.” Ili respondis: “Nun via filo aĝas dek ses jarojn. Kial ne trovi belan knabinon por lia edziĝo?”
La reĝo konsentis kaj venigis ĉiujn belajn knabinojn de la tuta lando al la palaco. Post kiam ili ĉiuj alvenis, okazis granda parado kaj la reĝo proponis, ke la reĝido elektu unu el ili kiel sian edzinon.
Inter ili estis la plej ĉarma kaj bonkora knabino nomata Jasodara. Kiam Reĝido Sidarto prezentis al ŝi donacon multe pli valoran ol tiujn al aliaj knabinoj, la reĝo elvidis, ke la reĝido jam trovis sian amatinon. La reĝo akceptis Jasodaran kaj permesis sian filon edziĝi al ŝi.
==
Venas al ni programero de budhisma muziko. En hodiaŭa programero ni ĝuos muzikon komponitan de eminenta monaĥo Majstro Hongyi. La titolo de la muziko estas “Aromaj floroj”.
==
La belan muzikon sekvas interesaj rakontoj. Ni aŭskultu rakontoj el Esperanta traduko “Amo al la vivoj”. Ni dankas al samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio internacia pro la voĉlegado. Se plaĉas al vi la rakontoj, bonvolu aŭskulti kaj elŝuti pli multajn el nia podkasto. La adreso de la podkasto estas http://www.budhano.cn/podkasto (http du punktoj, du oblikvaj streketoj, tri duoblaj voj, punkto, budhano, pukto, cn, oblikva streketo, podkasto. La rakontoj estas en la rubriko “Amo al la vivoj”. Poste ni aŭskultos rakonton el esperanta traduko “La antaŭaj vivoj de la Budho”. Por la pliaj bonvolu vizitu la rubrikon de la podkasto. La nomo de la rubriko estas “Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la budho”. Bonan aŭdeblecon.
4. Zi Chan kaj la Fiŝoj
Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Chan (Zi Ĉan) estis ĉefkortegano en Zheng-regno (Ĝen) dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia moraleco. Nun la ĉinoj ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage lia amiko donacis al li plurajn vivajn fiŝojn. El ili oni povus fari bongustan manĝaĵon. Zi Chan akceptis la donacon ĝojplene kun granda dankemo. Poste li alvenigis la servistinon.
”Portu la fiŝojn kaj liberigu ilin en la fiŝ-lageton en la korto.”
La servistino diris: “Honora Mastro, la fiŝoj estas vere raraj. Se vi metus ilin en la fiŝ-lageton, la fiŝviando fariĝos malmola kaj ankaŭ malpli bongusta, ĉar la lageto estas ne tiel klara kiel la rojo. Ni devus kuiri ilin senprokraste!”
Zi Chan ridetis kaj respondis: “Mi estas la mastro, do obeu min. Kiel mi povus mortigi la fiŝojn tiel kompatindajn kaj senkulpajn pro ilia bongusteco? Mi ne povas toleri tion.”
La servistino do obeis la ordonon. Post kiam ŝi metis la fiŝojn en la lageton, ŝi diris al ili: “Vi estas vere bonsortaj. Se vi estus donacitaj al aliulo anstataŭ al mia mastro, nun vi jam estus kuirataj en la kaldrono.”
5. Jadbastona Supo
En Wenzhou-urbo (Ŭenĝoŭ), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) estis knabo nomata Xiao Zhen (Ŝjaŭ Ĝen). Iunokte li sonĝis, ke dio en ora kostumo venis al li kaj diris: “Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, knabeto.” Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
La patro de Xiao Zhen estis registara oficisto. Pro sia honesteco, li estis promociita kaj sendita al Sichuan-provinco (Siĉuan) malproksime de sia hejmloko. Xiao Zhen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri lia sonĝo kaj insistis, ke li iru kune.
Je la tago post kiam la patro venis al sia posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi lin, kaj ankaŭ Xiao Zhen estis invitita. Kiel kutime, en la speciala festeno post tri pladoj sekvis la ĉefa manĝaĵo nomata “jadbastona supo”.
