[Memakcepteco]
Iam vivis mondfama instruisto en Takasila de nordokcidenta Hindio. Li donis sanktajn instruojn al 500 altklasaj lernantoj.
Hazarde iu el tiuj lernantoj nomiĝis “Malbono” de siaj gepatroj. Iutage li pensis: “Estas malbone por mi aŭ aliaj kiam oni diras al mi, ‘Venu, Malbono’, ‘Iru, Malbono’, “Faru ĉi tion, Malbono’ kaj ‘Faru tion, Malbono’. Mia nomo eĉ sonas malhonore kaj misfortune.”
Do li iris al la instruisto kaj petis, ke tiu donu al li pli plaĉan nomon, kiu povos alporti bonan sorton anstataŭ malbonan. La instruisto diris: “Iru tien, kien vi ŝatas, mia filo, kaj trovu pli bonan nomon. Kiam vi revenos, mi oficiale donos al vi la novan.”
La junulo nomata Malbono forlasis la urbon kaj vojaĝis de vilaĝo al alia ĝis li venis al granda urbo. Iu ĵus mortis, kaj Malbono demandis, kio estis lia nomo. Oni respondis: “Lia nomo estis ‘Vivo’.” “Ĉu ‘Vivo’ ankaŭ mortis?” demandis Malbono. Oni respondis: “Ĉu lia nomo estis Vivo aŭ Morto, li devis morti. Nomo estas vorto nur uzata por rekoni homon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!” Aŭdinte tion, Malbono ne plu sentis bedaŭron pri sia propra nomo, sed li ankoraŭ ne trovis la bonon en ĝi.
Kiam li pluiris en la urbo, ŝuldsklavino batiĝis de siaj mastroj sur strato. Li demandis: “Kial oni batas ŝin?” Oni respondis: “Ĉar ŝi estas sklavino ĝis ŝi elpagos la ŝuldon al siaj mastroj. Ŝi revenis hejmen de laboro eĉ sen mono por kovri la interezon de sia ŝuldo.” “Kio estas ŝia nomo?” li demandis. “Ŝia nomo estas ‘Riĉa’,” ili respondis. “Nomate ‘Riĉa’, ŝi eĉ ne havas monon por pagi la interezon?” demandis Malbono. Ili respondis: “Ĉu ŝia nomo estas Riĉa aŭ Malriĉa, ŝi havas neniom da mono. Nomo estas vorto nur uzata por rekoni homon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!” Aŭdinte tion, Malbono malpli interesiĝis pri la ŝanĝo de sia nomo.
Forlasinte la urbon, li renkontis viron survoje, kiu perdis sian vojon. Li demandis lin: “Kio estas via nomo?” Li respondis: “Mia nomo estas ‘Vojgvidisto’.” “Ĉu vi volas diri, ke eĉ ‘Vojgvidisto’ ankaŭ perdiĝas?” demandis Malbono. La viro respondis: “Ĉu mia nomo estas Vojgvidisto aŭ Vojaĝanto, mi perdis mian vojon. Nomo estas vorto nur uzata por rekoni homon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!”
Tiam tute kontentiĝinte pri sia propra nomo, Malbono revenis al sia instruisto.
La mondfama instruisto de Takasilo demandis lin: “Kiel vi fartas, mia filo? Ĉu vi trovis bonan nomon?” Li respondis: “Sinjoro, tiuj kun nomo Vivo aŭ Morto same mortas, kun nomo Riĉa aŭ Malriĉa same havas neniom da mono kaj kun nomo Vojgvidisto aŭ Vojaĝanto povas same perdi la vojon. Nun mi scias, ke nomo estas vorto nur por rekoni homon. Malsame kiel niaj kondutoj, la nomo kaŭzas nenion. Do mi estas kontenta pri mia nomo. Ne plu necesas ŝanĝi ĝin.”
La instruisto resumis la lecionon, kiun lia lernanto lernis tiamaniere: “Vidinte, ke Vivo mortis, Riĉa malriĉas kaj Vojgvidisto perdiĝas, Malbono jam akceptis sin mem.”
La moralinstruo estas: Rozo kun alia nomo ankoraŭ bonodoras same dolĉe.