[Astrologio]
Iam riĉa familio vivis en Benareso de norda Hindio. Ili aranĝis, ke ilia filo edziĝu al bona kaj honesta fraŭlino en proksima vilaĝo. Ankaŭ la fraŭlino estis tre ĉarma, do ili certis, ke ili ne povos trovi pli bonan edzinon por sia filo.
La familio de la fraŭlo difinis la daton por la geedziĝo. La familio de la fraŭlino konsentis bonvenigi ilin en la vilaĝo je la geedziĝa tago.
Tiam la riĉa familio havis ankaŭ pastron speciale lertan pri astrologio. Li koleriĝis kiam li trovis, ke ili elektis la geedziĝan daton sen peti lin por fari horoskopon. Li decidis sin venĝi kontraŭ ili.
Kiam venis la geedziĝa tago, la astrologia pastro en la plej bonaj vestaĵoj kunvenigis la familianojn. Li riverencis al ili ĉiuj, kaj serioze pririgardis sian diagramon de stelaro. Li diris al ili, ke ĉi tiu stelo estas tro proksima al la horizonto, tiu planedo estas en la mezo de la malfortuna konstelacio kaj la luno estas en danĝera fazo por geedziĝo. Li asertis, ke sen peti lian konsilon, ili elektis la plej malbonaŭguran tagon por la nupto, kio nur kondukos al fatalaĵo.
La timigita familio restis hejme en Benareso, forgesante ĉiujn bonajn kvalitojn de la dezirata novedzino.
Samtempe la fraŭlina familio jam aranĝis ĉion por geedziĝa ceremonio en la vilaĝo. Kiam venis la difinita tempo, ili atendis kaj atendegis la novedzon kaj lian familion. Fine ili konsciis, ke ili ne venos. Ili pensis: “La urbanoj elektis la daton kaj tempon, tamen nun neniu el ili sin montris. Kia humiligo tio estas! Kial ni atendu ilin plue? Edzinigu nian filinon al vilaĝano honora kaj diligenta.” Do ili rapide aranĝis novan geedziĝon kaj celebris la feston.
La astrologia pastro diris en la sekva tago, ke la steloj, planedoj kaj luno subite estas en perfekta pozicio por la geedziĝo! Do la familio en Benareso iris al la vilaĝo kaj petis okazigi la geedziĝan ceremonion. Sed la vilaĝanoj diris: “Vi elektis la daton kaj tempon, sed humiligis nin per via malĉeesto!”
La urbanoj respondis: “Nia familia pastro diris al ni, ke la steloj, planedoj kaj luno estis en teruraj pozicioj hieraŭ, kaj pro tio la dato estis tre malfortuna por la geedziĝo. Sed li certigis nin, ke hodiaŭ estas la plej bonaŭgura tago. Do bonvolu tuj sendi al ni la novedzinon!”
La vilaĝa familio diris: “Vi havas nenian honoron. Vi opiniis, ke pli gravas elekti daton ol edzinon. Vi malfruiĝis! Nia filino jam edziniĝis al aliulo.” Do okazis kverelado inter ambaŭ familioj.
Saĝulo preterpasis ilin. Vidinte la kvereladon, li volis repacigi ilin.
La urba familio sciigis al li, ke ili respektis la averton de sia astrologia pastro, kaj ili ne kuraĝis veni por preni la novedzinon nur pro la malfavoraj pozicioj de la steloj, planedoj kaj luno.
La saĝulo diris: “La bona fortuno venos de la novedzino, sed tute ne de la steloj. Vi malsaĝuloj sekvis la stelojn sed perdis la novedzinon. Sen via malsaĝo, la malproksimaj steloj povos fari nenion!”
La moralinstruo estas: La fortuno venas de homaj kondutoj anstataŭ de steloj.