La metodo por fari la jadbastonan supon estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de bovino por ke la lakto koaguliĝu al ĝi. Kiam oni eltiris la bastonon, ĝi vidiĝis kiel blanka jado. Iuj opiniis, ke la supo el la koaguliĝinta lakto estas tre bongusta.
Dum Xiao Zhen atendis la festenon, li hazarde iris en la kuirejon. Tie li vidis bovinon ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon ardigatan en brulanta forno. Li demandis pri tio al kuiristo, kaj la kuiristo respondis, kion ili faros. Informiĝinte pri tio, Xiao Zhen hastis al sia patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li diris: “Oni penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel dolore suferos la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!”
Lia patro estis bonkorulo, do li senprokraste ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la bovinon. Post pluraj noktoj la dio en ora kostumo denove venis en la sonĝon de Xiao Zhen. Ĉifoje li diris kun ĝojo: “Knabeto, vi faris bonan aferon kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estos la rezulto de via bona konduto.”
Xiao Zhen plenkreskiĝis kaj vere gajnis altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis ĝis pli ol naŭdek jaroj.
6. Dankema Cervo
Klara rojo fluis preter la domo sidanta inter belaj floroj en verda arbaro.
La suno brilis en la blua ĉielo. Malgranda knabo sin amuzis en la korto de la domo. Subite cervo entrudiĝis en la korton. Ĝi hokis la knabeton je la vestaĵo per korno kaj portis lin eksteren. La timigita knabeto ekploregis plengorĝe. Aŭdinte tion, lia patrino elkuris kaj vidis, ke cervo kuras al la montaro portante ŝian infanon.
La terurita patrino tuj postkuris la cervon per sia tuta forto. Baldaŭ ŝi trovis, ke la knabeto sidas sekure en la herbejo. Kiam li vidis la patrinon, li ekridis kaj etendis la brakojn al ŝi. La patrino ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj eklarmis de ĝojo.
Ŝi hastis hejmen kun sia karuleto. Sed atinginte la domon, ŝi haltis stupore antaŭ la vidaĵo. Apenaŭ ŝi elkuris por atingi la cervon kaj infanon, falis arbego malantaŭ la domo kaj detruis ĝin. Ĉiuj muroj kaj tegoloj de la domo dispeciĝis pro la arbego. La hundo kaj kokinoj en la domo mortis pro la katastrofo. Se ŝi restus en la domo kune kun sia infano, ili certe…
Tiam la patrino ekmemoris okazaĵon de la pasinta jaro. Iutage cervo subite entrudiĝis en ŝian domon por sin savi de ĉasisto. Ŝi sentis kompaton al la kompatinda animalo, kaj tuj kaŝis ĝin per eluzitaj kostumoj. Kiam la ĉasisto enkuris, li ne sukcesis trovi la cervon, kaj opiniis, ke ĝi jam elkuris tra la posta pordo. Do li hastis eksteren por daŭrigi la serĉadon. Kiam la ĉasisto estis malproksima de la domo, ŝi ellasis la cervon, por ke ĝi reiru en la arbaron.
Ŝajne la cervo bone komprenis, ke ŝi savis ĝian vivon. Post kiam ĝi eliris, ĝi kapklinadis al ŝi senĉese, esprimante sian dankon por ŝia bonkoreco.
Ŝi neniam antaŭvidis, ke la cervo povus memori ŝian helpon. Kiam la cervo iamaniere sciis, ke la arbego falos rekte kontraŭ ŝin, ĝi revenis por rekompenci la favoron de sia savinto.
Kiam la patrino rememoris ĉion ĉi, ŝi diris: “Savi alies vivon ja signifas savi la propran.”
==
Nun ni venu al la lasta rakonto. La titolo de la rakonto estas “Virina vizaĝo” el la rakontaro “La rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la budho”. La voĉleganto de la rakontaro ankaŭ estas samideano Zhao Jianping.
