[Efemereco]
Laŭdire homoj havis du manierojn por praktiki religion. Unu el ili estis vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥo, monaĥino aŭ ermito. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikis religion en tiu ĉi maniero, estis rekta spertado de kompleta Vero, kiu estas kompleta Iluminiĝo.
La alia maniero por praktiki religion estis vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj sinceraj, estis harmonio de nedividita mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto, la “Reĝo de la Mondo.”
Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kaj nomiĝis Klarvido. Dum sia elkreskado, li praktikis dek regulojn bonkondutajn: senavideco, senmalamado, sendamaĝado, memregado, pacienco, ĝentileco, virto, malavareco, malkaŝemo kaj kompatemo.
La homoj en la mondo ekrimarkis la bonkonduton kaj justecon de Klarvido, kiu vivis rigore laŭ tiuj reguloj. Do la proksimaj homoj iom post iom memvole vivis sub lia regado prenante lin kiel la reĝon, anstataŭ sub tiamaj malhonestaj politikistoj.
Kun la disvastiĝo de lia famo, ĉiuj reĝoj de la mondo venis al Klarvido kaj petis: “Venu, Via Moŝto. Vi estas bonvena. Mia regno estos la via. Konsilu min kiel regi ĝin en via nomo.”
Klaravido diris: “Ne damaĝu vivestaĵojn. Ne prenu tion, kion oni ne donis al vi. Ne faru malĉastaĵon. Ne mensogu. Ne prenu ebriigaĵon, kiu nebulos vian menson. Miaj ordonoj al la mondo nur estas tiuj kvin. Se oni obeas la kvin ordonojn, mia sesa regulo estas libereco por ĉiuj sekvi la lokajn kutimojn kaj religiojn.”
Post kiam ĉiuj homoj en la mondo venis vivi sub lia paca regado, li famiĝis kiel la Grandulo Klarvido, Reĝo de la Mondo. Lia kortega urbo, kiu estis la ĉefurbo de la tuta mondo, nomiĝis Kusavati. Ĝi estis bela kaj prospera urbo kun kvar pompaj pordoj respektive el oro, arĝento, jado kaj kristalo.
Ekster la pordoj, Kusavati estis ĉirkaŭita de sep vicoj da palmarboj: vico de arboj kun oraj trunkoj, arĝentaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun arĝentaj trunkoj, oraj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun katokulaj trunkoj, kristalaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun kristalaj trunkoj, katokulaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun agataj trunkoj, koralaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun koralaj trunkoj, agataj folioj kaj fruktoj; kaj fine vico de arboj kun trunkoj, folioj kaj fruktoj el ĉiuj specoj da juveloj ekzistantaj en la mondo!
Kiam brizo blovis tra inter tiuj mirindaj palmarboj, la orelplaĉaj melodioj de milda muziko aŭdiĝis tra la tuta urbo. La muzikoj estis tiel ĉarmaj kaj agrablaj, ke iuj civitanoj ĉesigis sian laboron kaj ekdancis ĝojplene.
La Grandulo Klarvido, Reĝo de la Mondo, havis liton inkrustitan per juveloj el la mirindaj palmarboj. Post longa justeca kaj paca regado, li kuŝis sur la riĉa lito dum sia lasta tempo. Li sciis, ke lia fino alproksimiĝas.
El ĉiuj liaj 84000 reĝinoj, tiu, kiu plej amis lin, nomiĝis “Plej Plezura”. Eksciinte la staton de lia menso, ŝi diris: “Vi regas ĉiujn urbojn de la mondo, inkluzive de tiu ĉi bela Kusavati kun ĝiaj kvar pompaj pordegoj kaj sep vicoj da mirindaj palmarboj. Pensu pri tio kaj estu feliĉa!”
La reĝo de la mondo diris: “Ne, mia kara reĝino. Ne diru tion. Anstataŭe vi devas kuraĝigi min rezigni la kroĉiĝemon al la urboj de la mondo kaj al ĉiuj havaĵoj.” Surprizite de tio, ŝi demandis: “Kial vi diris tion, Via Moŝto?” “Ĉar hodiaŭ mi mortos,” li diris.
La reĝino Plej Plezura ekploregis per torentaj larmoj. Ĉiuj aliaj 84000 reĝinoj ankaŭ verŝis siajn larmojn. Kaj la ministroj kaj la tuta korteganaro, viroj kaj virinoj, ne plu povis deteni sian plorsingultadon. Larmoj torentis el ĉies okuloj.
Sed Reĝo la Grandulo Klarvido diris: “Viaj larmoj estas senutilaj. Estu en paco.” Aŭdinte tion, la lamentaj subuloj kaj regnanoj silentiĝis. Poste li diris al Reĝino Plej Plezura: “Mia reĝino, ne ploru. Ne lamentu. Ĉiuj ekzistantaj, ĉu regno kovranta la tutan mondon, ĉu nur sezamsemo, ne povas daŭri poreterne. Ĉiuj naskiĝintaj, ĉu reĝo de la mondo, ĉu plej malriĉa kaj humila ŝtelisto, kadukiĝos kaj mortos. La nura vera feliĉo kuŝas en la momento kiam estas nek naskiĝo nek kadukiĝo.”
Tiamaniere la Iluminiĝinto atentigis ilin pri tio, kion plejmulte da homoj ne volas pensi, ke ĉiuj aferoj renkontos sian finon. Li konsilis, ke ili estu malavaraj kaj bonkondutaj. Poste la Reĝo de la Mondo mortis kiel aliaj. Li renaskiĝis kiel dio en ĉiela mondo, kie li mortis denove kiel la aliaj.
La moralinstruo estas: Ĉiuj bonaj aferoj havas sian finon.