==
VIRINA VIZAĜO
[Influo]
Iam antaŭe la reĝo de Benareso havis elefanton bonkoran, paciencan, kaj mildan. Krom la milda karaktero, ĝi havis ankaŭ aminde ĝentilan vizaĝon. Do oni ameme nomis ĝin Virina Vizaĝo.
Iunokte, kelkaj rabistoj amasiĝis ekster la elefantejo. Ili interbabilis pri siaj planoj de prirabado en la mallumo. Ili parolis pri batado kaj mortigado. Ili ankaŭ fanfaronis, ke ili jam rezignis ordinaran bonecon, do ili ne plu kompatas siajn viktimojn. Ili uzis lingvaĵon de kruduloj kaj krimuloj speciale por montri sian kruelecon al la aliaj.
Estas kviete en la nokto. Virina Vizaĝo havis nenion alianm por por fari ol aŭskulti la timigajn planojn kaj krudajn vortojn de la rabistoj. Ĝi aŭskultis atenteme, kaj parkeris ĉion en la maniero de elefantoj. Ĝi edukiĝis obei kaj respekti homojn, do ĝi opiniis, ke ĝi devas obei kaj respekti tiujn homojn, eĉ kiel instruistojn.
Poste pasis kelkaj noktoj. Virina Vizaĝo pensis, ke estas prave fariĝi kruda kaj kruela. Tio kutime okazis al tiu, kiu vivas kun nature kruelaj homoj, kaj ankaŭ precipe al tiu, kiu volas plaĉi al la aliaj.
Indianoj nomas specialan dresiston kaj brediston de elefantoj elefantisto. Frue en iu mateno, la elefantisto de Virina Vizaĝo iris al ĝi kiel kutime. Lin subite atakis la elefanto, kies cerbo ankoraŭ plenis de la noktaj interbabiloj de la rabistoj. Ĝi kaptis lin per sia rostro, firme premis lin, ĵetis lin sur la teron kaj tuj mortigis lin. Poste, ĝi kaptis aliajn du helpantojn, mortigis ilin same feroce unu post la alia.
Post nelonge tra la tuta urbo cirkulis la informo, ke la iama adorata Virina Vizaĝo subite freneziĝis kaj fariĝis timiga mortiganto de homoj. Oni kuris al la reĝo por peti helpon.
La reĝo hazarde havis inteligentan ministron kiu famiĝis faman pro sia kompreno pri la bestoj. Do la reĝo alvenigis lin kaj ordonis lin esplori, kiu malsano aŭ alia kaŭzo tiel krudigis lian favoratan elefanton.
La ministro estis BodhisatvoBodisatvo, la iluminiĝinto. Irinte en la elefantejon, li diris ĝentile mildajn vortojn al Virina Vizaĝo por trankviligi ĝin. Li ekzamenis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas perfekte sana. Kiam li parolis afable al Virina Vizaĝo, li rimarkis, ke ĝi suprenlevis la orelojn kaj aŭskultis lin atenteme. Evidente la kompatinda besto avidis aŭskulti la ĝentilajn vortojn. Do la komprenema ministro konjektis, ke la elefanto aŭdis krudajn vortojn aŭ vidis kruelajn agojn de tiuj, kiujn ĝi erare prenis kiel siajn instruistojn.
Li demandis la gardistojn de la elefanto: “Ĉu vi vidis iujn vagantaj ĉe la elefantejo dum nokto aŭ en alia tempo?” Ili respondis: “Jes, Ministro. Dum lastaj semajnoj kelkaj rabistoj kunvenis ĉi tie. Ni kuraĝis fari nenion kontraŭ ili, ĉar ili estas tre krudaj kaj kruelaj. Eble Virina Vizaĝo povis aŭdi ĉiun vorton de ili.”
La ministro tuj revenis al la reĝo. Li raportis: “Via Reĝa Moŝto, mi trovis, ke Virina Vizaĝo, via favorata elefanto, estas en perfekte bona sanstato. Mi trovis, ke ĝi lernis ferocecon kaj kruelecon aŭdinte la vulgarajn kaj ofendajn vortojn de rabistoj dum multaj noktoj. Kontaktado kun malbonaj homoj ofte alkondukas malbonajn pensojn kaj agojn.”
La reĝo demandis: “Kion fari?” La ministro proponis: “Nun mi devas agi kontraŭe. Ni invitu saĝajn virojn kaj eminentajn bonzojmonaĥojn kun nobla menso kaj bonkora naturo pasigi same multajn noktojn ekster la elefantejo. Tie ili interparolu pri la valoro de ordinaraj bonkonduto kaj pacienco alkondukantaj kompatemon, bonkoron kaj toleremon.”
Do ĉio okazis bonorde. Dum pluraj noktoj la bonkoraj saĝuloj interparolis pri la bonaj kvalitoj. Ili uzis nur ĝentilan kaj belan lingvaĵon kun intenco pacigi kaj konsoli la aliajn.
Aŭdinte la plezurajn interparolojn dum multaj noktoj, Virina Vizaĝo fariĝis eĉ pli pacama kaj plaĉa ol antaŭe!
Vidinte la tutan ŝanĝiĝon, la ministro raportis al la reĝo dirante: “Via Reĝa Moŝto, Virina Vizaĝo estas eĉ pli pacama kaj plaĉa ol antaŭe. Nun ĝi estas tiel milda kiel ŝafido!”
La reĝo diris: “Estas vere mirinde, ke tia freneze feroca elefanto povas ŝanĝi sian naturon pro la influo de saĝaj homoj kaj eminentaj bonzojmonaĥoj.” Li admiris sian ministron pri la kapablo kompreni la intencon de elefanto. Do li rekompencis lin laŭmerite.
La moralinstruo: Krudaj vortoj malbone influas, dum la ĝentilaj kuracas per favoro.
Venas la fino de hodiaŭa elsendo. Mia sekva elsendo okazos en la dekdua de majo. Bonvenon al vi ĉiuj ĉe nia sekva elsendo. Ĝis reaŭdo, karaj amikoj!
Saluton, kara
Mi dankas pro via tuja respondo al mia reĝustigo koncerne la tekston pri la vivo de Sidarto. Mi ĝojas, kiam mi legas tiujn rakontojn, ĉar vi tute bele verkas nun ! Do, mi probable relegos la tutan tekstaron, por reĝustigo, se tio bezonus. Mi esperas, ke vi daŭre restas sana. Mi ne povas same diri, sed tio ne tro gravas !
Mi ĵus trovis sinonimon por la verbo “devi”, kiu enhavas senton de devo, dum “bezoni” povas klarigi la mankon, kiun mi sentas, kiam mi “devas”. Dum “bezoni” rilatas al konkreta manko, “devi” montras, ke mi bezonas, sed tamen ne rimarkas alian bezonon pli mensa, aŭ spirita ol pli fizika.
Se vi havus rimarkon pri tiuj diroj, ne hezitu doni al mi vian opinion, eĉ se estus lingvaj demandoj, kiujn vi eble ne montras al mi, pro pudoro aŭ alia sento pli kompleksa.
Ĉu vi aŭdis paroli pri “transakcia analizo”, speco de psikanaliza teorio, kiu koncernas kondutojn aŭ homajn agojn ? Mi estus ĝoja, se ni parolus pri tiu temo !
Dankeme
Petro
Mi bezonas materialojn lingvajn kaj mp3
Saluton, karaj amikoj!
Se vi bezonas auxdajxojn de MP3, vi povas elsxuti gxin per butono “Download”. Krome, en la nuna tempo mi jam faris auxjxojn de tri tradukoj en diskojn, se vi bezonas, bonvolu informi min pri via nuna adreso, ke mi sendu ilin al vi per posxto. Mia retadreso estas miaohui@wo.com.cn
Cxion bonan al vi!
Miaohui
Saluton, kara amiko!
Via gxustigado de mia tradukado ege helpas min, do cxiam faru tionse vi trovos ilin. Mi vere dankas vin por via afabla helpo.
Num mi estas en Provinco Hubei por partopreni en seminario pri esperanta instruado kaj modifos mian tradukon post mia reveno al Monahxejo Tiefosi.
Cxion bonan al vi!
Miaohui